Baselido

Kia belega evento! En februaro 2002 okazis Esperanta renontiĝo en Lörrach (sudokcidenta Germanio). La organizantoj Martina Kobiela kaj Neele Walter trovis amuzan nomon por ĝi: Baselido! (... ĉar proksime de Baselo, en Svislando.) Normale tiaj renkontiĝetoj estas konataj sub la nomo ‘Bavelido’. Partoprenis ĉirkaŭ dudek Esperantistoj el tri landoj: Francio, Svislando kaj Germanio. Pro tio ni multe uzis la internacian lingvon! Ni tranoktis en junulargastejo, kiu bele situas. Krome, la manĝo estis tre bongusta.

La programo estis tre vigla kaj multfaceta. Vendrede ni vespermanĝis kune, akompanataj de Esperanta muziko. Tre plaĉis al ni, ke ni havis manĝoĉambron nur por nia grupo kaj tie ni povis ankaŭ festi kiom ni volis! Post la manĝo ni amuziĝis per frenezaj ludoj (ekzemple ‘Therapy’!) kaj ĝuis danckurson de Jochen Wagner. Estis vere ridige danci ĈaĈaĈa kaj Disko Foks-on, ĉar okazis amuzaj akcidentoj ...

Sekvan tagon Martina nin tim-vekis per grandioza krio: VEKIĜU!!! (Alikaze vere neniu leviĝus, ĉar ni estis tiom dormemaj pro la antaŭa nokto.) Post la satiga matenmanĝo ni iris en naĝejon. Tie ni plene vekiĝis! Kaj dum la posttagmezo Benno Frauchiger nin gvidis tra Baselo, rakontante en flua Esperanto pri la historio kaj diversaj vidindaĵoj. Ankaŭ ni traveturis la riveron Rhein per malgranda boato, kio estis vere ĉarma ideo. Reveninte al la junulargastejo ni ripozis, vespermanĝis kaj poste iris trinki ekzotikajn koktelojn en Lörrach.

Karnevalo Dimanĉo! Ni partoprenis bonegan karnevalon en Weil am Rhein, en kiu ni vidis multegajn aĉajn sorĉistinojn, ursojn, diablojn kaj aliajn fantastajn kreaĵojn, kiuj nin volis kapti kaj plenigi per konfetoj … Vespere ni iris al Baselo ankoraŭ foje kaj restis tie ĝis lundo matene. Ni trafestis la tutan nokton! Tio havis veran kialon: Ĉiu jare okazas dum unu lundo en la karnevala tempo, je la kvara matene (!), grandioza spektaklo en la centro de Baselo. Ĝi nomiĝas ‘Morgenstraich’'. Do ĝis la kvara horo ni sidis kaj dancis en lantinamerika knajpo - estis vere multaj homoj tie, pro tio tute ne iĝis enue … Poste ni spertis la spektaklon: Estis tute mallume en la tuta centro de la urbego! Miloj da homoj stariĝis ĉe la strataj randoj kaj iom frostante atendis la komencon ... Subite ekestis grandega bruo, muziko el ĉiuj direktoj! Multegaj alivestitaj homoj marŝis laŭ ritme tra la mezo de la stratoj kaj portis lanternojn sur la kapoj. Ĉiuj muzikistoj en la tuta Baselo ludis unu saman kanton (per transversaj flutoj kaj tamburoj) - al ni kelkvoje ŝajnis esti kaptitaj en misteraj eĥaj ondoj ... Ni ĉiuj konstatis, ke vere valoris travivi tiun spektaklon.

Post ĝi ni adiaŭis nin kaj redisiĝis en tri diversajn landojn.

Fine ni volas danki en la nomo de ĉiuj partoprenantoj al Martina kaj Neele. Ili organizis la unuan fojon Esperantan aranĝon kaj ni devas diri, ke estis perfekte planita; ĉio funkciis sen probleme. La atmosfero estis ĉiam tre leĝera, gaja, simple agrabla. Jen komento de partoprenanto: en tiu renkontiĝo mi min sentis kiel en la IS (Internacia Seminario)!!! Laŭ ni, tio estas grandega laŭdo kaj ni esperas, ke sekvan jaron Baselido ripetiĝos.

Aldona kaj Aneta Ubik

zurück zur Artikelübersicht