esperanto.de > GEJ > Aktualaĵoj > Arkivo Deutsch
2010-08-18:
Dum la semajnfino 18a gxis 20a de junio renkontigxis kelkaj aktivuloj de la JES- organiza teamo en Burg (arbaro Spreewald) Ok germana kaj pola Esperanto-parolantoj malkasxis la detaloj de la cxijara loko de la Junulara E-Semajno (JES). La tri tagoj estis tute plenita per multaj aferoj: renkontigxo de la urbesto Sro Martin Schmidt, parolado kun la estro de la junulargastejo Sro Kollosky. Krome estis suficxe da tempo por eltrovi la vidindajxo de la vilagxo. La babilado kun la lokaj responmdeculoj, la tre tauxgaj ejoj kaj la bela vilagxo antauxgxojigas nin, reveni al Burg dum JES.2010-08-16:
Cxijare okazos la deka KEKSO en Karlsruhe. Tio KEKSO estas spezialajxo kun "malnovaj keksoj" kaj novuloj. Kiel kutime estos Esperanto-kursoj en tri niveloj, ludrondoj, urbogvidado, ktp. Cxiuj interesuloj inter 15 kaj 25 jaroj povas partopreni. Pliaj informoj cxe esperanto.de/dej(de Andreas Diemel)
2010-05-31:
La 88a Germana Esperanto-Kongreso okazos 2011 en Monastero. Gxi okazos kune kun niaj nederlandaj amikoj. Okaze de la 100jara jubileo de la Esperanto-grupo Monastero. Kiel ankaux en la pasintaj jaroj ofertigas amazlogxejo, cxefe por junuloj. Por garantii lokon en amazlogxejo indas frua aligxo. http://www.esperanto.de/gea/DEK2011.html(de Andreas Diemel)
2010-05-09:
Germana Esperanto-Junularo klopodas, subteni la instruadon de Esperanto. Por tio, kune kun Germana Esperanto-Asocio, okazas seminarioj en la filio Herzberg. Tio alcelas ankaux junuloj. La celo estas, ke la partoprenantoj poste mem instruas la lingvon. Dum la seminario je la 01a de majo nun du junaj GEJ-aktivuloj aligxis al la instruista asocio ILEI. Unu de ili estas Felix Zesch, kiuj jam dumlonge estas aktivulo en GEJ. Krom la oferto de lingvokursoj, li provas motivigi aliajn homojn mem fari Esperanto-kurson.(de Andreas Diemel)
2010-04-15:
De la 02a gxis 05a de aprilo 2010 okasis la KEKSO-renkontigxo en Hamburgo. Kun 21 partoprenantoj la cxifoja KEKSO havis tiom multe da partoprenantoj kiel neniam antauxe. Sed ankaux la programo estis ekstraordinara: Krom la kutimaj programeroj kiel Esperantokurso, urbogvidado kaj havena ekskurso ankau estis programeroj kiel kusena batalado kun 100 aliaj partoprenantoj sur la merkata placo, iri kun 7-majlaj botoj kaj interesaj diskut- kaj ludrondoj. La venonta KEKSO versajne okazos auxtune en Baden-Virtembergio.(de Andreas Diemel)
2010-03-11:
Printempo venos kaj ni denove renkontiĝos. Ĉifoje en la ĉarma urbo Bonn. La kunveno okazos la 20an kaj 21an de marto. Ĉiuj estas bonvena, volonte ankaŭ kun partnero. Krom la komuna ĉeesto kaj babilado inter la partoprenantoj estos ankaŭ programo: Sabate ni vozitos la matematika muzeo Aritmeum en Bonn, posttagmeze ni vizitos la monto Drachenfels per la dentoradverfojo. Jam multaj iamaj aktivuloj aliĝis el tuta germanio kaj el ĉiuj generacioj. http://www.esperanto.de/dej/iamaj(de Julia Hell)
2010-01-16:
Ekde la 31a de decembro GEJ havas novan estraron, aŭ duone novan estraron, ĉar Julia Hell kaj Leo Sakaguchi daŭre havas siajn ĝisnunajn postenojn. Novaj estraranoj estas Sophia Berlin el Mainz, kiu zorgas pri membroadministrado kaj publikaj rilatoj, kaj Clemens Fries el Karlsruhe, kiu gvidos la restrukturigon kaj refreĝigon de la retpaĝaro. La kvar junaj estraranoj estas bonega teamo kaj motivigitaj gvidi la asocion kune por la sekvaj du jaroj.
Paŭlo Ebermann ricevis kiel danko por lia longjara aktiveco por GEJ la honoran membrecon.
(de Andreas Diemel)
2009-10-16:
karaj, de la 21a gxis la 24a de majo 2010 okazos la 87a Germana Esperanto-Kongreso en Kaiserslautern. Gxis okazos kune kun niaj francaj amikoj. Por montri al la organizantoj, kiom fortaj la junulara agado estas, aligxu! Informoj kaj aligxilo trovigxas tie: http://www.esperanto.de/deb/aligho_gek.html(de Andreas Diemel)
2009-09-29:
La KEKSO nun okasis la okan fojon. Dum la pasinta semajnfino renkontigxis 20 junaj Esperantistoj en la saksio-anhaltia Dessau (meza orientgermanio). Cxifoje kun partnera organizo "Was bewegen" (ion movi). Por "Was bewegen" estis la inaugura semajnfino por la akcio "plibonigi la mondon". Tiel "Was bewegen" kontribuis i.a. specialan teatrajxon, KEKSO-partoprenantoj rakontis pri la lingvo kaj kulturo de Esperanto. En la memzorga junulargastejo la junuloj alprokzimigxis ne nur dum la komuna kuirado. Ankaux artaj kontribuoj estis bonvenaj. Krome estis lecionoj en rulsegx-uzado. Sabate la junuloj renkontigxis kun la lokaj Esperanto-grupoj el la regiono, kiu gastis en Dessau samtempe.(de Andreas Diemel)
2009-09-16:
Dum la pasinta semajnfino okazis la unua renkontigxo de la iamaj GEJ-aktivuloj. La loka grupo invitis la antauxaj GEJ-estraranoj kaj -aktivuloj al enhavplena renkontigxo. La entute ok partoprenantoj vizitis la urbomezon de Marburg kaj la kastelon. Krome invitis la bona vetero al la kafejoj en la urbomezo de Marburg. Krom multaj rememoroj, la organizantoj ankaux rigardis al la estontecon. "Ni ankaux volas subteni la hodiauxaj aktivuloj de GEJ" diris Anna-Laura Wicktröm. Sxi estis estraranino por internaciaj rilatoj kaj poste estraranino de TEJO. Pro la bona etoso en Marburg, pliaj renkontigxoj estas planitaj. La gazetoj Esperanto Aktuell kaj kune pli detale raportos. Krome estas retpagxo en konstruado.(de Felix Zesch)
2009-07-22:
Merkrede la 23-an de julio 2009 en sia noktomeza programo "Nachtmagazin" ("Nokta magazino"), la unua germana televidkanalo ARD elsendis triminutan raporton pri la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, organizata inter la 18-a kaj la 25-a de julio en Liberec' (Ĉeĥio) kunlabore de la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Laŭ statistikoj de ARD vidis tiun raporton ĉirkaŭ 560.000 spektantoj. La raporto elstaras ne nur pro tio, ke preparis ĝin la eksterlanda redakcio de la germana ARD en Ĉeĥio, sed ankaŭ pro la fakto ke ĝi estas preskaŭ komplete parolata en esperanto, kun subtekstoj en la germana lingvo. Per tiu escepta sindediĉo, la redaktoro Danko Handrick, helpita de la kongresanoj Carsten Mischke kaj Gregor Hinker, celis montri al la spektantoj "vivan esperanton" - kio estas ankaŭ la nomo de tiu raporto. La raporto spekteblas ĉe: http://www.youtube.com/watch?v=rwqJITm5xrM La nun okazanta 65-a IJK estas la unua sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io. Atenton meritas ankaŭ la trilanda kunlaboro de ĈEJ, GEJ kaj PEJ. Temo de la kongreso estas Liberec' - paralele al la nomo de la kongresurbo. Ĝis nun alvenis pli ol 300 partoprenantoj. Raportis: Marek Blahuš (ijk@esperanto.cz), prezidanto de la 65-a IJK en Liberec'(de Felix Zesch)
2009-07-13:
La nova eldono de la membrogazeto /·kune·/ enretas. GEJ-membroj ricevos ghin en la IJK.(de Andreas Diemel)
2009-06-26:
De la 08a gxis la 15a de auxgusto okazos la Festo 2009 en Zwingenberg cxe Frankfurto cxe Majno. La renkontigxo gxis nun estis organizita de Franza Esperanto-Junularo (JEFO), cxijare la unuan fojon kune kun Germana Esperanto-Junularo. Krom la multspeca musik- kaj kulturprogramo ankaux estas multaj alaij programpunktoj. La retejo nun ankaux estas legebla en la germana: http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2009-in-Deutschland(de Felix Zesch)
2009-06-21:
La berlina oficejo de la germana Esperanto-junularo informas nun ankaŭ perTwitter kaj Facebook pri aktualaj laboroj kaj okazaĵoj.(de Andreas Diemel)
2009-06-15:
Du la pasinta semajnfino okazis la renkontigxo "Genciano" la kvinan fojon. En la austra urbeto Goldegg cxe Bischofshofen 15 Esperantistoj konkeris la junularan domon en la fortikajxo. Ankaux partoprenis Esperantistoj el Budapesxto. Krom la intersxangxo Genciano celas la esploradon de nova parto de austrio. Cxi jare estis vizito de la Tauernbahn-muzeo en la programo, kiu antauxe estis grava trajnlinio inter italio kaj nordeuropo. Ankaux la vizitantoj konkeris la monton "Hohe Tauern" per dekliva lifto por viziti la akvan elektrejon de Kaprun. La vizito de la akvofalo de Bad Gastein rondigis la programon. "Genziano" estas bona ableco ankaux por hungaraj partoprenantoj, atingi renkontigxon en germanparolata regiono dum akzeptebla tempo.2009-05-28:
2009-05-14:
La Esperanto-Domo en Berlino estas ekde longe la rezidejo de Germana Esperanto-Junularo. Nun ankaux Germana Esperanto Asocio (GEA) havas sian oficejon en la Esperanto-Domo. Kune kun la GEJ-reprezentatoj kaj la Berlina Grupo la GEA-estraro inauxguris la novan oficejon. Nun post la inauxguro GEA havas regulan servon de oficisto, kiu dufoje semajne estas en la oficejo.2009-05-14:
La Germana Esperanto-Kongreso okazos cxijare kune kun la Europa Esperanto-Kongreso en Herzberg (la Esperanto-urbo). De la 28a de majo gxis la 3a de junio (dum pentekosto) la Esperanto-parolantoj el la tuta mondo renkontigxas en la Esperanto-urbo. Krom la kultura programo cxirkaux la temo "Esperanto por multkultura Euxropo" estos kadra programo kun ekzkursoj kaj Europa Konferenco. La Germana Esperanto-Junularo kontribuos al la kongreso per junulara programo. Krom sportaj kaj artaj programeroj ni vespere faros diskejon kaj vizitos la urban feston. http://gek-eek.esperanto-urbo.de(de Andreas Diemel)
2009-04-15:
De la 02a gxis 05a de aprilo 2010 okasis la KEKSO-renkontigxo en Hamburgo. Kun 21 partoprenantoj la cxifoja KEKSO havis tiom multe da partoprenantoj kiel neniam antauxe. Sed ankaux la programo estis ekstraordinara: Krom la kutimaj programeroj kiel Esperantokurso, urbogvidado kaj havena ekskurso ankau estis programeroj kiel kusena batalado kun 100 aliaj partoprenantoj sur la merkata placo, iri kun 7-majlaj botoj kaj interesaj diskut- kaj ludrondoj. La venonta KEKSO versajne okazos auxtune en Baden-virtembergio.2009-03-09:
Ekzistas nun RSS-fluo por la kursa datumbazo, disponebla je http://esperanto.de/dej/kursoj/listo/rss(de Julia Hell)
2009-02-26:
La GEJ-estraro decidis pri la vojaĝkostsubvencioj por renkontiĝoj en 2009.
Depende de la renkontiĝo kaj devenregiono de la membro ili estas de 50 € ĝis 180 €.
(de Paul Ebermann)
2009-02-25:
Inter la kutimaj Kune-eldonoj nun aperos Kune Ekspres'. Tie ni informos niajn membrojn pri aktualaj evoluoj, por kiu la aperritmo de nia papera Kune estas tro malrapida. Kune Ekspres' aperas en PDF-formo kaj estas elŝutebla de la Kune-hejmpaĝo.
Krome ni je apero de nova eldono informos niajn membrojn (kaj kune-abonantojn) pri tio per retpoŝto (se ni konas la retpoŝtadresojn).
Ĵus aperis la unua eldono, jen la PDF (723 KB).
(de Elisabeth Laika)
2009-01-21:
Por du membroj de GEJ ekzistas la eblo veturi kiel ambasadoro por malpli alta prezo al la paska renkontiĝo de la italoj, la IJF, kiu ĉijare okazos de 8a ĝis 14a de aprilo en Guilianova (ĉirkaŭ 150 km nordoriente de Romo, ĉe marbordo).
Ĉu allogas vin la sudo kaj feriumado apud la plaĝo? Ĉu vi membras en GEJ, havas malpli ol 27 jarojn kaj volas iom aktivi en nia organizo? Ĉu vi havos tempon dum la paska semajno? Tiam kandidatiĝu por esti ambasadoro de GEJ en la itala renkontiĝo IJF!
Dum la renkontiĝo vi helpos al la organiza teamo en etaj sed gravaj aferoj kaj tiel ekkonos la labormanieron de la italoj. Post la renkontiĝo vi verkos artikolon por nia membrogazeto /kune/. Kiel kompenso vi partoprenos je la duona kotizo de plenpaganto aŭ alternative loĝos senkoste en la memzorgantejo.
Se tiu interŝanĝo vekis vian intereson, skribu retpoŝton al la adreso intershangho.ijf (ĉe) esperanto.de kun via nomo, aĝo, adreso kaj eta teksto por prezenti vin kaj viajn motivojn kandidatiĝi. La plej konvinkaj leteroj gajnos!
(de Paul Ebermann)
2009-01-14:
La silvestro de 2009 vidos kunigon de IS kaj AS, du fortaj kaj sukcesaj eventoj kiuj ĝis nun konkurencis.
Ĝi okazos en Zakopane, nomiĝos Junulara E-Semajno kaj gvidos ĝin teamo de kvar spertuloj de ambaŭ pasintaj eventoj:
Dum la aŭtuno de 2008, PEJ- kaj GEJ-estraroj aprobis la planon, kaj dum renkontiĝo en Berlino subskribis kontrakton (PDF) por klarigi la celojn kaj gravajn punktojn de la projekto. La projekton aprobis la GEJ-jarĉefkunveno dum la IS en Biedenkopf, post detala pridiskuto kaj esploro de la projekto.
Kompreneble nia celo estas kunigi la plej bonajn flankojn de ambaŭ eventoj, fini la dividon inter IS- kaj AS-partoprenantoj, kaj kunigi la fortojn de organizantoj kies fortoj prefere estu uzataj varbi novulojn anstataŭ trakti problemojn kaŭzitajn de konkurenco.
La Internacia Seminario kaj Ago-Semajno pluvivos en la JES, june, kune kaj eĉ pli forte!
(Oficiala komuniko pri JES de PEJ- kaj GEJ-estraroj)
(de Andreas Diemel)
2008-10-13:
La preparado de la 52a Intenacia Seminario (27a de decembro gxis 03a de januaro 2009) en Biedenkopf (Hesujo, norde de Frankfurto) okazas jam kun multe da homforto. Jam komence de la jaro la ejo estis rezervita, dum la somero la programo estis planita. Nun, cxirkaux du monatoj antaux la evento okazos la detala planado. Por tio renkontigxos la organiza teamo en Biedenkopf dum la postvenonta semajnfino (24.-26.10.) por priparoli la uzadon de la salonoj, la programplanado kaj por la detala preparado. Gxis nun aligxis cxirkaux 100 homoj. Pli da informoj haveblas cxe www.esperanto.de/is.2008-07-10:
La Germana Esperanto-Junularo partoprenos la intersxangxon de la gxemelurboj Herzberg am Harz kaj Gora en pollando. Krom la lokaj esperantistoj unu volontulo de la Germana Esperanto-junularo akompanos la lernantojn el Herzberg. GEJ kaj la Esperanto-Centro en Herzberg ekde jaroj havas bonan rilaton, GEJ kunsidis regule en Herzberg. Entio cxirkonstanco okazis la ideo, akompani la gxemelurban kontakton. De la 4a gxis la 13a augusto veturas junuloj el Herzberg al la selesia urbo Gora. La herzberganoj jam dum preparrenkontigxo en printempo estis en Gora .2008-06-10:
Dum la pasinta semajnfino Germana Esperanto-Junularo ofertis Esperanto-Projekttagon en la bazlernejo en Möhnesee-Günne (Nordrejn-Vestfalio). Per ludoj kaj multe da gxojo la infanoj estis kaptita por la lingvo. Kun la projekttago GEJ volas profundigi la Esperanto-lecionojn, kiun gvidis la estro de la bazlernejo dum la pasintaj monatoj unufoje semajne por la tria kaj kvara klaso. Krom la lecionoj kun tekstoj, laborfolioj kaj enigmoj la 15 infanoj ludis EO-ludojn. Dank al esperanto-skolto haveblis kelkaj esperantigita infanludoj. Migrado al la lago Möhnesee cxesigis la tagon. Venis du lokaj gazetoj por foti.2008-04-05:
Esperantokursoj okazas en aprilo en Berlin kaj en Herzberg (Harcmontaro). Sed oni povas ankaŭ lerni Esperanton sendepende de tiuj kursoj pere de distanckursoj.(de Felix Zesch)
2008-01-04:
En la jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-junularo la 31an decembron 2007 en Würzburg, Germanio, Julia Hell estis elektita kiel nova prezidanto.
Tiel la unuan fojon post la eloficiĝo de Dagmar Schütte 1994 virino estras nian asocion.
(de Paul Ebermann)
2007-07-27:
La sekva Sub18-renkontiĝo okazos de la 9a ĝis la 11a de novembro en Heidelberg.
Aliĝo jam nun eblas.
(de Paul Ebermann)
2006-09-28:
Vi lernas Esperanton? Kaj estas sub18? Tiam spertu en Frankfurto ĉe Majno renkontiĝon nur por vi: Leo Sakaguchi invitas Esperanto-parolantojn en via aĝo al bunta semajnfino. Ekkonu junajn homojn kaj spertu la neforgeseblan Esperanto-etoson dum babilado kun eksterlandaj partoprenantoj. Retpaĝo: http://www.esperanto.de/kej/sub_18_e.html
(de Felix Zesch)
2006-09-10:
La Federacio de junaj italaj socialistoj akceptis ĉe sia kvara kongreso en Julio 2006 decidon pri Esperanto. Oni petas la tujan forigon de la decido de la registaro de Berlusconi, ke la angla lingvo estas trudata kiel sola kaj unua fremdlingvo al lernantoj kaj studentoj. Aldone oni subtenas la leĝproponon "Esperanto" por la enkonduko de la internacia lingvo post aliaj naciaj lingvoj kiel dua lingvo. La Junaj Socialistoj ne estas solaj kun tiu opinio, ĉar kun ili konsentas ne nur famaj personoj kaj deputitoj el ilia lando, sed ankaŭ EU-politikistoj kiel ekz-e Marco Pannella, Marco Cappato, Emma Bonino (ministro pri eŭropaj aferoj).
2006-08-26:
Jam nun eblas aliĝi al la 50-a Internacia Seminario (IS) de la GEJ per reta aliĝilo. Ĉi-jare la IS okazas en la kastelo Wewelsburg en Büren apud Paderborn.
2006-04-30:
La Germana Esperanto-Junularo ankaŭ ĉi-jare povos finance subteni la vojaĝojn de iliaj membroj al la grandaj internaciaj junularaj renkontiĝoj IJF (Italio), IJK (Bosnio kaj Hercegovino), IJS (Hungario) kaj FESTO (Francio). La regularon pri tio (en la germana) la estraro ĵus decidis.
Ni dankas al la germana Federacia Ministerio pri Familio, Maljunuloj, Virinoj kaj Junularo pro la subteno.
2006-03-08:
En la nokto de la 11a ĝis 12a de marto okazas la 3a Esperanto-radionokto. Lingvo estas la germana, temo Esperanto-radioj. Estos telefonaj intervjuoj de Esperantistoj ĉirkaŭ la terglobo, tradukotaj al la germana.
Aŭdeblos en la regiono Freiburg per Radio Dreyeckland, ankaŭ en la interreto per Radio Kanalratte.
2006-02-13:
La GEJ-paĝaro nun havas du novajn bonaĵojn:
2006-02-13:
Felix Zesch kreis germana-esperantan vort-dosieron por lerni la plej gravajn esperantajn vortojn per la KDE-programo KVocTrain. Uzantoj de Uniksbazitaj sistemoj tiel nun per komputilo facile povas lerni la 280 plej gravajn vortojn, kiu ja sufiĉas por krei multe pli da vortoj.
2006-02-01:
De la 20-a ĝis la 22-a de aprilo okazas Esperanto-elprovtagoj por interesitoj kaj komencantoj en Stuttgart (suda Germanio). Oni ne bezonas antaŭajn sciojn de Esperanto. Pli da informoj haveblas de Helen Bärlin (helen-baerlin (ĉe) web.de).
2006-01-05:
Ĉe la jarĉefkunveno de la Germana Esperanto.Junularo je 2005-12-31 en Ksanteno, Andreas Diemel estis elektita la nova federacia prezidanto de la GEJ. Li anstataŭigis Felix Zesch, kiu dum kvar jaroj prezidis. Felix eksiĝis de sia ofico antaŭ la fino de la oficperiodo, ĉar li nun loĝas en Francio, kaj tial ne povas facile ĉeesti estrarajn kunsidojn. Andreas elektiĝis por la periodo ĝis 2006-12-31.
2006-01-04:
De la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro okazis la IS (Internacia Seminario) en Xanten (en Nordrejn-Vestfalio). Ĉi tiu junulara Esperanto-renkontiĝo estas organizata ĉiujare de la GEJ. Ankaŭ ĉi-jare la IS denove estis plena sukceso, kun entute 274 partoprenantoj el 25 landoj kaj kvar kontinentoj.
2005-08-12:
Kiel ĉiujare ankaŭ ĉi-jare okazos de la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro la Internacia Seminario, la silvestra renkontiĝo de la Germana Esperanto-Junularo. La retpaĝaro kun la aliĝilo nun pretas.
2005-05-23:
En la semajno antaŭ la Internacia Junulara Kongreso en Zakopane okazos tie internacia Esperanto-kurso (de la 24-a ĝis la 30-a de julio). Por la kurso oni ne bezonas iujn ajn antaŭsciojn. Oni instruos laŭ la rekta metodo, kie oni parolos dekomence nur en Esperanto, kio certigas tre rapidan sukceson en la lernado. Pli da informoj troviĝas ĉi tie.
2005-05-20:
Jam de kelkaj semajnoj aktivuloj de GEJ disdonadas flugfoliojn por atentigi pli da homoj pri Esperanto. Ĉe ĉi tiu iniciativo ESPERANTO JETZT! 100.000 flufolioj estu disdonataj ĝis la fino de junio, per kio ĉi tio iĝas la plej granda varbkampanjo en la historio de la GEJ.
2005-03-28:
La iniciativo ESPERANTO JETZT!, kiu per la disdono de 100.000 flugfolioj estos la plej granda varbkampanjo en la historio de la GEJ, nun havas sian propran retpaĝaron: www.esperanto.de/jetzt. Pri la paĝoj respondecas IReK. La flugfolioj ankoraŭ estas presataj, kaj estos disdonataj de aprilo ĝis majo.
2005-02-27:
En la nokto de la 29-a al la 30-a de aprilo, ni dum sep horoj disponos pri la studio de Bermudafunk, kaj vi povas partopreni. Temo: "Esperantistoj rakontas pri siaj spertoj kun la Internacia Lingvo". Se vi havas ion por rakonti, skribu al Stephan Mayer (Stephan-hd at gmx.de). Informoj pri la frekvencoj kaj pri tio, kiel vi povas realtempe aŭskulti Bermudafunk-on en la interreto, troviĝas hier.
2005-01-07:
De la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro okazis la IS (Internacia Seminario) en Wetzlar (en Hesujo). Ĉi tiu junulara Esperanto-renkontiĝo estas organizata ĉiujare de la GEJ. Ankaŭ ĉi-jare la IS denove estis plena sukceso, kun entute 242 partoprenantoj el 29 landoj kaj tri kontinentoj.
2004-12-20:
La GEJ nun havas novan retpaĝaron. Kreis ĝin IReK.
2004-10-30:
GEJ nun renovigas siajn Retpaĝojn. Respondecas IReK.
Lasta ŝanĝo: 2007-06-06