|
GEK 2011 / DEK 2011 |
Deutsche Version |
Nederlanda Esperanto-Kongresokaj 88a Germana Esperanto-Kongresode la 10a ĝis la 13a de junio 2011 en Münster/Vestf.Kongrestemo: Najbaroj en Eŭropo |
|
Pliaj LKK-anoj:
Hedwig Fischer (vicestro de LKK)
Guido Brandenburg (Ekskurso, urbogvidado)
Helmut Klünder (kela trinkejo)
Konstanta Kongresa Komitato de Germana Esperanto-Asocio:
Andreas Diemel (financoj)
Monika Finnegan-Reuß (akceptejo, materialoj, kongresa broŝuro)
Sebastian Kirf (teknika servo)
Respondecas de la GEA-estraro: Rudolf Fischer
Ret-adreso de la organiza teamo: gek2011
esperanto.de
|
Kongresejo:
Haus Mariengrund, Nünningweg 133, D-48161 Münster, urboparto Gievenbeck, telefono 0049 251 / 871 12-0, faksilo: 871 1260, info La domo situas rande de antaŭurba loĝkvartalo. Arbaro ŝirmas ĝin kontraŭ bruo de la proksima aŭtoŝoseo. Espereble estos bela vetero, ĉar tiam la parko kun benkoj ĉirkaŭ la domo invitas al promeno kaj ripozo. |
|
|
La urbo Münsterretpaĝaro de la urbo en pluraj lingvoj |
| vendrede, 2011-06-10 | |
| 11.00 | Gazetara konferenco |
| ekde 14.00 | Akceptejo malfermita en la kongresejo |
| ekde 16.00 | Posttagmeza programo por fruaj alvenintoj |
| 18.00 | Vespermanĝo (antaŭmendenda) |
| 20.00 | Salutoj, solena malfermo, prezento de LKK, informoj, poste: kantoj de la 20a jarcento en Esperanto |
| ekde 21.30 | Senceremonia (re)konatiĝo (i.a. en kela trinkejo) |
| sabate, 2011-06-11 | |
| 8.00 | Matenmanĝo |
| ekde 09.00 | Akceptejo malfermita en la kongresejo |
| 9.00-9.45 | Vizito de la Bieno Rüschhaus (maks. 30 pers.) |
| 9.00-9.45 | La GEA-estraro respondas al demandoj de membroj |
| 9.30-12.00 | Vizito de la Pacsalono, poste gvidado en la urbo, maks. 40 personoj! |
| 10.00-13.00 | Informstando en la urbocentro |
| 10.00-12.00 | Festparolado pri la kongresa temo |
| 12.30 | Tagmanĝo (antaŭmendenda) |
| 14.00-18.00 | Fakprelegoj / fakkunsidoj |
| 14.00-15.45 | Estrarkunsido de GEA (kutime publika) |
| 14.00-16.00 | Gvidado en la urbo, ekde 15.30 vizito de la Pacsalono, maks. 40 personoj! |
| 18.00 | Vespermanĝo (antaŭmendenda) |
| 19.00-19.45 | Ekumena diservo en la kongresejo |
| 19.00-20.00 | Esperanto-provkurso por interesatoj el la urbo (en la Germana) |
| 20.00-21.30 | Kantado kun la "Dorskorbuloj" |
| 21.30 | Senceremonia daŭrigo (interbabilado) |
| dimanĉe, 2011-06-12 | |
| 07.30-8.00 | Diservo (matenaj laŭdoj) |
| 8.00 | Matenmanĝo |
| 9.00-9.30 | Alireblo al la membrokunveno, kontrolo de la voĉdonrajto |
| 9.30-12.00 | Membrokunveno de Germana Esperanto-Asocio (GEA) |
| 12.00 | Tagmanĝo (antaŭmendenda) |
| 14.00-18.00 | Ekskursoj (2 alternativoj)
- busa ekskurso al Burgo Hülshoff - busado kaj migrado tra naturrezervejo |
| 18.00 | Vespermanĝo (antaŭmendenda) |
| 20.00-21.30 | Folkbalo kun Kapriol' |
| 21.30 | Senceremonia daŭrigo (interbabilado) |
| lunde, 2011-06-13 | |
| 8.00 | Matenmanĝo |
| 9.00-12.00 | Prelegoj kaj fakaj kunsidoj |
| 9.00-10.45 | Konsilantaro de GEA / regionaj kaj fakaj grupoj / landaj ligoj |
| 11.00-11.45 | estrarkunsido de GEA (kutime publika) |
| 12.00 | Tagmanĝo (antaŭmendenda) |
| 14.00 | Solena Fermo, invito al la venonta kongreso |
| posttagmeze | Laŭ bezono turista programo: |
| ekde 15.30 | Ekskurso (per aŭtoj) kaj migrado en la montetoj "Baumberge" |
Oni povas tranokti en la kongresejo mem, sed la ĉambroj estas modestaj.
1-litaj ĉambroj nur kun lavabo, 2-litaj ankaŭ kun duŝo/necesejo.
Krome estas 3 plurlitaj ĉambroj kaj ankaŭ salono por 10-12 matracoj
surplanke. Pliaj 1-litaj ĉambroj kun lavabo estas en alia domo, 8 min piede
for de la kongresoj. Vidu la prezojn en la aliĝilo.
Pro la limigita kvanto de litoj (ĉ. 80) ni akceptas normale nur
restadojn de 3 noktoj, tamen demandu nin pri esceptoj: Povas ja esti, ke iu
volas nur resti 1 nokton kaj alia la aliajn 2, tiel ke ili povos uzi la saman
liton. (Krompago por 1-nokta restado.)
Ni ankaŭ peras ĉambrojn en proksima hotelo (ĉ. 2 km for).
Cetere: Vi povas private plilongigi vian restadon en "Haus Mariengrund", ekzemple por partopreni ankoraĉ en la lunda migrado tra "Baumberge" (vidu sube).
Ni klopodas, havigi tagajn busbiletojn al ĉiuj partoprenantoj.
La plej proksima bushaltejo estas 2 min for de la kongresejo. La busoj
veturas al la urbocentro kaj al la stacidomo. Tial via aŭto povos
resti ĉe la kongresejo. La prezo estas antaŭvideble 5 €.
Dum la sabato urbogvidado estas inkluziva, dum la dimanĉo
la vizito de la naturrrezervejo, ĉar ĝi atingeblas per urba buso.
Tamen bonvolu rezervi, ĉar ni devas plani la amplekson de la grupoj.
Nur la vizito de Bieno Rüschhaus kaj de la Burgo Hüshoff
postulas apartajn pagojn.
Dum la sabata antaŭtagmezo (10-12 h) kaj sabata posttagmezo (14-16 h)Gvidata urborigardadoLa kongreskotizo ankaŭ inkludas viziton de la pacsalono en la urbodomo. Ni klopodas, havi tie apartan gvidadon en Esperanto. Bv. antaŭmendi, ĉar ni akceptas maks. 40 personojn. |
|
|
Sabatan posttagmezon ekde 16.00 hVizito de la Bieno RüschhausNobla bieno, en malfru-baroka stilo, tamen kampara domo, tipa por la regiono, tiel prezentiĝas la iama hejmo de Annette von Droste Hülshoff, la plej fama poetino de Germanujo, kies laborĉambro konserviĝis tra la fluo de la tempo.
De la kongresejo piede atingebla (2 km).
|
Dimanĉan posttagmezon ekde ĉ. 14.00 hBusa ekskurso al la burgo HüshoffLa Münster-lando famas pro siaj akvokasteloj. Unu el ili situas nur kelkajn kilometrojn for de la kongresejo. Plurajn konstruaĵojn ĉirkaŭaus larĝa elfosaĵo ("Gräfte"), apude etendas sin parko. La kastelo estis dum jarcentoj loĝata de la nobela familio von Droste Hülshoff kaj tial donas realan impreson pri la vivmaniero de la kampara nobelaro.Busa ekskurso, distanco ĉ. 8 km. Transporto kaj enirbiletoj: 15 €. Entute estas 50 lokoj. Bv. antaŭmendi frue, ĉar la minimumo de 30 personoj devas esti atingita unu semajnon antaŭ la kongreso. Se tiam ankoraŭ estos lokoj, vi povos ankoraŭ aliĝi dum la kongreso. |
|
|
Dimanĉan posttagmezon ekde 14.00 hMigrado tra unika naturrezervejo"La tundro situas meze en Germanujo" estas la tutolo de libro, kiu priskribas unikan naturrezervejon norde de Münster. Kie la urbo iam purigis sian kloakoakvon, estas nun vasta areo kun marĉo, herbejoj kaj akvejoj, kie loĝas raraj birdoj, parte ripozante tie ĉi dum sia flugo al la sudo aŭ printempe ree norden.Ni alveturos per urba buso kaj tiam piediros (ĉ. 5 km) al pluraj elrigardejoj. Do, ne forgesu vian binoklon! |
Lundon, je 2011-06-13 ekde 15.30 hPostkongresa migrado (ĉ. 8 km) en la montetoj "Baumberge"Se estos intereso, ni organizos ankoraŭ migradon tra la montetoj "Baumberge", ĉ. 12 km for de la kongresejo. Ni alveturos per aŭta karavano kaj vidos i.a. faman murdokrucon kaj panoramoturon (200 m), kiun oni tute ne supozus trovi en la laŭdire ebena lando. |
|
Atentigojn pri korektindaĵoj de tiu ĉi paĝo bv. sendi al:
Rudolf.Fischer |
2010-08-25 |