esperanto.de > GEJ > Informoj por aktivuloj > LiLa
Lingva laborbrigado estis projekto en 2005. Nuntempe ne estas iuj tiurilataj aktivaĵoj, kaj ankaŭ ne eblas aliĝi. La sekva teksto estas nur informcele, uzebla se vi mem volas plani ion similan.
Ĉu vi jam parolas Esperanton kaj:
Krome, ĉu vi subtenas la ideon de Esperanto kaj ŝatas renkonti aliajn esperantoparolantojn, vigligi la Esperanto-kulturon?
...tiam la Lingva Laborbrigado en Berlino (LiLa) estas por vi.
Temas pri kvartaga laborbrigado en la Esperanto-domo en Berlino. La partoprenantoj kaj partoprenos ĉiutagajn lingvokursojn kaj antaŭ aŭ post la kursoj helpos renovigi kaj konstrui parton de la Esperanto-kulturdomo. Krome la laborbrigado komune preparos sian manĝadon.
Dum la vesperoj la partoprenantoj havos liberan tempon por pripensi kaj (espereble) organizi kulturajn aktivaĵojn rilate al Esperanto aŭ uzante Esperanton. (Atentu! Ni ne ekskursos en Berlino.)
La unua LiLa okazos de ĵaŭdo la 20a de Oktobro ĝis dimanĉo la 23a je la 15a horo.
Por partopreni bonvolu plenigi la suban aliĝilon kaj resendu ĝin (aŭ sendu la informojn al LiLa@esperanto.de) antaŭ la 25a de septembro. Pro limigitaj lokoj, ni elektos la partoprenantojn laŭ la respondoj en la aliĝiloj kaj informos vin antaŭ la 2a de oktobro.
Lasta ŝanĝo: 2008-09-12