deutsche esperanto-jugend — Germana Esperanto-Junularo

esperanto.de > GEJ > asocio > membreco Deutsch

GEJ-membreco

Interreta aliĝilo

Valoras la monon esti membro de la Germana Esperanto-Junularo! Tiu, al kiu plaĉas niaj aktivaĵoj, membriĝu, ĉar ni ofertas multon al niaj anoj:

Avantaĝoj

Malmultekostaj vojaĝoj

La aktivaĵoj de la Germana Esperanto-Junularo estas subvenciataj de la germana Federacia Ministerio por Virinoj, Maljunuloj, Familio kaj Junularo. Tiu mono servas por igi la vojaĝojn precipe al la grandaj renkontiĝoj pli malmultekostaj por GEJ-membroj. Per tio oni povas ŝpari plurajn eŭrojn.

Rabato ĉe la Internacia Seminario

Kiu estas "ordinara" membro de GEJ aŭ, se pli aĝa ol 26, de la Germana Esperanto-Asocio, ne devas pagi la krompagon per ne-membroj el Germanio, kiu estas samalte kiel la membrokotizo, ĉe la Internacia Seminario de GEJ.

Gazeto

Membroj de GEJ ricevas la dulingvan membrogazeton /·kune·/, en kiu regule legeblas aktualaj informoj pri renkontiĝoj, kursoj, kaj ceteraj Esperanto-aktivaĵoj. (4 eldonoj jare)

Koresponda Servo

GEJ-membroj povas uzi tiun servon por leteraj kontaktoj senpage kaj tiel ekas leterajn amikecojn tutmonde

Membrokotizoj kaj kategorioj

(Ĉiuj kotizoj ekde 2005)

kategorio A (junuloj inter 16 kaj 26):

Homoj sen propra enspezo: 20 €
Homoj kun propra enspezo: 40 €

kategorio B (junuloj malpli aĝaj ol 16):

10 €

Kategorio S (prova membreco)

La provan membrecon oni povas ricevi, se oni sukcese partoprenis Esperanto-kurson organizitan aŭ subtenitan de GEJ. Ĝi (la prova membreco, ne la kurso) daŭras unu jaron kaj estas senkoste. Poste oni povas elekti, ĉu oni volas iĝi A/B-membro, iĝi C-membro aŭ tute eliri.

kategorio C (subtenantoj ĝis aĝo de 26):

neniu kotizo
por membroj de ĉi tiu kategorio ne validas la supre menciitaj avantaĝoj. Oni tamen povas mendi informpaketon.

GEJ-membroj aŭtomate estas ankaŭ membroj de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Membroj de la kategorioj A, B, P kaj S estas ordinaraj membroj de la Germana Esperanto-Junularo kaj ricevas la gazeton "/·kune·/".

Ĉiuj subtenaj kaj membraj kotizoj dekalkuleblas de la impostoj. Laŭdezire ni donas donackvitancon.

Lasta ŝanĝo: 2011-02-13