Esperanto en Münster

Druckversion / Printebla versio

Esperanto-Vereinigung Münster – Esperanto-Societo Münster

 

RenkontiĝejoLingvo vivas de sia apliko. Tial ni regule renkontiĝas, raportas pri niaj vojaĝoj, klarigas teknikajn interrilatojn, migras tra la historio, prezentas artistojn, diskutas aktualajn temojn – ĉion en Esperanto.

 

Nia venonta aranĝo:

 

Kristnaskeca vespero

Venontan merkredon okazos agrabla kristnaskeca vespero en nia Esperanto-grupo. Ni povas kune ĝui ardan vinon kaj kristnaskajn bakaĵojn aŭ kanti kristnaskajn kantojn (ekz. el la nova kantolibro de Albrecht Kronenberger). Kaj eble ankaŭ vi ja havas ion kristnaskecan por kunporti (ĉu poemon, rakonton aŭ frandaĵon). Venu kaj ĝuu la kristnaskan etoson kun ni en Esperanto

merkredon, 13-an de Decembro 2017,
18.00 h en nia renkontiĝejo

 

Atentigo:

La nova stacidomo estas finkonstruita kaj enaŭgurita!
Nun la vojoskizo denove estas ĝusta.

 

Esperanto