Vendredo, 1-a de junio 2007, 19:30 h
Internationales Zentrum, Flachsmarkt (Innenhafen), 47051 Duisburg (tramo Linie 901, haltejo Rathaus).
Brazila muziko, tio estas multe pli ol Sambo.
Laŭ vasta arko la aŭskultantoj estos kondukataj per multaj ekzemploj
en ekscite kreeman muzikmondon:
de la antaŭkolonia arto de la indiĝenoj, tra la bataldanco
Capoeira de la sklavoj, la komponistoj de Chorinho, la diversaj stiloj
de Sambo kaj Bosanovo, al la konsiderindaj influoj de pli nova muziko
el Brazilo je la internacia pop-kulturo, kaj reen al la eksperimenta
river-simfonio de Hermeto Pascoal, denove prezentata en praarbaro.
Lucas Vignoli Reis (23j) nuntempe vojaĝas kiel kulturataŝeo
de la Brazila Esperanto-Junularo tra Eŭropo. Duisburg estas unu el
la lastaj lokoj de lia sesmonata prelegvojaĝo.