La 46a IS en Trier
La 46a IS en Trier temis pri ekstremismo: specoj, originoj, efikoj. Verdire la plej ekstremaj eventoj estis megero (= la domestrino de la junulargastejo) kaj la vetero. Sed la sola vere malbona aspekto: Pluvegis dum la tuta aranĝo.
La ĉeftemo respeguliĝis ankaŭ en la nomoj de la prelegejoj. En la komunismo, la fundamentalismo, naciismo k.t.p. estis multaj aranĝoj dum la sekvaj tagoj. En la prelego “statistiko por nematematikistoj” ni lernis de Gunnar Fischer, ke statistiko ne ĉiam montras la veron. Christof, la instruisto de la kurso por progresantoj, klarigis al ni la signifon de amuzaj mallongigoj. Krome li vendis al ni vekhorloĝojn (nur en la teorio).
La rezulto de “vivi en eksterlando”: Atentu pri la signoj de la necesej-pordoj! La triangulo, kiu staras en Pollando por ‘virinoj’, signifas ‘viro’ en Litovio. Vi facile povas imagi, ke tio povas kaŭzi kelkajn problemojn. Senpageco de la interurba trafiko estis alia temo. La ĉefa demando estis: “Kial oni devas pagi por la veturiloj, se oni jam pagas impostojn?” Estis granda diskutado sur la parizaj stratoj, ĉu amasveturiloj devas esti senpagaj. Kaj estis aliaj interesaj prelegoj koncerne la ekstremismon.
Speciala programpunkto estis nia ekskurso al Luksemburgo. Post la vizito de la Eŭropa Kortumo (kiu vere estas pura ;-) ni fuĝis de la pluvo kafejen kaj preĝejen. Tiu, kiu kuraĝis iri eksteren, vidis la grandan tendon sur la foirejo. Tie oni povis aĉeti antikvajn artaĵojn. Cetere la ekskurso okazis dimanĉe, tiel ke eblis aĉeti nenion. (Ne gravis, ĉar Luksemburgo ja havas sufiĉe da mono).
Ĉe la vesperprogramo: Ĉiun vesperon oni povis decidi inter danci en la diskejo, rigardi la noktajn filmojn, trinki tejon en la gufujo kaj drinki en la trinkejo.
La kultura parto de nia vesperprogramo estis en la memzorgantejo, nur malmultajn minutojn piede de la junulargastejo. Kajto invitis nin partopreni en la prezentado. “Mi vidis la urbestron kanti esperante”, vokis la kantistino de Kajto kaj tio, kvankam li tute ne parolas ĝin. Tamen li malaperis senspure dum la paŭzo ...
La sekvan vesperon la publiko dancis petolege ĉe la koncerto de Denis Tamba kaj ekde la prezentado de “du mil knabinoj” de la Kuracistoj ili baldaŭ venos.
La ŝlosila objekto de la teatraĵo estis la necesejpapero. La aktoroj montris, ke necesejpapero ne nur necesas por la granda afero sed ankaŭ por ludi. Estis diversaj konkursoj, ekzemple konstrui la plej altan turon el necesejpapero. La venkinto kompreneble ricevis necesejpaperon kaj la alia persono ĉokoladon.
La sekva vespero estis la lasta tago de la jaro. La granda bufedo en la manĝejo de la junulargastejo estis vere bongusta, sed oni devis atendi en longa vico por plia manĝaĵo. Post la manĝado okazis la danckonkurso. La paroj, kiuj ekzercis dum la diversaj posttagmezaj danckursoj povis demonstri siajn kapablojn. Gajnis Katrin Schellinger kaj ŝia kundancanto. Turbulente brakumante ni salutis la novan jaron. Tiuj, kiuj partoprenis en la IS-kvizo konas “Feliĉan Novan Jaron” en almenaŭ dek lingvoj. Ekzemple, en la irlanda: “Athbhliain faoi mhaise dhuit”.
Dum la internacia vespero alkoj kaj Pipi Longŝtrumpa invitis nin al la venonta IJK en Svedio.
Ĝis iam ie — e-istojn vi trovas tie!
Anja Lehmann, Stephan Mayer
zurück zur Artikelübersicht