Saure Gurken gebunkert
En Svislando por ĉiu enloĝanto ekzistas loko en protektĉambro
Ĉu vi jam vidis la bunkron en via domo? demandas al mi mia amikino. Ŝi montras al ĉambro, kiun mi ĝis nun rigardis kiel loko por stokoj de manĝaĵoj!
En tiu ĉi ĉambro miaj ludonantoj stokas glasojn de marmeladoj, paketojn de faruno kaj sukero, kelkajn nebezonatajn aĵojn, botelojn de vino ktp.
Do nun mi ankaŭ malkovras kelkajn strangajn detalojn, kiel troige dikaj muroj, iun aperaton ĉe la fenestro, konstrudetalojn kiuj similas al litoj (?) kaj la seruro mem ŝajnas iom tro por kutima kela ĉambro, sed tamen - por kio bunkero en nia kelo?
Poste mi trovas kelkajn ĉambrojn kun dikegaj pordoj, pluraj neceseoj, duŝejoj ankaŭ ĉe mia laborejo, apud la arĥivo.
Do kio pri tiu ĉi bunkero?
Mi renkontiĝis kun sinjoro Häfliger, respondeculo por civilprotektado (Zivilschutz) en nia regiono.
Stefa: Sinjoro Häfliger, kial oni komencis konstrui la bunkerojn? Kia estis la kaŭzo, ĉu ĥemia akcidento, ĉu atomara dangero?
Sinjoro Häfliger: Post la unua mondmilito, en 1928 formiĝis komisiono diskutanta la problemon de protekto de enloĝantaro kontraŭ ĥemia milito.
En 1932 ĝi ŝanĝis sian nomon al komisiono por protekto kontraŭ gasa atako, la svisaj kantonoj rekonas la protekton kontraŭ aeratakoj kiel tasko de ŝtato.
En 1936 aperas instruaĵoj por konstruaĵoj protektantaj kontraŭ aeratako.
Komenciĝas unuaj konstruaĵoj en 1937.
En 1962 ni voĉdonis pri la leĝo (Zivilschutzgesetz und Baumaßnahmengesetz) kaj prenis la konkludon pri konstruaĵoj kontraŭ aeratakoj kaj ĥ
emiaj atakoj kie oni restadus (en keloj) kaj specialaj (ankaŭ subteraj) konstruaĵoj por kuraci kaj flegi vunditojn (kiel subteraj malsanulejoj). Ekde tiu tempo la ŝtato kaj ankaŭ privataj personoj estis devigitaj konstrui protektoĉambrojn kaj konstruaĵojn por civila protektado (Schutzräume kaj Zivilschutzanlagen).
Stefa: Kia estas la enhavo de kutima protektokonstruaĵo? Kion pri dikeco de muroj, kvanto de litoj, spaco por unu persono, manĝo kaj televidilo?
Sinjoro Häfliger: Ni distingas inter protektĉambroj por loĝantaro por restadi kaj kaŝiĝi kaj konstruaĵoj por civila protektado por la civilaj helpantoj kaj por kuraci personojn.
Por 50 000 enloĝantoj estis planitaj 248 litoj en malsanstacionoj. Ili enhavas malsanulajn litojn, aparatojn por kuraci kaj eĉ fari operaciojn, ĉambrojn por la kuracistoj, telefonojn.
Ofte oni konstruis la malsanulejcentrojn kune kun protektoĉambroj.
Depende de la tipo de konstruaĵo ĝi devas enhavi stokon da trinkebla akvo, kuirejon, aparaton por fari elektran energion, ujon kun nafto, telefonojn kaj aparaton por freŝigi la aeron - en kazo de ĥemia atako kun helpa filtrilo. Estas unu kuba metro por ĉiu persono. Devas esti ebleco por ricevi radion, oni ankaŭ povas uzi la kablon por rigardi televidon. La dikeco de muroj de protektoĉambroj (kiuj troviĝas en kelo) devas elteni premon de 1 baro kaj la muroj de konstruaĵoj por civila protektado (subteraj) 3 baro. Antaŭe ni ankaŭ stokis 1-kilogramajn- kaj 5-kilogramajn ujojn de manĝaĵoj, sed nun ĉiu mem prizorgus tion.
Cetere ĝis nun ni konstruis protektokonstruaĵojn por 95% de loĝantaro de Svislando.
Stefa: Kiel rapide la protektoĉambro devas esti atingebla por ĉiu persono?
La ĉambroj devas esti liberigeblaj en 24 horoj, sed mi ne estas konvinkita, ke tio ĉiam eblus.
Stefa: Ĉu ankaŭ ekzistas aliaj konstruaĵoj, ekzemple nur por soldatoj?
Sinjoro Häfliger: Jes.
Stefa: Ĉu vere la enloĝantoj de malnova parto de Zofingen havas sian protektoĉambron en la subtera aŭtokaŝejo de MIGROS (supermerkato)?
Sinjoro Häfliger: Jes, kelkaj. Dependas kie oni loĝas. Ĉiu havas la rajton demandi al nia instanco kie troviĝas sia protektoloko.
Pri la MIGROS: kie nun estas la aŭtokaŝejo oni povas fermi pordegojn por ke ne plu envenu malpuran aeron. Aparato suĉus eksteran aeron enen kaj purigus ĝin.
Stefa: Ĉu ankaŭ ĝustas, ke la civilprotektaj ĉambroj ofte estas uzataj por stoki acidajn kukumojn aŭ eĉ kiel amasloĝejoj por asilpetantoj?
Sinjoron Häfliger:Jes.
La multeco de asilpetantoj loĝas surtere. Sed kiam la helporganisacioj ne plu povas oferti tranoktejojn, ili demandas al la kantonoj.
En kazo de katastrofo (inundo, trajnakcidento …) ni ankaŭ loĝigas la svisojn en protektoĉambroj. Kial la asilpetantoj kontraŭas?
La asilpetantoj ja nur devas dormi tie kaj ĉiam rajtas eliri. Ili ankaŭ restas nur tiom longe ĝis troviĝas alia ebleco por tranokti (surtere!).
Stefa: Mi pensas, ili venas imagante Svislandon ege riĉa lando, kaj kiam ili devas ankaŭ nur tranokti en subtera, betona konstruaĵo sen fenestroj ili estas iom ŝokitaj. Ili simple ne atendas tion. Ankaŭ eblus, ke ili forkuris de milito kaj la protektoĉambro memorigas ilin de malbonaj spertojn kaj timigas ilin. Ĉu ne?
Sinjoro Häfliger: Ĉiuj asilpetantoj estas medicine kaj psikologie prizorgataj. Ili havas proprajn respondeculojn, kiuj zorgas pri ilia bonfarto.
Stefa: Ŝajnas al mi, ke la protektoĉambroj ne plu estas bezonataj?
Sinjoro Häfliger: Ne, tute ne. Vi ne imagas kiom da homoj telefonis al nia instanco dum la lasta Golfmilito. Ankaŭ venas deligacioj de malproksimaj landoj por studi kaj admiri niajn protektokonstruaĵojn. Ili venis ekzemple de arabaj landoj , el Ĉinio al Svisujo kaj diris, ke ili ankaŭ konstruus tion, se estus la financa ebleco.
Krom tio ni ja uzas ilin por zorgi pri viktimoj de katastrofoj. Ni ne devas en kazo de katastrofo (ekzemple tertremo) misuzi gimnastikejojn, sed povas pluuzi ilin.
La protektoĉambroj kaj la konstruaĵoj por civila protektado estas nur unu el la taskoj de la civilprotektado, entute ni helpas en kazo de (naturaj) katastrofoj al la loĝantaro. Dum tiu ĉ
i tempo la civilprotektaj helpantoj ne laboras ĉe iliaj kutimaj laborlokoj. La stato pagas parton de ilia salajro, por ke ili helpu en katastrofejo. Mi pensas, tio eblas nur en nia lando.
Stefa: Sed ĉu ne kostas multe la elspezoj por hejtado, por energio, por prizorgi la aparatojn?
Sinjoro Häfliger: Do, vere estas kosta afero kaj ni kontrolas la privatajn protektoĉambrojn ĉiun 5-an jaron.
Sed ofte ili estas apud la keloj kaj funkcias kiel la fundamento de la domo. Se domposedantoj ne plu prizorgus ĝin, li fuŝigus ankaŭ la domon!
Tamen vi pravas, ke la reformo de 1995 diras, ke ni ne plu konstruos protektoĉambrojn, kiam jam ekzistas sufice da ili. Antaŭe oni konstruis protektoĉambron en ĉiu domo.
Por 2004 oni eĉ planas reformon de leĝo por redukti protektokonstruaĵojn.
Antaŭe oni konstruis protektoĉambron en ĉiu domo.
Stefa: Redukti?
Sinjoro Häfliger: Do: uzi alimaniere. Kelkaj el ili jam estas transdonitaj al la urboj. Temas pri malnovaj kaj malmodernaj konstruaĵoj.
La urboj malmultekoste ludonas ilin ekzemple al asocioj de Samariter aŭ junularklubo por iliaj renkontiĝoj.
(Stefa devas rideti, imagante Eo-aranĝon en svisa protektokonstruaĵo.).
Koran dankon al sinjoro Häfliger por la afabla helpo, la intervjuon kaj la tempo, kiun li investis!
Dankon ankaŭ al Sebastian por la unua korektlegado.
Stefa Hanisch studas en Berlino vestaĵteknikon kaj nun restadas en Zofingen (Svislando) por fari staĝon en firmao de virvestaĵo.
zurück zur Artikelübersicht