esperanto.de > GEJ > asocio > /·kune·/ Deutsch
La /·kune·/ estas la komuna membrogazeto de la Germana kaj de la Aŭstria Esperanto-Junularo (GEJ kaj AEJ). Ĉi tie elŝuteblas la eldonoj ekde 1/2004 en PDF-formato. De la antaŭaj eldonoj troviĝas kelkaj artikoloj en HTML-formato.
Vi povas aboni /·kune·/ rekte per interreto.
Unue mi devas plej sincere pardonpeti ke la membrogazeto ekde longe
tiom nefidinde aperas kaj ne enhavas aktualajn informojn. Mi esperas ke
almenaŭ vi ĉiuj bone ricevis 2-3/2007 (Multan dankon denove al
felix!) kaj almenaŭ iom ĝuis ĝin). La kialo por la
prokrastegoj estas, ke Katharina kaj Stefa ne plu kune-umas kaj al mi
mankis kapabloj (kaj motiviĝo, kaj tempo, ĉar mi
abituriĝis) por sole pretigi ĝin.
Sed nun mi finis la lernejon, havas pli da tempo kaj helpo-ofertojn de kelkaj jam. Du eldonoj estos ankoraŭ miksaĵo el malaktualo kaj aktualo, antaŭ rekapti pli regulan ritmon. Espereble en oktobro aperos inter unu kaj tri novaj eldonoj. Se vi havas artikolojn, ideojn, publikigendaĵojn, sendu ilin al kune@esperanto.de. Se vi volas helpi, paĝoaranĝi, verki, sendi bildojn- faru la saman. Mi repondos al vi! Ontaj temoj estos la interreto kaj esperanto-amparoj.
Amike,Dum la 50a IS la redakcia teamo de Kune iĝis la redakcia teamo de Blinda Gardisto, la murgazeto de IS. Ĝi aperis kvar foje en papera formo sur la muro en la trapasejo al la manĝejo, kaj nun ĉi tie en PDF-a formo.
Lasta ŝanĝo: 2009-02-25