Deutscher Esperanto-Bund e.V. / Germana Esperanto-Asocio r.a.

EHW 2013 / EMA 2013


Deveno: Esperanto en Germanujo >> Germana Esperanto-Asocio >> Esperantista Migrado Aŭna 2013

3a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA)

6a - 11a de oktobro 2013 (di - ve) sur la migrovojo "Moselhöhenweg" (Mozela Altvojo)

Organizanto:

Wolfgang Bohr
Johannes-Kirschweng-Straße 11, D-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler
0049 2641/4885, <wolfgang.bohr@esperanto.de>

Tranoktejo:

Junulara klerigejo Marienburg, Zell/Mozelo, <marienburg@tbtmbh.de>

Aliĝo:

laŭeble per elektronika aliĝilo (vidu sube)
nur se necese elŝutu la paperan version kaj sendu ĝin al Wolfgang Bohr.
Rigardo al la Mozela valo
Rigardo al la Mozela valo
Foto: Hedwig Fischer

Celgrupo

Post la 1a kaj 2a Esperantistaj Migradoj Aŭtunaj en 2011 kaj 2012 Germana Esperanto-Asocio volas daŭrigi tiun sukceson. Ni esperas, ke venos multaj partoprenantoj el la najbaraj landoj, tiel ke ni havos naturan aplik-eblon de Esperanto.
Celgrupo estas precipe la "junaj maljunuloj", sed bonvenas ĉiuj, kiuj harmonias kun pliaĝuloj.

Prezoj

La baza prezo ampleksas jenajn servojn:
Malsupreniro de la kastelo
Malsupreniro de la kastelo
Foto: Hedwig Fischer

Programo

  • Dimanĉo, 2012-10-06: Alveno, vespermanĝo je la 18a, interkonatiĝo kaj prezento de la definitiva programo.

  • Lundo, 2012-10-07: De Marienburg malsupren, per pramboato al Pünderich, Reil (ponto), Reil, glaseton da vino, Moselhöhenweg (E)- burgo Arras, Alf, sur la Mozela Altvojo reen al Marienburg, ĉ. 12 km.

  • Mardo, 2012-10-08: De Marienburg ĉirkaŭ la Mozela serpentumo al Zell, urborigardado, poste sur Moselhöhenweg (H) al Biedel, de tie pramboato kaj supren al Marienburg.

  • Merkredo, 2012-10-09: De Marienburg al la Mozela Altvojo (E) trans supre de Reil al Traben-Trarbach, de tie je 16.43 h trajne reen al Bullay, de tie al Marienburg, ĉ. 14 km.

  • Ĵaŭdo, 2012-10-10: De Marienburg sur la Mozela Altvojo al Bremm, de tie al Ediger-Eller(eblo, viziti vitiston), de tie reen per trajno al Bullay, de tie al Marienburg, ĉ. 10 km.

  • Vendredo, 2012-10-11: Adiaŭo post la matenmanĝo

Pliaj informoj

La programo ĝislaste neeviteble estas provizora kiel dum ĉiu migrado, ĉar ĝi dependas de la vetero. Sed eblas migri sur "Moselhöhenweg" ankaŭ dum ne tiom bona vetero. En ekstrema situacio eblas viziti alternativajn celojn. Ni ne nur simple migras, sed provas, konatiĝi kun la kulturo de la regiono.
Ne estos aparta vespera programo. Post la vespermanĝo kaj lasta gluto de vino aŭ biero la migrintoj normalkaze estas sufiĉe lacaj por enlitiĝi. Kiu el la partoprenontoj tamen ŝatus oferti programeron (prelegon, ludon, prezenton), bv. informi pri tio la organizanton.

Necesa sporteca kapablo

Ĉiutage ni migras inter ĉ. 10h00 ĝis 17h00 (inkluzive paŭzojn). Oni devus esti kapabla, povi iri distancon de maks. 16 km kaj venki parte tre krutajn altodiferencojn de 200-250 m.

Transportoj

Se iel eble, ni uzos publikajn trafikilojn (trajno, pramboato). Povas tamen esti esceptoj, ke ni organizos aŭtokaravanon, tiam la stirantoj ricevas repagon de siaj elspezoj.

Elektronika aliĝilo

Aliĝaj kondiĉoj:

  • Via aliĝo ekvalidos, kiam via antaŭpago de minimume 50 € por ĉiu persono atingis nian konton. Antaŭ ol ĉiri la tutan sumon, atendu, ĉu la dezirata ĉambrokategorio ankoraŭ estas disponigebla. Ni tuj post via aliĉo konfirmos tiun. Se necese, ni ofertos alian ĉambrokategorion, se tiu dezirata de vi ne plu estas havebla.
    Vi pagu eventualan reston ĝis 2013-09-01. Poste ni strekos vin.
    La antaŭpago de 50 € ne estos repagata, se vi malanoncas vin, sed vi povas ĉiam peri anstataŭanton. Tiu pagos laŭ la aktuala aliĝperiodo. El tio ne rezultu parta repago.
    Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj ĉi kondiĉoj. Atentu, ke malaliĝo aŭ ne-apero povos kaŭzi kostojn, kiuj superas vian antaŭpagon.

  • Ĉu vi estas handikapito, pensionulo aŭ studento? Tiam ni eble ricevos rabaton por iuj biletoj favore al la kaso de la aranĝo. Do, bv. kunporti vian atestilon.

Per tiu ĉi aliĝilo povas alĝi 1 aŭ 2 personoj.
Se vi mendas 1 liton en 2-lita ĉambro, ni volonte serĉos por vi konvenan kunĉambrul(in)on.

Pordego de Marienburg
Pordego de Marienburg
Foto: Hedwig Fischer


Aliĝo al la Esperantista Migrado Aŭtuna

Hodiaŭa dato: (jjjj-mm-tt)

Jen mi/ni oficiale aliĝas al la Esperantista Migrado Aŭtuna.

Mi / Ni legis kaj komprenis la suprajn aliĝo- kaj kontrakto-kondiĉojn kaj akceptas ilin.


1a persono Sekso
  Titolo Familia nomo Persona(j) nomo(j) viro/virino
 
Vegetarano: jes ne       Naskiĝdato: (libervola informo)
Adres-aldono (urboparto, c/o, ktp.) Telefono
Strato kaj domonumero Poŝtelefono
Poŝta kodo Loĝloko faksila numero

Ret-adreso:

Miaj nomo kaj loĝloko rajtas esti publikigataj sur retpaĝo (protektata per pasvorto):
Jes Ne, neniel menciu min en la reto

Kalkulo de la partoprenkotizo:

Baza partoprenkotizo:

Krompago por 1-lita ĉambro:
nur kun duŝo (sen necesejo) 50 €
kun duŝo kaj necesejo 75 €

Mi rajtas subtrahi rabaton de 30 €:
ĉar mi ne loĝas en Germanujo. ĉar mi estas ordinara membro de GEA/GEJ.

Mia entuta partoprenkotizo do estas


2a persono Sekso
  Titolo Familia nomo Persona(j) nomo(j) m / w
 
Vegetarano: jes ne       Naskiĝdato: (libervola informo)
Adres-aldono (urboparto, c/o, ktp.) Telefono
Strato kaj domonumero Poŝtelefono
Poŝta kodo Loĝloko faksila numero

Ret-adreso:

Miaj nomo kaj loĝloko rajtas esti publikigataj sur retpaĝo (protektata per pasvorto):
Jes Ne, neniel menciu min en la reto

Kalkulo de la partoprenkotizo:

Baza partoprenkotizo:

Krompago por 1-lita ĉambro:
nur kun duŝo (sen necesejo) 50 €
kun duŝo kaj necesejo 75 €

Mi rajtas subtrahi rabaton de 30 €:
ĉar mi ne loĝas en Germanujo. ĉar mi estas ordinara membro de GEA/GEJ.

Mia entuta partoprenkotizo do estas


Antaŭpago kaj konto

La sumon de € (min. 50 € por ĉiu persono)
mi ĝiris je (dato, jjjj-mm-tt) al jena konto:


Rimarkigoj




Korektoproponojn por tiu ĉi paĝo bv. sendi al: Rudolf.Fischer@Esperanto.de 2013-05-23