esperanto.de > GEJ > asocio > sinprezento Deutsch
La Germana Esperanto-Junularo (GEJ) estas la junulara sekcio de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi estis fondita en 1951, kaj nun havas 3858 membrojn malpli aĝajn ol 27.
Celo de la Germana Esperanto-Junularo estas interpopola kompreniĝo, precipe sur la nivelo de internacia junulara agado. Por la atingo de ĉi tiu celo la internacia lingvo Esperanto estas uzata.
Niaj agadoj dividiĝas ĉefe en publika agado, Esperanto-kursoj, organizado de renkontiĝoj, seminarioj kaj internacia kooperado.
Membrecoj: La GEJ estas sekcio la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kaj de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Aldone, ni estas fonda membro de la Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände.
La plimulto de la homoj ne scias, kio estas Esperanto, kaj ke ekzistas la Germana Esperanto-Junularo. Kelkfoje eĉ estas asociataj kun Esperanto malĝustaj ideoj, ekz. la eŭro ofte estas nomata "Esperanto-mono" (kio ĝi komprneble ne estas!). Ankaŭ ekzistas ankoraŭ antaŭjuĝoj kiel "Esperanto, tion ja neniu parolas" aŭ "Esperanto volas forigi aliajn lingvojn" . Al tiu neinformeco GEJ provas kontraŭagi per tio ke ĝi eldonas diversajn informajn broŝurojn kaj foliojn kaj interalie prezentas sin ĉe foiroj kaj sinodoj. Antaŭ ol iu lernas Esperanton, li unue devas scii, kio Esperanto vere estas kaj kion oni povas fari per ĝi.
Ekzistas pluraj libroj kaj interretaj kursoj por lerni Esperanton en individua studado. Sed certe estas pli agrable kaj amuze lerni kune kun aliaj homoj Esperanton. Tial GEJ organizas dum la tuta jaro esperantokursojn. En Germanio tiuj plejofte estas semajnfinaj kursoj. Ĉe la grandaj renkontiĝoj kiel la IS krome ekzistas kursoj kiuj daŭras tutan semajnon.
Esperanto vivas de sia komunumo de parolantoj. Kvankam oni povas fari multajn diversajn aferojn per Esperanto, por multaj homoj la internaciaj renkontiĝoj estas plej allogaj. Ĉi tie ekzistas la precipe por junuloj malofta oportuno paroli, diskuti, festi kaj konatiĝi kun homoj el la tuta mondo. Ĉe Esperanto-renkontiĝoj ekestas multjaraj amikecoj inter homoj kun malsamaj naciecoj. La GEJ organizas ĉiujare ĉirkaŭ silvestro la Internacian Seminarion (IS), kiu estas la due plej granda internacia junulara Esperanto-renkontiĝo.
... kun Esperanto-organizoj el la tuta mondo: Tio estas tre grava tasko de la GEJ, kiu tuŝas tre diversajn kampojn. Ekzemple ni faras kune kun aliaj junularaj Esperanto-organizoj subvencipetoj por renkontiĝoj por redoni parton de la vojaĝelspezoj al la partoprenantoj por ke la renkontiĝoj estu pageblaj ankaŭ por lernantoj kaj studantoj. Ankaŭ la renkontiĝoj mem kelkfoje organizatas de pluraj Esperanto-junularoj el diversaj landoj, ekz. la Gastronomiaj Semajnfinoj de la Franca kaj Germana Esperanto-junularoj. Finfine ekzistas laborkunvenoj kiel la konferenco de la mez- aŭ orient-eŭropaj Esperanto-junularoj (MEJK resp. OKEJ), dum kiuj informoj estas transdonitaj kaj komunaj projektoj priparolataj.
Lasta ŝanĝo: 2011-02-13