esperanto.de > GEJ > Renkontiĝoj Deutsch
La internaciaj renkontiĝoj estas unu el la ĉefaj kialoj por lerni Esperanton. Tie oni havas la eblecon konatiĝi kun homoj el la tuta mondo, diskuti kaj festi kun ili. Por la pli grandaj renkontiĝoj membroj de la Germana Esperanto-Junularo ricevas subvenciojn por la vojaĝkostoj.
Ni havas daŭre aktualigatan paĝon germanlingvan pri la eventoj plej interesaj por germanaj junuloj.
Informoj pri pli ol 300 Esperanto-renkontiĝoj troviĝas esperantlingve ĉe http://www.eventoj.hu/kalendar.htm
Ĉe Esperantoland.de krome troviĝas mapo kun Esperanto-renkontiĝoj en la tuta mondo, kaj germanlingva forumo pri Esperanto-renkontiĝoj.
Lasta ŝanĝo: 2006-04-26