deutsche esperanto-jugend — Germana Esperanto-Junularo

esperanto.de > GEJ > Verein > Berlina Oficejo Deutsch

Berlina Oficejo (BerO)

La BerO (Berlina Oficejo) estas la oficejo de la Germana Esperanto-Junularo, do ĝia unua akceptejo kaj centra informnodo. Ni tie respondas ĉiujn demandojn pri Esperanto kaj pri la Germana Esperanto-Junularo aŭ transdonas ilin al la respondecaj personoj.

Vi povas nin altelefoni, alfaksi aŭ viziti.

Nia adreso

BerO estas en la teretaĝo de la Berlina Esperantodomo.

Deutsche Esperanto-Jugend e.V.
Einbecker Straße 36
10317 Berlin
Tel.: +49 30 42857899
bero (ĉe) esperanto.de

(La faksnumero estas la sama kiel la telefonnumero.)

sur urbomapo

La Esperanto-domo situas du minutojn for de la S-, U- kaj trajnstacidomo Berlin-Lichtenberg.

Oficeja horaro:

... ne plu ekzistas.

Se vi volas nin viziti, anoncu tion antaŭe, prefere per retpoùto.

En Berlino ekzistas studenta Esperantogrupo, kiu plimalpli regule (vendrede ekde la 19a horo) kunvenas en la oficejo, nome BSE.

Lasta ŝanĝo: 2008-04-28