La nuna estro kaj kontaktpersono estas:
Rolf Fantom
12 Concrete Street
Lee Mount
HX35D A Halifax
England
Tel.: +44 1422 251 839
gej.kkren (ĉe) esperanto.de
Jen listo de ĉiuj aktualaj membroj
de KKRen.
Enhavo de la paĝo
- Taskodivido
- Modelo por organiza vicordo: kion fari kiam?
- Gravaj punktoj dum la ejo-serĉado
- Tradicia sinsekvo de la IS-programo
Taskodivido
La ĉefa tasko de KKRen estas la organizado de la Internacia Seminario. Dum la lastaj jaroj montriĝis la sekva taskodivido sukcesa:
-
Kunordiganto:
-
estro de la teamo kaj kiel estrarano por renkontiĝoj respondeca pri la laboro de la teamo. Taskoj estas gvidado de la teamo antaŭ kaj dum la IS: motivigi la teamanojn kiam necesas kaj antaŭenpuŝi ilian laboron, teni la superrigardon, krome okupiĝi pri la ejo: vizito de kandidatoj, teni la kontakton al la estroj, trovi memzorgantejon.
-
Respondeculo pri la tema programo:
-
kolektas programkontribuojn ofertitajn, motivigas partoprenantojn kaj fakulojn kontribui al la tema programo; koncize: ŝi aŭ li prizorgas la seminarian parton de la renkontiĝo.
-
Respondeculo pri la distra programo:
-
kolektas programkontribuojn nerilatajn al la temo kaj motivigas partoprenontojn kontribui al la (dumtaga) distra programo.
-
Respondeculo pri la vespera programo:
-
havigas teatrajn, muzikajn aŭ aliajn kulturajn kontribuojn por la vespera programo.
-
Respondeculo pri la nokta programo:
-
organizas noktajn programerojn kiel la diskotekon, trinkejon, teejon, Noktan Universitaton, noktajn filmojn k. s.
-
Respondeculo pri la ekskurso:
-
informiĝas pri vizitindaj celoj proksimaj al la IS-ejo, organizas vojaĝilojn, enirbiletojn ktp.
-
Programkunordiganto:
-
administras la seminariejojn kaj la helpilojn kiel ekzemple lumbildprojekciilon, krome aperigas ĉiutage la programon.
-
Redaktoro de la broŝuro:
-
kolektas la diversajn kontribuojn kiel ekzemple kontribupriskribojn aŭ salutvortojn kaj kompostas la informojn.
-
Administranto:
-
kolektas la aliĝilojn, forsendas la 2an Informilon kaj okupiĝas dum la IS pri la ĉambrodisdono kaj la listo de partoprenantoj.
-
Respondeculo pri invitleteroj:
-
verkas kaj forsendas la invitleterojn por vizopetantoj kaj helpas je problemoj.
-
Respondeculo pri publikaj rilatoj:
-
havigas kaj tenas kontakton al la amaskomunikiloj, zorgas por ĉeestantaj ĵurnalistoj, donas intervjuojn.
-
Respondeculo pri la memzorgantejo:
-
kontaktas kiam necese kun la posedanto aŭ administranto de la memzorgantejo.
La taskoj postulas evidente pli aŭ malpli da laboro, sekve eblas kunigi taskojn kiam necesas, ekzemple kiam mankas fortoj. La starigo de pluaj taskoj dependas de monaj kaj homaj fortoj.
Modelo por organiza vicordo: kion fari kiam?
Unu kaj kvaronan jarojn antaŭe:
- Kolektado de proponoj por ejo kaj temo.
- Vizito de ejoj.
- Decidoj pri ejo kaj temo dum la KKRen-kunsido por la tiame aktuala IS.
- Prezento de loko, temo kaj buĝeto al la estraro de GEJ kiu devas decidi pri la buĝeto.
Dum la antaŭa IS:
- Starigado de organiza teamo.
- Disdono de taskoj.
Dum la unua kvartalo de la jaro:
- Verkado de subvencipeto.
- Peto al la ministra prezidanto de la federacia lando, en kiu la IS okazos, esti la alta protektanto.
- Farado de la aliĝilo (kaj papera kaj en la TTT).
- Ekakcepto de aliĝoj.
- Subskribo de kontrakto kun la IS-ejo.
- Ekkolektado de programkontribuoj.
- Varbado dum renkontioj.
Dum la dua kvartalo de la jaro:
- Interkonsentiĝo ene de KKRen pri dato kaj (se necesas) partoprenantoj de la aŭtuna KKRen-semajnfino.
- Kontaktado de lokaj instancoj pri memzorgantejo.
- Akcepto de aliĝoj
- Kolektado de programkontribuoj.
- Varbado dum renkontiĝoj.
Dum la tria kvartalo de la jaro:
- Letero al la ministerio pri eksteraj aferoj pri plifaciligo de vizopetado.
- Farado de la 2a Informilo.
- Ekforsendado de la 2a Informilo.
- Ekforsendado de invitiloj.
- Verkado de informoj por la publiko.
- Forsendado de informoj por la publiko.
- Akcepto de aliĝoj.
- Kolektado de programkontribuoj.
- Varbado dum renkontiĝoj.
Dum la lasta kvartalo de la jaro:
- Okazigo de organiza semajnfino en la IS-ejo.
- Verkado kaj presado de la broŝuro.
- Interkonsentiĝo kun la bufedoliveranto pri la definitiva nombro de partoprenantoj se necese, alikaze surloke kun la junulargastejestroj
- Forsendado de la 2a Informilo.
- Forsendado de invitleteroj.
- Forsendado de informoj por la publiko.
- Akcepto de aliĝoj.
- Kolektado de programkontribuoj.
- Varbado dum renkontiĝoj.
Gravaj punktoj dum la ejo-serĉado:
- Necesas ĉirkaŭ 200 litoj.
- La ejo havu 10 seminarĉambrojn.
- Estu laŭeble neniu alia grupo en la ejo, ĉar alikaze estas malfacile agi kontraŭ la junulargasteja regularo.
- La ejo estu laŭeble proksima al gimnastikejo aŭ alia ebla memzorgantejo.
- Vegetaraj manĝaĵoj sen krompago.
- Uzado de ĉambroj por la seminario sen krompago.
- Bona atingeblo per publikaj trafikiloj.
- Disponigeblo de teknikaĵoj necesaj por prelegoj, koncertoj, diskoteko.
- Eblo funkciigi diskotekon dum la tuta nokto sen ĝeni precipe najbarojn sed ankaŭ endomloĝantojn.
- Estu ĉiukaze ia trinkaĵvendado ankaŭ nokte: prefere organizite de ni mem sed ankaŭ eblas organizite de la IS-ejestroj.
- La partoprenantoj rajtu en- kaj eliri ĉiam, do ankaŭ kaj precipe nokte.
Tradicia sinsekvo de la IS-programo:
ĝenerale:
- ĉiutage krom la 27a de decembro, la ekskursa tago kaj la 3a de januaro dumtage temaj kaj distraj programeroj.
- ĉiunokte krom la silvestra nokto: diskoteko, trinkejo kaj teejo. Kutime ne estas nokta filmo / nokta universitato dum silvestra nokto.
- La 27an dumtage ĝis en la nokto alveno kaj akceptado de la partoprenantoj.
- La 27an vespere inaŭguro kaj Inter- kaj Rekona Vespero.
- Dum la vesperoj de la 28a, 29a kaj 30a kulturaj prezentaĵoj kiel koncertoj, teatraĵoj k.s.
- La 29an aŭ la 30an tuttaga ekskurso.
- La 31an posttagmeze jarĉefkunveno de GEJ.
- La 31an vespere Silvestra Bufedo kaj poste Silvestra Balo.
- La 1an vespere Novjara Koncerto kun trankvila muziko.
- La 2an vespere Internacia Vespero.