|
Beauftragte / komisiitoj |
|
Der Deutsche Esperanto-Bund ernennt für spezielle Aufgaben Beauftragte, die meist ehrenamtlich tätig sind. Sie gelten als offizielle Mandatsträger mit besonderen Befugnissen. Die Beauftragten arbeiten unter Aufsicht des Vorstandes und berichten der Bundesversammlung alljährlich über ihre Tätigkeit. Die Arbeit des Deutschen Esperanto-Bundes hängt entscheidend von dem Einsatz seiner Beauftragten ab. Sie auf dieser Seite zu nennen, soll sie nicht nur den Mitgliedern bekannt machen, sondern zugleich auch ein sichtbares Zeichen der Dankbarkeit sein, die der Deutsche Esperanto-Bund seinen Beauftragten schuldet. |
Germana Esperanto-Asocio por specialaj taskoj nomumas komisiitojn, kiuj normalkaze
honorofice laboras. Ili estas oficialaj funkciuloj kun specifaj rajtoj.
Ĉu Germana Esperanto-Asocio laboras sukcese, decide dependas de la aktivado de ĝiaj komisiitoj. Nomi ilin ĉi-paĝe ne nur celas, konatigi ilin inter la membroj, sed ankaŭ demonstri la dankemon, kiun Germana Esperanto-Asocio ŝuldas al siaj komisiitoj. |
|
Martin Schäffer ist als Generalsekretär des Deutschen Esperanto-Bundes verantwortlich für alle per Netzpost eingehende Schreiben an den DEB, so z. B. Anfragen zu Esperanto von Privatpersonen, Journalisten und Organisationen, Schreiben von ausländischen Esperanto-Sprechern und Esperanto-Organisationen und die Kontakte zum Esperanto-Weltbund. Ggf. leitet er Anschreiben an den richtigen Ansprechpartner weiter. Er unterstützt den Vorstand in verschiedenen Angelegenheiten (z. B. Überwachung von Aufgaben und Terminen) und berät den Vorstand in Vereins-, Rechts- und Finanzfragen (Recherchen). Die ehrenamtlichen Mitarbeiter und die Beauftragen des DEB haben in ihm einen Ansprechpartner zu allen Vereinsfragen (Gemeinnützigkeit, Organisation, Aufbau des Vereins, Informationsarbeit). In Einzelfällen unterstützt er die Arbeit des Vorstandes, der Beauftragten und der Ortsgruppen auch direkt. |
|
Martin Schäffer estas la ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio. Lin koncernas ĉiuj retpoŝtaĵoj, kiuj venadas al GEA, ekzemple informpetoj pri Esperanto de individuoj, ĵurnalistoj kaj organizoj, leteroj de eksterlandaj Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj, kaj la kontaktoj al Universala Esperanto-Asocio. Se necese, li pludirektas la poŝtaĵojn al la ĝustaj koncernuloj. Li helpas la GEA-estraron en diversaj aferoj (ekz. atentas pri aktualaj taskoj kaj datoj) kaj konsilas al la estraro en asociaj, juraj kaj financaj problemoj (serĉ-esploroj). Por la honor-oficaj kunlaborantoj kaj por la komisiitoj de GEA li estas alparolebla pri ĉiuj demandoj (kumun-utileco, organizado, funkciigo de la societo, informa laboro). En unuopaj okazoj li ankaŭ rekte subtenas la laboron de la estraro, de la komisiitoj kaj de la lokaj grupoj. |
|
Thomas Sandner aus Göppingen wurde 1958 in Südafrika geboren und zog als Zwölfjähriger nach Deutschland. Er studierte in Freiburg, Krakau, Wien und Konstanz slavische und romanische Sprachen und Literatur. Seit 20 Jahren arbeitet er als Journalist und Redakteur und ist zurzeit für die Öffentlichkeitsarbeit der kirchlichen Entwicklungshilfe-Organisation "Brot für die Welt" tätig. Er ist mit einer Österreicherin verheiratet und hat zwei erwachsene Töchter. Sandner lernte 2005 Esperanto und ist aktives Mitglied der D.E.B-Ortsgruppe Stuttgart. |
|
Thomas Sandner el Göppingen naskiĝis en Suda Afriko en 1958 kaj translokiĝis al Germanujo, kiam li havis 12 jarojn. Li studis slavajn kaj romanidajn lingvojn kaj literaturojn en Freiburgo, Krakovo, Vieno kaj Konstanco. Ekde 20 jaroj li laboras kiel ĵurnalisto kaj redaktoro kaj nuntempe estas respondeca por la publikaj rilatoj de la eklezia evoluhelpa organizo "Pano por la mondo". Li havas Aŭstran edzinon kaj du plenkreskajn filinojn. Sandner Esperantistiĝis en 2005 kaj aktivas en la Esperanto-grupo de Stuttgart. |
|
Guten Tag!
|
|
Saluton!
Mia nomo estas Lars Sözüer. Kun mia edzino kaj miaj du filinoj mi loĝas en Duisburg, Germanujo. Esperanton mi jam lernis en 1990, sed ne longe uzis la lingvon. Mi revenis al Esperanto en 1998, ĉar mia edzino proponis uzi ĝin kiel familian lingvon por eduki niajn infanojn dulingve. Tial mi partoprenas ĉefe en Esperanto-aranĝoj, kiuj taŭgas por infanoj. La vizitoj de eksterlandaj gastoj estis por mi ĉiam la plej interesaj programeroj de lokaj kluboj. Kiam mi aŭdis en 2006, ke mia antaŭulo Wolfgang Loose post multaj sukcesaj jaroj deziras pludoni sian postenon, mi proponis min al la estraro de Germana Esperanto-Asocio kiel komisiito pri prelegvojaĝoj de eksterlandaj referantoj.
Intertempe mi kreis retejon, kiu helpu, ke okazu pli da interesaj rondvojaĝoj tra la Esperanto-kluboj de Germanujo kaj najbaraj landoj:
Vi povas kontakti min
|
|
Winfried von Wallis (geb. 1940 in Dresden) studierte Jura in München und arbeitete bis zu seiner Pensionierung im Jahre 2005 als Staatsanwalt in Düsseldorf, Duisburg und Hamm/Westf. Er lernte 1980 nach dem Studium des Buches "Europäische Hochsprache" von Richard Schulz Esperanto und wurde Mitglied im Deutschen Esperanto-Bund. Als Delegierten des Esperanto-Weltbundes findet man ihn in dessen Jahrbuch unter Monheim. Von 1985 bis 1989 war er Vorsitzender des wiedergegründeten Rheinisch-Westfälischen Esperanto-Bundes. Als Europa-Begeisterter ist von Wallis auch Vorstandsmitglied der Ortsgruppe Monheim der Europa-Union. Der Europa-Beauftragte des Deutschen Esperanto-Bundes will für Esperanto als die Lösung des Sprachenproblems in der Europäischen Union weitere Fürsprecher gewinnen. |
|
Winfried von Wallis naskiĝis en 1940 en Dresden. Li studis juron en Munkeno kaj laboris kiel prokuroro en Düsseldorf, Duisburg kaj Hamm/Westf. ĝis sia pensiuliĝo en la jaro 2005. Li Esperantiĝis en 1980 post la legado de la libro "Europäische Hochsprache" de Rikardo Ŝulco, poste membriĝis en GEA kaj ankaŭ en UEA kiel delegito (vd. en la jarlibro sub Monheim). Dum la jaroj 1985 ĝis 1989 li estis la fond-prezidanto de la nova Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO). Entuziasma por la Eŭropa ideo, von Wallis estas ankaŭ estrara membro de la loka grupo de "Europa-Union" en Monheim. Kiel Eŭropa-komisiito li ŝatus varbi por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la Eŭropa Unio. |
|
Gunnar Fischer ist seit Jahren in der Esperanto-Musikszene aktiv. Als Diskjockey legt er bei Esperanto-Veranstaltungen Musik auf. Seine Band La Kuracistoj präsentiert Lieder, die ursprünglich von der Punkrockgruppe Die Ärzte stammen. Wiederholt hielt er Vorträge über Esperanto-Musik und verfasste Artikel. Seine Rezensionen zu neusten CDs erschienen häufig in Esperanto aktuell, "kune", Revuo Esperanto, Literatura Foiro und "rok-gazet'". Für Gitarrenrunden stellte er eine Liedersammlung mit modernen Esperanto-Gesängen zusammen und übersetzte selbst einige Liedertexte. Für den französischen Plattenverlag Vinilkosmo beurteilt er Demoversionen und übernahm verschiedene Arbeiten für die CD "Elektronika kompilo". Es ist schwer, sich eine aktuelle Übersicht über Esperanto-Musik zu verschaffen, und das aus einem sehr positiven Grund: Die Esperanto-Musikszene ist derart in Bewegung, dass es kaum möglich ist, alle Informationen zu erhalten. Deshalb ist es wichtig, eine Ansprechperson zu haben, die einerseits alle Neuigkeiten über esperantosprachige Musik sammelt und andererseits (auch auf Esperanto) auf Fragen Antworten geben kann, die aus einem großen Wissenshintergrund stammen. |
|
Gunnar Fischer ekde jaroj aktivas en la Esperanto-muziksceno. Kiel diskĵokeo li surmetas muzikon dum Esperanto-renkontiĝoj. Lia bando La Kuracistoj prezentas kantojn, kiuj origine venas de la Germana punkrokgrupo Die Ärzte. Plurfoje li prelegis kaj verkis artikolojn pri Esperanto-muziko. Liaj recenzoj pri kompaktdiskoj aperis ofte en Esperanto aktuell, "kune", Revuo Esperanto, Literatura Foiro kaj "rok-gazet'". Por gitaraj rondoj li kompilis kantaron kun modernaj Esperanto-kantoj kaj mem tradukis kelkajn kantotekstojn. Al la Franca disk-eldonejo Vinilkosmo li helpas per prijuĝado de provmaterialo kaj transprenis multspecan laboron por la kompaktdisko "Elektronika kompilo". Malfacilas akiri aktualan bildon pri Esperanto-muziko pro tre agrabla kialo: La muziksceno tiom viglas ke apenaŭ eblas kapti ĉiujn informojn. Tial gravas havi personon, kiu unuflanke kolektas novaĵojn pri Esperant-lingva muziko kaj aliflanke povas respondi (ankaŭ en la Germana) al demandoj, ĉerpante el granda sciobazo. |
|
Änderungsvorschläge für diese Seite bitte an:
Rudolf.Fischer |
2009-12-07 |