Germana Esperanto Junularo

La Germana Esperanto Junularo (GEJ) estas la branĉo de la GEA por junuloj. Fondita en 1951 nuntempe anas la GEJ ĉirkaŭ 130 homoj.

La GEJ celas la interkomunikadon de la popoloj kaj speciale fokusas tion per internacia junularkunlaborado. Esperanto helpas nin fari tiun, dum la laboro kun aliaj landoj. Samtempe ni ankaŭ zorgas pri la agado en niaj federacŝtataj organizoj.

Niaj taskoj principe konsistas el publikinformado, organizi esperantoinstruado, renkontiĝoj kaj klerigadoj kaj internacia kunlaboro.  

Anecoj: La GEJ estas sekcio de TEJO kaj fonditmembro de la "Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände".

 

Publikinformado

Multe da homoj en germanio ne scias kio estas Esperanto kaj ke ekzistas la GEJ. Fojfoje la ideoj rilata al Esperanto estas miskomprenata, ekzemple nomigi la eŭro "Esperantomono" (kio malĝustas, ĉar Esperanto ne volas anstataŭigi la aliajn lingvojn). Aliaj kredas, ke Esperanto estas hispana dialekto kaj neniam aŭdis de konstruitaj lingvoj. Ĉar ne sufiĉe da homojn scias pri la multaj esperantorenkontiĝoj kaj la riĉa kulturo oni ankoraŭ ofte povas aŭdi: "Esperanto, ĉu iu parolas tion?"

La GEJ volas informi tiuj, kiuj ne scias pri tiu per presentado de informigbudoj ĉe grandaj aranĝoj, kiel la eklezian tagon aŭ eldoni broŝurojn. Antaŭ la eklerno de Esperanto ja oni devas scii, kio estas Esperanto kaj kio oni povas fari per tio.

Esperantokursoj

Ekzistas multe da esperantokursoj kaj lernlibroj por memlerni, sed pli agrable kaj ĝoje lernas sin kun aliaj. Por tio la GEJ organizas dum la tuta jaro kursojn. Plejfoje estas semajnfinkursoj en Germanio, sed ankaŭ eblas por vi lerni Esperanto dum grandaj internaciaj renkontiĝoj, kiuj daŭras pli longe. Ambaŭkaze vi povas lerni kaj praktiki kune kaj ekkoni Esperantujon.

Seminarioj

Krom la esperantoaktivaĵojn ni ankaŭ ebligas por niaj membroj partopreni seminarioj, kiuj ne ĉiam rekte rilatas al Esperanto, sed kiuj ege utilas por gajni gravan scipovon, kiu vi povas uzi en asocioj aŭ alimaniere. Tiu, pro niaj limitata financkapableco nur tiam longe eblas, kiel ni estas subtenata aŭ povas uzi donacojn.

Organizi renkontiĝojn

Esperanto vivas per siaj parolantoj. Malgraŭe Esperanto utilas multmaniere plej da homoj estas plejatraktata de la internaciaj renkontiĝoj. Tie eblas speciale por junuloj kontakigi homojn de la tuta mondo, diskuti, festi, aŭ havi klerinterŝanĝon. Dum esperantorenkontiĝojn ekas jarlongajn emikecojn inter homoj de diversaj nacioj. 

La GEJ kun la Pola Esperanto Junularo (PEJ) organizas ĉirkaŭ ĉio novjaro la "Junulara Esperanto Semajno", (JES) kiu okazas alterne en Germanio kaj Polando. Tio estas kun ĉirkaŭ 250 partoprenantoj, de 30 landoj la duplejgrandan renkontiĝon por junaj Esperantistoj en la mondo. Nur la "Internacia Junulara Kongreso" (IJK) estas pli granda.

Labori kune kun aliaj landoj

La internacia kunlaboro estas unu de la ĉefaferoj la GEJ zorgas pri.

Per gajni subteno ni ebligas ankaŭ studentojn kaj lernejanojn partopreni en diversaj renkontiĝojn, ĉar tiuj tiel povas ricevi rabatojn.

Certe ni ja ankaŭ organizas renkontiĝojn kun alilandaj esperantojunularoj, kiel la JES kun la PEJ.

Finfine la GEJ havas du reprezentantojn en la "Tutmonda Esperantista Junulara Organizo" (TEJO).

Esperanto