Du-ĉambra loĝejo
"Mi nun havas 27 jarojn kaj laboras jam 3 jarojn en granda firmao kiel
programisto. La laboro plaĉas al mi kaj mia ĉefo antaŭ nelonga tempo
ankaŭ diris, ke li tre alte taksas mian laboron.
Dum mia libertempo mi interesiĝas pri multaj aferoj, ŝatas vojaĝi,
babilas interete, aŭ kunhelpas en la movado.
Mi havas duĉambran loĝejon kaj vivis tre ŝpareme en la pasintaj
jaroj. Pro tio mi ankoraŭ sukcecis ŝpari iom da mono.
Miaj gepatroj loĝas en alia urbo kaj ni ne tre ofte vidas unu la alian.
Kelkfoje mi gastigas gastojn per Pasporta Servo, sed tamen okazas, ke mi
sentas min sola.
Mi vere ŝatus trovi knabinon kaj fondi familion.
Sed ĝis nun mi ne sukcesis. Ankaŭ en la estinteco mi nur unu fojon
havis koramikinon.
Ĉu estas normale, ĉu mi atendu aŭ kion mi povas fari?"
Andreas H. el Kassel
"Kara Andreas,
kio estas normala? Vi estas normala, se vi ne suferigas aliajn homojn.
Eĉ via problemo estas tute "normala", jes ĝi estas preskaŭ la normo
en nia eŭropa socio. Sed vi tamen ne devas esti kontenta kun tiu
"normo" kaj rajtas serĉi vojon por solvi vian malkontentecon. Via
sopiro al knabino kaj fariĝi familio, baziĝas en nia ĝenerala emo al
amo, pri kio ni tute "normale" bezonas iun alian homon, ĉar ni ne estas
dio, aŭ eble eĉ ankaŭ ne iu sanktulo.
Vi havis jam unu fojon koramikinon? Tiam vi scias, kiel funkcias tiuj
sentoj. Eble estas via nuna problemo, ke vi havas tro fiksan imagon pri
"via koramikino", aŭ vi ĝis nun ankoraŭ ne solviĝis de via unua.
Tiukaze vi ne povas konatiĝi kun alia virino, ĉar vi estas haltigita
per bildoj de la memoro al la pasinteco. Aŭ eĉ eblas konstrui bildojn,
ankaŭ sen antaŭaj spertoj. Ambaŭokaze tiuj fiksaĵoj ĝenas la
liberan okazadon de la tempo kaj ĝenas la estantecon. Sed amo povas
okazi nur ĉi tie kaj nun, se vi estas libera, malferma kaj preta por
tio, kio montriĝas.
Povas ankaŭ esti, ke vi tro multe laboras kiel programisto, kaj tiu
laboro okupis vian animon. Sed la rilato al alia homo ne estas
programebla, ĉar ĝi estas senlima, nekaptebla, en ĉiu momento tute
alia kaj nova. La veraj homaj rilatoj, (kaj la amo estas la plej vera)
ne estas antaŭkalkuleblaj. En via libertempo provu solviĝi de
kalkulado kaj lasi vin mem travivi la estantecon tiel, kiel ĵus okazas.
Lerni la plej taugan sintenon kiel kontaktiĝi kun alispecaj homoj
bezonas ĉiam senperan sperton de ĉi tie kaj nun.
Sed trankviliĝu, kun tiuj socipsikaj sintendeficitoj luktas multe da
civitanoj en nia industrisocio. Tiuj personoj, kiujn ĝenas la deficito,
kaj kiuj estiĝis konscia, tiuj jam povas ion fari kontraŭ tio.
Ekzistas multe da seminarioj, kunvenoj, asocioj kie oni povas denove
lerni tion, kion ni fakte en nia moderna civilizo forgesis. Ekzemple jam
tiu lingvo en kiu ni nun komunikas, helpas al vi forigi viajn
socipsikajn ĝenojn (se tiuj konsciiĝis) kontraŭ alispeculoj, ĉar ĝi
ebligas situaciojn, en kiuj vi povas kontaktiĝi kun homoj fakte el la
tuta mondo; kaj tio ebligas ankaŭ la amon.
Salutas Vin Amando M."
zurück zur Artikelübersicht