61-a Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (Polio)
(raportas Stephan Mayer,
Stephan-HD ĉe gmx.de)

IJK ĉiam kunigas la junan Esperanto-mondon. Tamen la pasinta Internacia Junulara Kongreso en Zakopane estis iom pli granda kaj pli internacia ol la antaŭaj junularaj kongresoj. Ĉirkaŭ 450 partoprenantoj venis el 41 landoj. Kiam tiom multe da junaj kaj kreativaj esperantistoj kunvenas, tiam konsekvente ankaŭ evoluiĝas freŝaj ideoj.
Kelkaj de la tre freŝaj vizaĝoj apartenas al la grupo „La perdita generacio“. Ĝi ludis dum la Internacia Junulara Kongreso en la gufujo. La grupo jam koncertis dum pasinta IJK en Kovrov. Sed ĉi-jare ili aperis sub aliaj roloj kaj kun novaj kantoj. La kantoj estas tiom novaj, ke multaj ankoraŭ ne ekzistas sur KD. Kelkaj neniam antaŭe estis luditaj. Ĝis nun LPG eldonis unu KD-n kun kantoj, kiuj estis surbendigitaj en Kovrov. LPG estas ege bona ekzemplo por la vigla, internacia Esperanto muziksceno, kiu pli kaj pli kreskis en la pasintaj dudek jaroj. Ĝiaj grupmembroj venas el Svedio, Danio, Rusio kaj Israelo. La tekstoj estas profesiaj kaj tre kortuŝaj. Unu el la kantoj nomiĝas „Dancado kun komunistino“. Tomas Nilsson rakontas en tiu kanto pri siaj spertoj dum vojaĝo al Kubo. Ankaŭ multaj aliaj tekstoj rakontas pri malproksimaj aŭ fremdaj landoj. Unu kanto estas parodio pri Usono, la alian kanton, kiu nomiĝas “kosma vojaĝo“ Tomaso verkis dum sia vojaĝo al Rusio. Profunde li kaj aliaj grupmembroj kantis en la IJK-gufujo: „Finfine komencas la petveturado, ne gravas la limo de Rusi’, ŝajnas vi preskaŭ kiel mi…“ Krom Tomas ankaŭ Martin Wiss, Ksenia „Libera“ kaj Tali Wandel kunludis aŭ kunkantis.

Granda sukceso estis ankaŭ la lingva festivalo. Fulmo, tondro kaj pluvego tute egalis por la organizantoj. Nu, fakte iomete tamen gravis, ĉar la lingva festivalo devis okazi en tendo apud la kongresejo kaj ne povis okazi en la urbocentro. Tamen la etoso estis bonega. esperantistoj kaj neesperantistoj el la urbo povis gustumi moldavan vinon aŭ rigardi japanajn popoldancojn. Krome ĉiuj povis lerni bazaj frazojn en multaj diversaj lingvoj, inter alie en la hebrea, la ĉeĥa kaj la ĉuvaŝa lingvoj.
Kiel ĉiam okazis tre granda varieco de diversaj temoj dum la 61a IJK. Oni povis konatiĝi kun la nepala Esperanto-movado. Krome estis prezentado de la postsekvanta IJK en Koreio. Montriĝis, ke la korea Esperanto junularo estas plena je energio kaj preta organizi la junularan kongreson en sia lando.
IJK vivas kaj nombro de la partoprenantoj rimarkeble kreskegis, ĉefe kiam oni rigardas la nombrojn de la pasintaj kongresoj. Samtempe kreskas novaj ideoj dum la junularaj kongresoj. Ni jam povas antaŭĝoji pri la venonta IJK en Sarajevo.
Stephan Mayer poste retskribis kun Tomas „Tomio“ Nilsson.
Por la germana Esperanto-gazeto KUNE mi skribos artikolon pri via koncerto dum IJK. Mi havas kelkajn demandojn ankoraŭ.

sm: De kie venas la nomo „La perdita generacio“?
tn: Ni estas la unua generacio kiu generale ne fidas je la materia revo de la okcidenta mondo, ni havas ĉion tamen ni perdis vivcelojn. La ora tempo de materia riĉeco jam pasis kaj jen estas ni „tiel perdita kiel ni agas“.
sm: Ĉu vi povas doni al mi la nomojn de personoj, kiuj ludis en Zakopane, kaj diri de kie ili venas kaj ekde kiam ili jam ludas en LPG?
tn: Maŝa de rusio- voco, piano
Martin, svedio, ukulelo, voĉo
Magnus, svedio, fluto, dancado, voĉo
Tali, israelo, kantado, dancado
Libera, rusio, kantado
Tomio, svedio, voĉo, gitaro, kazuo
sm: Krome gravas, kiu ludas kiun instrumenton. Ĉu tio kelkfoje ŝanĝas?
tn: La aro de LPG ĉiam ŝanĝiĝas, ne dum du koncertoj ni estis la samaj homoj. Certe estos aliaj personoj la venontan fojon.
sm: Ĉu tiu KD estas ĝis nun la sola, kiun vi vendis?
tn: en esperanto jes, en la sveda ni verkis 3 aŭ 4
sm: Ĉu vi havas hejmpaĝon?
tn:
dfg.rosnix.net, ankoraŭ nur en la sveda lingvo „den förlorade generationen“.
Mi salutas vin, amike; Tomio
Pli da fotoj de ĉi tiu IJK troviĝas en ĉi tiu galerio.