Deutscher Esperanto-Bund e.V. / Germana Esperanto-Asocio r.a.

EHW 2012 / EMA 2012


Deveno: Esperanto en Germanujo >> Germana Esperanto-Asocio >> Esperantista Migrado Aŭna 2012

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA)

30a de septembro - 5a de oktobro 2012 (di - ve) sur la migrovojo "Rheinsteig" kaj tra "Binger Wald"

Organizanto:

Wolfgang Bohr
Johannes-Kirschweng-Straße 11, D-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler
0049 2641/4885, <wolfgang.bohr@esperanto.de>

Tranoktejo:

CVJM-Gästehaus Elsenburg, Kaub am Rhein, <elsenburg@gmx.de>

Aliĝo:

laŭeble per elektronika aliĝilo (vidu sube)
nur se necese elŝutu la paperan version kaj sendu ĝin al Wolfgang Bohr
Malsupreniro al Assmannshausen
Malsupreniro al Assmannshausen
Foto: Hedwig Fischer

celgrupo

Post la 1a Esperantista Migrado Aŭtuna 2011 Germana Esperanto-Asocio celas tuj daŭrigi tiun sukceson. Ni esperas, ke denove venos multaj partoprenantoj el la najbaraj landoj, tiel ke ni havos naturan aplik-eblon de Esperanto.
Celgrupo estas precipe la "junaj maljunuloj", sed bonvenas ĉiuj, kiuj harmonias kun pliaĝuloj.

Prezoj

La baza prezo ampleksas jenajn servojn:
Monumento de Niederwald
Monumento de Niederwald
Foto: Hedwig Fischer

Programo

  • Dimanĉo, 2012-09-30: Alveno, vespermanĝo je la 18a, interkonatiĝo kaj prezento de la definitiva programo.

  • Lundo, 2012-10-01: Migrado de la tranoktejo al la apuda Rheinsteig kaj al la urbeto Lorch. De tie transporto reen al Kaub.

  • Mardo, 2012-10-02: Transporto al Lorch, migrado sur Rheinsteig. Survoje ebla vizito de gastejo (je propraj kostoj). Vizito de la iama "Freistaat Flaschenhals" (libera ŝtato Botelkolo), poste de la urba centro de la vin-urbeto Assmannshausen. Retransporto al Kaub.

  • Merkredo, 2012-10-03 (libera tago en Germanujo): Transporto al Assmannshausen. Krute supren al la alta bordo de Rejno (eblas iri proprakoste per telfero). Pluraj vidindaĵoj: ĉaskastelo de Niederwald, artefarita kaverno, pluraj elstaraj panoramejoj. Fine plumigrado al la Monumento de Niederwald. De tie malsupreniro al la fama vin-urbo Rüdesheim kun la fama turista bruejo Drosselgasse. Kiu havas tempon kaj emon, povas krome viziti la abatejon Sankta Hildegard. Se la tempo ĝis la vespermanĝo sufiĉos, oni povus reiri al Assmannshausen sur tre bela alternativa migrovojo.

  • Ĵaŭdo, 2012-10-04: Transporto al Kaub. Per pramo al Bingen (je la alia flanko de la Rejno). De Bingen etendiĝas grandega arbaro "Binger Wald" kun pluraj vidindaĵoj: pendanta ponto trans fendego (nur je la amuzo de la turistoj), Schweizer Haus (gastejo en Svisa stilo), burgo Rheinstein (kun vizito), malsupreniro al la vilaĝo Trechtingshausen. De tie per ŝipo al Kaub.

  • Vendredo, 2012-10-05: Adiaŭo post la matenmanĝo

Pliaj informoj

La programo ĝislaste neeviteble estas provizora kiel dum ĉiu migrado, ĉar ĝi dependas de la vetero. Sed eblas migri sur "Rheinsteig" ankaŭ dum ne tiom bona vetero. En ekstrema situacio eblas viziti alternativajn celojn. Ni ne nur simple migras, sed provas, konatiĉi kun la kulturo de la regiono, kiu ludis grandan rolon en la historio, kaj por Germanoj, kaj por Francoj. Ĝi estas krome la lulilo de la "Rejna romantiko", kiun malkovris - la Angloj!, kaj de la romantiko entute.
Ne estos aparta vespera programo. Post la vespermanĝo kaj lasta gluto de vino aŭ biero la migrintoj normalkaze estas sufiĉe lacaj por enlitiĝi. Kiu el la partoprenontoj tamen ŝatus oferti programeron (prelegon, ludon, prezenton), bv. informi pri tio la organizanton.

Necesa sporteca kapablo

Ĉiutage ni migras inter ĉ. 10h00 ĝis 17h00 (inkluzive paŭzojn). Oni devus esti kapabla, povi iri distancon de maks. 16 km kaj venki parte tre krutajn altodiferencojn de 200-300 m.

Transportoj

Se iel eble, ni uzos publikajn trafikilojn (trajno, buso, ŝipo). Povas tamen esti esceptoj, ke ni organizos aŭtokaravanon, tiam la stirantoj ricevas repagon de siaj elspezoj.

Elektronika aliĝilo

Aliĝaj kondiĉoj:

  • Via aliĝo ekvalidos, kiam via antaŭpago de minimume 50 € por ĉiu persono atingis nian konton. Antaŭ ol ĉiri la tutan sumon, atendu, ĉu la dezirata ĉambrokategorio ankoraŭ estas disponigebla. Ni tuj post via aliĉo konfirmos tiun. Se necese, ni ofertos alian ĉambrokategorion, se tiu dezirata de vi ne plu estas havebla.
    Vi pagu eventualan reston ĝis 2012-09-15. Poste ni strekos vin.
    La antaŭpago de 50 € ne estos repagata, se vi malanoncas vin, sed vi povas ĉiam peri anstataŭanton. Tiu pagos laŭ la aktuala aliĝperiodo. El tio ne rezultu parta repago. Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj ĉi kondiĉoj. Atentu, ke malaliĝo aŭ ne-apero povos kaŭzi kostojn, kiuj superas vian antaŭpagon.

  • Ĉu vi estas handikapito, pensionulo aŭ studento? Tiam ni eble ricevos rabaton por iuj biletoj favore al la kaso de la aranĝo. Do, bv. kunporti vian atestilon.

Per tiu ĉi aliĝilo oni povas mendi, aŭ 2-litan ĉambron (do enskribu la datumojn de 2 personoj), aŭ 1-litan.
Du personoj, kiuj deziras du 1-litajn ĉambrojn, do plenigu du apartajn formularojn.

Rigardo al burgo Rheinstein
Rigardo al burgo Rheinstein
Foto: Hedwig Fischer


Aliĝo al la Esperantista Migrado Aŭtuna

Hodiaŭa dato: (jjjj-mm-tt)

Jen mi/ni oficiale aliĝas al la Esperantista Migrado Aŭtuna.

Mi / Ni legis kaj komprenis la suprajn aliĝo- kaj kontrakto-kondiĉojn kaj akceptas ilin.


1a persono Sekso
  Titolo Familia nomo Persona(j) nomo(j) viro/virino
 
Vegetarano: jes ne       Naskiĝdato: (libervola informo)
Adres-aldono (urboparto, c/o, ktp.) Telefono
Strato kaj domonumero Poŝtelefono
Poŝta kodo Loĝloko faksila numero

Ret-adreso:

Miaj nomo kaj loĝloko rajtas esti publikigataj sur retpaĝo (protektata per pasvorto):
Jes Ne, neniel menciu min en la reto

Kalkulo de la partoprenkotizo:

Baza partoprenkotizo:

Krompago por speciala ĉambrokategorio (60 € entute):
1-lita ĉambro kun duŝo/necesejo
lito en 2-lita ĉambro kun duŝo/necesejo
(neniu deziro, neniu krompago)

Mi rajtas subtrahi rabaton de 30 €:
ĉar mi ne loĝas en Germanujo. ĉar mi estas ordinara membro de GEA/GEJ.

Mia entuta partoprenkotizo do estas


(Nur se vi mendas komunan 2-litan ĉambron, enigi la datumojn tie ĉi, alikaze uzu duan formularon.)

2a persono en 2-lita ĉambro Sekso
  Titolo Familia nomo Persona(j) nomo(j) m / w
 
Vegetarano: jes ne       Naskiĝdato: (libervola informo)
Adres-aldono (urboparto, c/o, ktp.) Telefono
Strato kaj domonumero Poŝtelefono
Poŝta kodo Loĝloko faksila numero

Ret-adreso:

Miaj nomo kaj loĝloko rajtas esti publikigataj sur retpaĝo (protektata per pasvorto):
Jes Ne, neniel menciu min en la reto

Kalkulo de la partoprenkotizo:

Baza partoprenkotizo:

Krompago por speciala ĉambrokategorio (60 &euroj; entute):
lito en 2-lita ĉambro kun duŝo/necesejo
(neniu deziro, neniu krompago)

Mi rajtas subtrahi rabaton de 30 €:
ĉar mi ne loĝas en Germanujo. ĉar mi estas ordinara membro de GEA/GEJ.

Mia entuta partoprenkotizo do estas


Antaŭpago kaj konto

La sumon de € (min. 50 € por ĉiu persono)
mi ĝiris je (dato, jjjj-mm-tt) al jena konto:


Rimarkigoj




Korektoproponojn por tiu ĉi paĝo bv. sendi al: Rudolf.Fischer@Esperanto.de 2012-01-11