Ĉu mi rajtas korekti vin?
Mi ofte aŭdas erarojn, kiam mi parolas kun aliaj Esperantistoj. Kvankam ili
ekde longa tempo praktikas la lingvon, ili ŝajne tute ne zorgas pri la
ĝusteco! Eĉ en internacia gazeto mi malkovris gramatikan eraron en la
antaŭvorto de la redaktoro. Plej ofte mi korektas homojn - mi provas ŝerce,
kelkfoje malpacience. Tamen mi vidis ne ĉiam pozitivajn reagojn. Mi ja volas
helpi plibonigi la lingvajn kapablecojn, sed ŝajne ne ĉiuj volas audi tion,
aŭ ili post iom da tempo ripetas la saman malĝustan frazon. Ĵus hieraŭ
mia konato kaj mi skribis leteron al komuna amiko. Kiam mi tralegis la
skribaĵon, mi vidis misskribitan vorton en lia parto. Tamen mi ne kuraghis
diri tion al li. Ĉu pro ĝentileco, ĉu por ne dolorigi liajn sentojn. Ĉu
mi rajtas korekti aliajn homojn, kaj kiun aŭ kiun ne?
>
> Simon H. el Goslar
>
"Kara Simon,
ne, vi ne rajtas korekti la homojn, neniujn, ĉar homoj estas senlime
komplikaj estaĵoj, ĉe kiuj vi neniam povas scii la ĝustan manieron. Vi
povas nur doni kelkajn proponojn. Korekti devas ĉiu homo sin mem, se ŝi/li
ekkonas la bezonon.
Vidu, tiel relativa estas la lingvo. Mi ja komprenis, kiel vi opiniis pri la
korektado, ĉar mi estas en la temo. Sed se mi prenus vin nur laŭvorte, mi
povus opinii, ke vi volas la homon mem korekti kaj tion la plejmulto de
homoj ne ŝatas.
Korekti Esperantoparolantojn certe necesas, sed vi devas tion tre senteme
fari.
Komencantoj, kiuj volas eklerni kaj paroli la lingvon, estas tre dankemaj por
ĉiu helpo (kion mi ofte spertas). Mi eĉ konas «eternajn komencantojn» kiuj
tre ĝojas pri ĉiu pacienco de la instruisto. Kelkaj homoj estas por fremdaj
lingvoj tre malkapablaj. Eble ĝuste pro tio ili volas lerni Esperanton, ĉar
ili aŭdis, ke tiu lingvo estas tre facila. Al tiu grupo apartenas ankaŭ
tiuj, kiuj hontas pri la propra malkapableco kaj rifuzas ĉiun korektadon. Se
ili kontentas kun siaj parolsimplecoj, vi devas lasi ilin, ĉar se vi
insistas, vi povas atingi eĉ kontraŭajn emojn. Tiuj homoj povas estiĝi
fervoraj kontraŭuloj kaj fari aĉan varbadon por Esperanto.
Pro tio estas tre grave diferenci inter la homoj, de kiuj vi volas korekti la
paroladon.
Ekzemple mi estus tre dankema, se vi korektus mian lingvaĵon. Ĉar, kvankam
mi parolas kvin lingvojn, tamen neniun perfekte. Mi estas malgranda filozofo,
kiu nur uzas kaj esprimas la pensaĵojn per la lingvo kaj ofte spertas la
limon de la esprimkapablo. Mi tre ĝojas, se iu helpas al mi lingve, ke mi
ĝuste, klare kaj kompreneble parolu.
Ekzistas ankaŭ aliaj homoj, kiuj eble jam de longe okupiĝas pri iu lingvo,
kaj nun ili kredas esti jam perfektaj plej ofte en iu ajn nacia lingvo. Tiujn
homojn vi povas tre akre ofendi, se vi provas ilin korekti. Ili estas ofte
konvinkitaj paroli perfekte, la plej belan, plej bonan, plej ktp lingvon.
En Esperantujo mankas tiuj «sciencistoj», ĉar la lingvistoj ĉi tie povas
esti nur inter-lingvistoj kaj ili jam relativigis siajn konvinkojn pri tiuj
superlativoj. Pro tio, se vi korektas Esperantoparolantojn kun multjara
sperto, aŭ eĉ scienciston, kaj li/ŝi ne estas kontenta pri via opinio,
verŝajne ekestos diskuto. Tiuj diskutoj helpas ofte ankaŭ por bonaj
parolantoj, kaj ili povas eĉ multe lerni de malbonaj parolantoj.
Salutas Vin Amando M."
zurück zur Artikelübersicht