Kion signifis partopreni al la IS

IS-partoprenantoj Ekde mia reveno post la partopreno al la IS en Rotenburg, mi enketis, en mi mem, kion tio signifis por mi, sed eĉ nun mi ne trovis la taŭgajn vortojn por tion priskribi. Temis pri mia naŭa renkontiĝo: tial mi devus jam esti alkutimiĝinta al ĉio (la seminaria vivritmo, la renkontiĝoj, la programeroj, la sendormaj noktoj kiam oni simple dancas kaj ridas). Tamen ĉiufoje oni emociiĝas tiamaniere ke, se oni intencas tion rakonti, neeviteble ĉio perdas parton de sia fascino. Plej bele estis senti sin hejme; eĉ se temis pri tricenthoma hejmo. Tiu estis mia mondo! Ŝajnas al mi vivi kiel en fabelo dum tuta semajno. Tempo perdis sian dimension, ne plu tagoj nek noktoj. Ni estis ĉiam vekaj, kune, babilante pri ĉio kaj pri nenio, reciprokante niajn stultaĵojn kaj niajn vivspertojn. Tiel mi konsciiĝis, ke ankaŭ se oni alvenas el malsamaj realaĵoj ofte oni sentas la samajn emociojn kaj tio estas mirinda! Ŝajnas ke homoj, kiuj alvenas el malproksimaj landoj, devus esti malsamaj, sed partoprenante al esperanta renkontiĝo, oni rimarkas ke tio estas nur stereotipo kaj ke la homa kontakto estas ĉiam grava por bone vivi, ami, esti geamikoj. Bedaŭrinde ĉiufoje ŝajnas ke la renkontiĝoj daŭras tro mallonge, tamen, pripensante tion, oni rimarkas ke oni travivas momentojn tiom profundajn kaj belajn ke ne sufiĉas monato por enteni ilin. Estas malfacile priskribi al la kutimaj geamikoj kion signifas plonĝi en la esperantan mondon, kaj naĝi en ĝi, la vortoj ne sufiĉas por diri kion oni sentas. Kaj ĉio dank’ al la homoj kiuj laboris unu jaron por aranĝi ĉion kiel eble plej bone. Mi estas parolanta pri la organizantoj, kiuj igis tiun IS neforgesebla maĝia momento en la vivo de ĉiuj partoprenantoj. Dankon Till, ĉar vi ebligis ankoraŭfoje tiun sonĝon!

Bethuel Chiesa

zurück zur Artikelübersicht