Tagesprogramm

Druckversion | Presebla versio

Ein wichtiger Hinweis zu Vorträgen und Fachgruppensitzungen:

Anmeldung bis spätestens 15.04.2015 !

Weitere Vorschläge zu Vorträgen und Sitzungen können nicht mehr berücksichtigt werden.

Vorläufiger Programmplan, Änderungen können noch stattfinden, daher ohne Gewähr!
Folgende Programmpunkte haben wir für Sie an den einzelnen Tagen vorgesehen:

 

Bücherdienste

Raum 2.03 "La Bremenaj muzikistoj"

Dr. Wolfgang Schwanzer, Dr. Petr Chrdle und Stano Marček stehen an allen Tagen mit ihren Bücherdiensten für Sie bereit und beraten Sie gern bei der Auswahl

 

Bücherkiste (an allen Kongresstagen)

Raum: im Eingangsbereich Nähe 0.12 Akceptejo "Feliĉa Joĉjo"

Julia Noe: Librokesto

La esenco de librokrucigo (bookcrossing) estas la “elliberigo” de libroj en la “sovaĝejon” por sekvi iliajn vojaĝojn same kiel la vivojn, kiujn ili tuŝis. La libroj krucas la vojon de tiuj, kiuj ŝatas legi ilin kaj daŭrigas. Post kiam oni legis la libron (aŭ ankaŭ ne), oni mem elliberigas la libron denove. Ekzemple oni lasas ĝin en trinkejo, en trajno aŭ en parko, tiel ke homoj povas trovi ĝin – aŭ oni povas doni ĝin al amiko aŭ konatulo. 

Mia portebla librokesto starigos en la kongresejo. El ĝi ĉiuj povas libere preni librojn por legi surloke aŭ kunpreni hejmen. Se vi ŝatas la ideon kunportu librojn kaj interŝanĝu aŭ nur elprenu se vi ne havas propran libron por fordoni.

Pliaj informoj: www.bookcrossing.com (diverslingve, esperanta versio planota)

 

KEKSO - Treffen der Deutschen Esperanto-Jugend

Raum 2.03 "Haĉjo kaj Grenjo"

Freitag ab 18.00 Uhr: Kennenlernen

Samstag 10.00 - 12.30 Uhr und 15.00 - 17.00 Uhr: Sprachkurse

Sonntag 10.00 - 12.30 Uhr und 15.00 - 17.00 Uhr: Sprachkurse

Montag 10.00  - 12.30 Uhr: Sprachkurse

 

Freitag, 22. Mai 2015 (alvena tago)

13.00 Uhr: Pressekonferenz in der Elisabeth-Selbert-Schule

Raum 0.09 Aula / Forum "La Ratkaptisto de Hameleno"

 

14.00 Uhr: Empfangsschalter öffnet (bis 21.00 Uhr)

Raum 0.12 Akceptejo "Feliĉa Joĉjo"

 

ab 15.00 Uhr: Vorprogramm für Frühankommende

15.00 -16.15 Uhr: Marulino Hemelaar: Paroli kaj aŭskulti : partoprenu al ‘La Ludo de la Nuda Vero’.

Raum 1.02 "Cindrulino"

Ĉu vi ne konas iun ajn en ĉi tiu kongreso? Aŭ ĉu vi eble deziras pli ekkoni aliajn partoprenantojn kiujn vi ne jam bone konas? Ĉu vi ŝatas paroli Esperanton kaj/aŭ ekzerci nian belan lingvon en neformala, malstreĉa etoso? Venu al ĉi tiu kunveno, en kiu vi povas interkonatiĝi kun aliaj kongresanoj kaj konversi en Esperanto samtempe per ludi la preskaŭ faman ‘Ludo de la Nuda Vero’ !

 

16.30 Uhr: Empfang beim Oberbürgermeister der Stadt Hameln im Hochzeitshaus

(Anmeldung erforderlich, nur für geladene Gäste, da begrenzte Teilnehmerzahl)

 

17.00-20.00 Uhr Libroservo

Raum 2.03 "La Bremenaj muzikistoj"

 

17.45-18.45 Uhr: Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Gerhard Walter: Informoj pri Herzberg - la Esperanto-urbo

Raum 1.02 "Cindrulino"

inter aliaj kun la iama urbestro Gerhard Walter, Peter Zilvar kaj  Zsofia Korody

 

nachmittags Angebot von: Kaffee, Kuchen, kalten Getränken

Abendprogramm

 

Samstag, 23. Mai 2015 (labora tago)

morgens bis abends: Spieltische vom Verein motiva Spielzeit e.V.

Im Hof der Elisabeth-Selbert-Schule baut Walter Remme vom Verein motiva Spielzeit e.V. ein Zelt und verschiedene Spieltische auf. motiva Spielzeit e.V. will zum Spielen motivieren und hält spielpädagogische Angebote für Kinder, Jugendliche und Erwachsene bereit. „Einfach spielen“ ist das Konzept. Im Sinne einer Aufforderung „Spiel einfach mal (wieder)!“ Und „einfach spielen“ im Sinne von Spielen mit einfachen (natürlichen) Materialien, einfachen Regeln. Beim Soma-Würfel und auch anderen Spielen verwendet motiva Spielzeit e.V. in den Spielanleitungen Esperanto-Begriffe.

 

08.45 Uhr: Empfangsschalter öffnet (bis 20.00 Uhr)

Raum 0.12 Akceptejo "Feliĉa Joĉjo"

 

09.00 Uhr: Vorträge, Diskussionen, Fachgruppentreffen

09.00-09.50 Uhr: Stano Marček: La vivo kaj verkoj de la fratoj Grimm 

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

La fratoj Jakob kaj Wilhelm Grimm estis juristoj kaj lingvosciencistoj. Ili ambaŭ laboris kiel bibliotekistoj en Kassel, kaj profesoriĝis en la Universitato de Göttingen. Ili kolektis kaj eldonis popolajn fabelojn kaj historiojn. En Esperanto aperis Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm (1906), kiujn tradukis el la germana lingvo Kabe (Kazimierz Bein, 1872 – 1959). La prelego pritraktos la vivon de la fratoj Grimm, iliajn verkojn kaj la fabelojn en Esperanto.

 

09.00-09.50 Uhr: GEA respondas

Raum 1.02 "Cindrulino"

Konsultadoj de la GEA-estraro

 

09.00-09.50 Uhr: Myung Ja (Ĝoja) Cho + Dae Bong Jeon: Koreio - lando kaj vivo

Raum 1.04 "Neĝulino"

Koreio estas fora lando kun bela naturo, multaj interesaĵoj, tradicioj, lokaj kutimoj. Ni prezentos nian landon, parolos pri nia ĉiutaga vivo kaj Esperanto-agado ekz. por la eldono de Lanterno Azia, la organo de Korea Esperanto-Asocio. Ni volonte respondos demandojn, ja certe estos pluraj rilate al la organizado de UK en Seulo en 2017. 

 

09.00-09.50 Uhr: Hedwig Fischer: KELI-Mitgliederversammlung

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

KELI = mallongigo por Kristana Esperantista Ligo Internacia. Nia asocio estas la Germana sekcio de tiu internacia ligo. Ĝi estas samtempe suborganizo de GEA kaj parto de la internacia asocio KELI. KELI kiel profunde ekumena asocio membrigas kristanojn de ĉiu konfesio, ĉefe protestantojn, sed ankaŭ rom-katolikojn kaj ortodoksajn kristanojn. Temas pri la regulara jara membrokunveno kun kaskontrolo, raporto pri la pasinta jaro, senŝarĝigo de la estraro, ktp.

 

09.00-20.00 Uhr Libroservo

Raum 2.03 "La Bremenaj muzikistoj"

 

10.00-11.00 Uhr: Festvortrag: Michael Boyer: Der Rattenfänger von Hameln / La Ratkaptisto de Hameleno

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

"Der Pfeifer selbst präsentiert seine Geschichte in der kulturellen Interpretation der Sage im In- und Ausland. Die Wahrheit wird zum Märchen und ein Märchen wird wahr." „La fajfisto mem prezentas sian rakonton en la kultura interpretado de la legendo en Germanio kaj eksterlando. La vero iĝas fabelo kaj la fabelo iĝas vera.“  (en la germana kun resumo en Esperanto)

 

11.15 Uhr: Vorträge, Diskussionen, Fachgruppentreffen

11.15-12.05 Uhr: Nicky Janssen: Kial fabeloj origine ne estas faritaj por infanoj

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

La prelego klarigos al vi pli pri rakontado, inter alie, kial fabeloj, fabloj, ktp. origine ne estis faritaj por infanoj, tamen rajtis esti rakontitaj en iliaj ĉeesto. Venu kaj miru, se vi ne jam scias, aŭ eĉ tiam.
Vi neniam plu aŭskultos same, kiam oni rakontos, neniam plu subestimos rakontojn.

 

11.15-12.05 Uhr: Sibylle Bauer: Archivtage in Magdeburg / Das Archiv des D.E.B.

Raum 1.02 "Cindrulino"

Über eine Fortbildung zum Thema: Von der Bewertung bis Benutzung: Archivierung digitaler Unterlagen in der Praxis. Meine Arbeit mit dem Esperanto-Archiv-Material als anregenden Spiegel der jeweiligen Zeit bzw. schier unerschöpflichern Fundus von Ideen und Anregungen.

 

11.15-12.05 Uhr: Geomar Martínez Pérez: Kubo - la plej granda el la Antiloj

Raum 1.04 "Neĝulino"

Kubo estas arkipelago en la Kariba maro kies geografia pozicio estis enviata dum multaj jaroj de aliaj potencaj landoj. Ankaŭ nomita La Ŝlosilo de la Gulfo: ĝi estis kontrolita de hispanoj, angloj, usonanoj kaj ekde la 1a de januaro 1959 triunfis la kuba Revolucio komandita de Fidel Castro. Per tiu ĉi prelego vi transiros la tutan kuban historion ekde 1492 ĝis la nuntempo. Ankaŭ vi ekscios kiel funkcias la lando, krom geografio, politika sistemo, ekonomio, edukado, sanservo, turismo, sporto, muziko kaj vivo tie.

 

11.15-12.05 Uhr: GEA-estrarkunsido

Raum 1.05 "Ruĝĉapeto"

ne publika kunsido de la GEA-estraro

 

11.15-12.05 Uhr: Thomas Heberlein: Jarĉefkunveno de EMAS - la landa ligo de Malsupra Saksio

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

Gastoj estas bonvenaj

Jahreshauptversammlung des Landesverbandes Niedersachsen im Deutschen Esperanto-Bund e. V.

Tagesordnung:

1. Feststellung der Beschlussfähigkeit und Wahlen des Schriftführers sowie des Versammlungsleiters

2. Bericht des Vorsitzenden über den Zeitraum seit der letzten Jahreshauptversammlung

3. Bericht der Kassiererin über das Geschäftsjahr 2014

4. Berichte der Kassenprüfer

5. Aussprache über die Berichte unter 2. - 4.

6. Entlastung des Vorstandes

7. Neuwahl des gesamten Vorstandes

8. Neuwahl eines Kassenprüfers

9. Ansetzung des Esperanto-Kulturtages 2015 sowie der Jahreshauptversammlung 2016

10. Sonstiges

 

12.15 Uhr: Gemeinsames Foto im Hof der Elisabeth-Selbert-Schule

bitte alle um 12.15 Uhr pünktlich zur Aufstellung erscheinen!

 

12.30 Uhr: Gemeinsames Mittagessen

Raum 0.18 Restoracio / Knajpo "Tablo Kovru vin"

 

13.30 Uhr: Vorträge, Diskussionen, Fachgruppentreffen

13.30-14.20 Uhr: Komuna kantado kun ĴeLe

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

Tiu ĉi programero estas por ĉiuj, kiuj jam spertas pri plurvoĉa kantado en koruso kaj ankaŭ tiuj, kiuj simple ŝatas kanti. La duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke) ofte koncertas en Esperantujo kaj konsistas el filino kaj patrino: Ĵenja nuntempe studas muzikon kaj francan lingvon en Bremeno, Lena estas profesia pianistino kaj instruas en muzika lernejo de la urbo Schwedt. Dum la komuna kantado vi havos la eblecon kanti unu- ĝis kvarvoĉajn kantojn, laŭplaĉe (kaj laŭtempe) el klasika, ĵaza aŭ populara repertuaro. Ankaŭ niajn kanzonojn ni volonte instruas al vi. Ni kore invitas vin kaj ĝojas pri ĉiu muzikemulo, kiu venas kanti kun ni!

 

13.30-14.20 Uhr: Petr Chrdle: Apostolo de amo (pri eŭropa humanisto Přemysl Pitter)

Raum 1.02 "Cindrulino"

Prezento de la vivo kaj verko de homo, kiu la tutan vivon depost sia reveno el la mondmilito servis al suferantoj. Inter liaj plej konataj agoj estas la savado de centoj da judaj kaj germanaj mortontaj infanoj post la dua mondmilto kaj ilia komuna prizorgo kaj edukado ĝis estis trovitaj iliaj parencoj aŭ anstataŭigaj familioj. Sed liaj humanismaj agoj estis multe pli vastaj. Li ricevis la plej altajn israelajn kaj germanajn ordenojn, plantis sian arbon en la Aleo de justuloj en Yad Vashem, estis nomumita per Unesko „Eŭropa humanisto“, sed en Ĉeĥio li ricevis la ordenon de T. G. Masaryk nur postmorte, de V. Havel. En juneco li estis Esperantisto, sed la ideon de monda helplingvo li komplete forlasis. 

 

13.30-14.20 Uhr: Peter Zilvar: GEA-filio en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo prezentas sin; Komuna forumo

Raum 1.04 "Neĝulino"

- prezentado kiel Esperanto-modelurbo

- Esperanto-Servokatalogo de Interkultura Centro Herzberg (ICH)

- taskoj kaj servoj kiel GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo

- ekzamenoj de Germana Esperanto-Instituto

- Esperanto-ekspozicioj en la kastela muzeo

- Esperanto-libroangulo en la urba biblioteko

- prospektivoj kaj komuna planado

 

13.30-15.20 Uhr: Elisabeth Schwarzer (Berlino), interkultura trejnistino, UEA-fakdelegitino: temo: Kiel aktive sperti interkulturajn miskomprenojn - praktika seminario duhora

Raum 1.07 "Ruĝĉapeto"

Jen okazo komune alrigardi antaŭ-okazajn kondiĉojn de interkulturaj miskomprenoj. Ni ĉerpos el arto (literaturo, filmoj), historio/politiko kaj viaj propraj konsideroj/vivoj. Kiom facilas sin protekti kontraŭ miskomprenoj? Kiel entute rimarki ilin? Kiel agi en konkreta situacio? Via aktiva partopreno vere bonvenos.

Preferinde maksimume 15 partoprenantoj

 

13.30-14.20 Uhr: Andreas Emmerich: Stifterversammlung der FAME-Stiftung

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

Die FAME-Stiftung zur Förderung internationaler Verständigungsmittel mit Sitz in der süddeutschen Stadt Aalen erhielt mit Bescheid des Regierungspräsidiums vom 12. Dezember 1988 die Anerkennung als Stiftung nach deutschem Zivilrecht. Der Name FAME leitet sich vom Namen des Stifters Franz Alois Meiners († 09. April 1993) ab. Die FAME wurde am 12. Februar 1989 als gemeinnützig anerkannt. Unterstützt werden sollen folgende förderungswürdige Ziele:

Völkerverständigung

Entwicklungshilfe

Wissenschaft und Forschung

Jugendarbeit

Seit der Gründung hat die FAME etliche Projekte im Sinne des Stiftungsgründers gefördert.

 

14.30-15.50 Uhr: Oliver Walz: La beleco de japanaj ĝardenoj

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

En tiu ĉi prelego ni lernos ion pri: La historio de la japana ĝardeno, ĝia evoluado dum la epokoj, la bazaj elementoj de ĝia formado kaj ĝiaj diversaj stiloj. Vi ekscios ion pri la japanaj ĝardenoj en Germanio kaj en la tuta mondo, ĝiaj signifoj kaj influoj. la japana ĝardeno hodiaŭ. Je la fino okazos ekskurso al la plej belaj japanaj ĝardenoj en Japanio. 

 

14.30-15.20 Uhr: Manfred Westermayer: Pri la aktuala Verda Politiko & Verduloj kaj Esperanto

Raum 1.02 "Cindrulino"

Mia prelego kovras du diversajn temojn:
- Verdaj Partioj kaj Esperanto ekde 1984
- AVE agadas per Esperanto: evolu-helpo en Tanzanio kaj DR Kongo
Bonvolu rigardi ankaŭ la retejon: verduloj.org

 

14.30-15.20 Uhr: Lu v. Wunsch-Rolshoven: Training: Pressearbeit für Esperanto

Raum 1.04 "Neĝulino"

Was wollen und sollten wir der Presse über Esperanto sagen? Darüber werden wir uns unterhalten und das anschließend in Kurzinterviews üben.

 

14.30-15.20 Uhr: Zsófia Kóródy: AGEI-Jahreshauptversammlung / jarĉefkunveo

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

Dum la fakkunveno okazos raportado pri la antaŭjara agado, diskutado pri fakaj temoj, planado por la sekva jaro kaj spertinterŝanĝo inter gekolegoj, interesiĝantoj pri Esperanto-instruado, klubgvidado. 

 

15.30-16.20 Uhr: Peter Zilvar: Pri la Grundtvig-finseminario de la  24a de majo 2015 ĝis la 28a de majo 2015 en Herzberg – la Esperanto-urbo

Raum 1.04 "Neĝulino"

Kun partoprenontoj el Pollando, Germanio, Hungario, Nederlando, JoMo el Francio, ktp. Kompreneble gastoj ankaŭ el aliaj landoj povos partopreni.

24.05.25 (di)  

13 h Komuna renkontiĝo ĉe Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6

13:30 h Antaŭ la urbodomo de Herzberg (Ekmarŝo okaze de urba festo) kun flagoj kaj JoMo

18:00 h Eŭropa Balo en Hotelo zum Pass en Herzberg-Sieber (kun Siebertaler kaj JoMo)

25.05.15 (lu)  

10:00 h Grundtvig-Seminario en Hotelo zum Pass

14:30 h Bunta Esperanto-programo ĉe restoracio DOMENICO (ĉe la festplaco) en Herzberg

20:00 h Seminario en hotelo Zum Pass

26.05.15 (ma)

10:00 h Daŭrigo de la Grundtvig-seminario kun diskutoj, vizitoj, ekskursoj, ktp. 

En la sekvaj tagoj diversaj muzik- kaj kulturprogramoj, ekskursoj kaj seminarioj kaj diskutoj

 

15.30-16.20 Uhr: Movada Foiro

Raum 1.02 "Dornrozinjo" aŭ laŭ vetero eble ankaŭ ekstere

Verbände, Gruppen, Initiativen, die Esperanto verwenden, stellen sich vor. 
Interessenten bitte Tisch reservieren lassen. Teilnahme kostenlos.

 

ab 16.00 Uhr: Anmeldung zur Jahreshauptversammlung

16.30 Uhr: Jahreshauptversammlung des Deutschen Esperanto-Bunds

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

 

17.30-19.30 Uhr: Gunter Neue: Infoveranstaltung: Esperanto, die internationale Sprache - ein Schritt aufeinander zu!

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

Esperanto, die internationale Sprache - Ein Schritt aufeinander zu!
Dum la kongreso okazos germanlingva informado pri nia kara verda lingvo por homoj, kiuj ankoraŭ ne decidis partopreni en la kurso pri Esperanto sed interesiĝas pri la lingvo. La okazaĵon enkondukas kabareda prezentado "Esperanto dum tri minutoj", kiu per sufiĉe lerte elektitaj ekzemploj tre amuze enkondukas nian lingvon. Poste per prezentaĵo la temo estas pli detaligata, estas informoj pri la apartaj ecoj, la strukturo kaj la historio de nia lingvo, kompreneble la demandoj de la ĉeestantoj estas respondataj. Plej fine venas ekzemplo de la vasta kulturo de Esperanto: muzikaĵo (se dezirata, eĉ pluraj). Do, motivigu viajn ne-Esperantistajn germanlingvajn amikojn veni!
Esperanto, die internationale Sprache - Ein Schritt aufeinander zu!
Unter diesem Thema lädt der Deutsche Esperanto-Bund alle ein, die sich für die besonderen Eigenschaften, die Struktur und die Geschichte der Sprache interessieren, in deren Namen sich Esperantosprecher aus allen Teilen Deutschlands zum Kongress in Hameln treffen. Die Informationsveranstaltung wird von einem Kabarettausschnitt "Esperanto in drei Minuten" eingeleitet, der mit sehr gut gewählten Beispielen äußerst lustig in die Sprache einführt. Danach wird mit einer Präsentation das Thema vertieft. Natürlich werden darüberhinausgehende Fragen gern beantwortet. Den Abschluss bildet ein Musikstück "Berlino sen vi", das auch auf Youtube abrufbar ist. 

Mi eklernis Esperanton en 1986 kaj instruas ĝin ekde 1988. Post la vizito de diversaj klerig-aranĝoj mi akiris la C-diplomon de IEI en 2006. Ĉi-jare mi instruis dum NR en Bitburg kaj gvidis kurson por komencantoj en Nürnberg kaj Essen.

 

19.00 Uhr: Vorträge, Diskussionen, Fachgruppentreffen

19.00-20.00 Uhr: Christoph Frank: Fantastaj bildoj de nia kosmo, prezentitaj sen longaj klarigoj

Raum 1.02 "Cindrulino"

Astronomio ne nur fascinas fakulojn. Mi jam kiel infano kun granda entuziasmo rajtis spekti la kolektitajn bildojn de mia patro aŭ observi la lunon tra lia teleskopo. 
Mi montras belegajn bildojn ĉefe de galaksioj sed ankaŭ aliajn obektojn kiel stelnaskigxo aux stelmorto. Mallongaj (nesciencaj) klarigoj allogu ĉiujn interesitojn al nia giganta kosma mondo.

 

19.00-20.00 Uhr: Ben Indestege: La ’ne’funkcio de Belgio

Raum 1.04 "Neĝulino"

Ĉiuj scias ke Belgio estas komplika lando. Sed kiel ĝi fakte do organizis sin? Ĉu la novkreita situacio plibonigis la decidkapablon politikan? Eksciu pli dum mia prelego!

 

 

vormittags und nachmittags Angebot von: Kaffee, Kuchen, kalten Getränken

Abendprogramm

 

Sonntag, 24. Mai 2015 (ekskursa tago)

08.45 Uhr: Empfangsschalter öffnet (bis 10.15 Uhr)

Raum 0.12 Akceptejo "Feliĉa Joĉjo"

 

09.00 Uhr: Vorträge, Diskussionen, Fachgruppentreffen

09.00-09.50 Uhr: Franz-Georg Rössler: Rumanio - legendoj kaj lingvoj

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

Ĉu estas legendo aŭ vero, ke en la lando naskiĝis la vampiro Dracula, ke ursoj frekventas urbojn, ke la germana lingvo paroliĝis tie dum ok jarcentoj, ke esperantistoj naĝas en la delto de la Danubo? Vi ekscias tion kaj multon pli per bildvojaĝo tra la lando, kun forta esperantista akcento.

 

09.00-09.50 Uhr: Stano Marček: Ĉu instrui kantojn en niaj Esperanto-kursoj?

Raum 1.02 "Cindrulino"

Lernantoj en niaj Esperanto-kursoj ofte laciĝas post kelkhora laboro. Tamen, se la kursgvidanto fine de la leciono prenas gitaron, aŭ eksidas apud piano, kaj instruas al la kursanoj belajn Esperanto-kantojn, ili vigliĝas kaj lernas plu: per amuza kaj gaja maniero ili parkerigas tekstojn de la kantoj. Stano instruos, kun gitaro, dekon da Esperanto-kantoj, konvenajn por niaj kursoj, kaj montros al vi, kiel vigligi per kantado la instruadon.

 

09.00-09.50 Uhr: Henryk Wenzel: Kunlaborigaj projektoj en Interreto - fascinaj ebloj por esperantistoj Mitmachprojekte im Internet - faszinierende Möglichkeiten für Esperantisten

Raum 1.04 "Neĝulino"

La prelego prezentos kelkajn retejojn, kiuj ne nur ofertas abundan enhavon en Esperanto, sed ankaŭ ebligas al vi fari proprajn kontribuojn en tre facila maniero. Du fascinaj ekzemploj estas Vikipedio kaj Tatoebo.  En ili la utileco de Esperanto estas okulfrape videbla por la ĝenerala publiko, kio ne malofte instigas eklerni nian lingvon. Post la prezento ni povos resti en la sama salono. Jen okazo por laŭplaĉe trarigardi retejojn, elprovi ilin kaj interŝanĝi spertojn.  Kunporti propran komputilon estos avantaĝe, sed ne nepre necese.

im Anschluss bis ca. 11.15 Uhr: Zeit zum praktischen Üben und Anwenden

 

09.00-09.50 Uhr: Andreas Emmerich: Spenden und Vererben zum Nutzen der Esperanto-Bewegung

Raum 1.07 "Ruĝĉapeto"

Es gibt viele Möglichkeiten, die Esperanto-Bewegung ideell und materiell zu unterstützen. Andreas Emmerich informiert über verschiedene sinnvolle Wege, dem Deutschen Esperanto-Bund e.V. oder einer Stiftung Geldmittel zukommen zu lassen, und auch über die Fehler, die dabei geschehen können. Schon bei einer ganz normalen Spende gilt es zahlreiche Aspekte steuerlicher Art zu beachten. Erst recht ist fachlicher Rat nötig, wenn es an das schwierige und heikle Thema Vererben geht. Es ist sicher eine gute Idee, den Deutschen Esperanto-Bund e.V. durch ein Testament auch nach der eigenen Lebenszeit zu unterstützen und sich dadurch dauerhaft in Erinnerung zu rufen. Aber worauf muss man achten? Was sind die Möglichkeiten eines Testamentes, wie muss es aussehen, und was ist ein Vermächtnis? Oder gar ein Erbvertrag? Auf alle diese Fragen antwortet Ihnen der stellvertretende Vorsitzende des Deutschen Esperanto-Bundes e.V., Diplom-Volkswirt Andreas Emmerich. Es besteht auch die Möglichkeit einer vertraulichen Unterredung zu einem späteren Termin.

 

09.00-09.50 Uhr: Wolfgang Bohr: Kunsido de la landaj ligoj

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

La aktivuloj el la diversaj landaj ligoj kaj fakaj grupoj kaj la estraro kunvenas por interŝanĝi spertojn kaj ideojn

 

10.00-11.15 Uhr: Sebastian Kirf: Vertiefung der technischen Neuerungen im D.E.B.

Raum 1.02 "Cindrulino"

La aktivuloj el la diversaj landaj ligoj kaj fakaj grupoj kaj la estraro kunvenas por interŝanĝi spertojn kaj ideojn

 

10.30-11.30 Uhr: Teilnahme am mehrsprachigen ökumenischen Pfingst-Gottesdienst unter freiem Himmel auf der Hochzeitshausterrasse im Zentrum der Altstadt

 

11:30 Uhr: Umbaupause, Text des Rattenfängerspiels wird in mehreren Sprachen vorgetragen, dabei ist dieses Mal auch Esperanto

12:00-12.45 Uhr Rattenfängerspiel auf der Hochzeitshausterrasse

 

13.00 Uhr: Gemeinsames Mittagessen

 

14.30-ca.17.30 Uhr: Ausflüge

 

18.30 Uhr: Vorträge, Diskussionen, Fachgruppentreffen

18.30-19.20 Uhr: Eva Fitzelová & Johannes Mueller: Podkasto - radio kun avantaĝoj

Raum 0.09 "La Ratkaptisto de Hameleno"

La publikaĵa formato - podkasto - jam ekzistas dum deko da jaroj, pruvas sian kapablecon kaj ekhavas pli kaj pli da ŝatantoj. Tamen ĝi ankoraŭ ne estas konata de vasta publiko. Bedaŭrinde, ĉar podkastoj kovras interesajn temojn kaj en naciaj lingvoj kaj en Esperanto. Ni klarigas kiel facile aboni kaj aŭskulti podkastojn kaj prezentos nian podkaston kern.punkto.info

 

18.30-19.20 Uhr: Konrad Gramelspacher: Esperanto - kien nun?

Raum 0.18 Knajpo "Tablo Kovru vin"

La domo en Berlino iĝis ĉambro, la junularo de Esperanto sen mono, kaj ĉiam iu espero en la kor'.  Kien nun? Libera diskuttemo, libera diskutrondo.

 

18.30-19.20 Uhr: Stano Marček: Rektmetoda instruado de Esperanto

Raum 1.02 "Cindrulino"

Ekzistas multaj metodoj por lerni/instrui lingvojn. Kiel la plej efika montriĝis la t.n. rekta metodo. Kio ĝi estas? Ĉu temas pri la metodo, per kiu nia patrino instruis al ni nian gepatran lingvon? Kiu sen tradukado kaj troa gramatiko instruis al ni rekte pensi en nia lingvo? Stano Marček prezentos sian riĉe ilustritan lernolibron „Esperanto per rekta metodo“, kiu aperis en 36 lingvoj, la didaktikan materialon, kiu akompanas la libron, kaj diskutos kun la ĉeestantoj pri tio, kiel rektmetode gvidi Esperanto-kursojn.

 

18.30-19.20 Uhr: Bernhard Schwaiger: Parolu la veran Pra-Esperanton - parolu la latinan!

Raum 1.07 "Ruĝĉapeto"

"Kiam mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de la lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado." (el letero al Borovko, 1896)  Realigu finfine la revon de nia majstro Zamenhof, elfosu vian ellernejan trezoron de latinajxoj kaj venu sen timo al nia klaĉrondo kie ni uzos la lingvon de Cicerono kvazaŭ modernan, ĉiutagan lingvon. Atente! Ne temas pri prelego aŭ komuna deĉifrado de latinaj tekstoj: do nura gapado kaj aŭskultado strikte malpermesatas, aktiva partopreno kaj almenaŭ averaĝa kono de la latina lingvo nepregas.

 

18.30-19.20 Uhr: Guido Brandenburg: Fervojemaj Esperantistoj - malferma GEFA renkontiĝo

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

La rolo de la fervojo kiel nacia kaj internacia trafikrimedo estas konata. Ĉiu ĝin uzas kaj ĉiu havas opinion pri ĝi, influitan jen de nostalgiaj revoj pri vaporlokomotivoj penantaj en montara deklivo, jen de teknika intereso pri maŝinoj kaj sistemoj, jen de ĉagreno pro nefidinda servo aŭ monumentaj konstruprojektoj, jen el propra sperto kiel kunlaboranto en fervoja entrepreno.

La Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) fondiĝis antaŭ pli ol cent jaroj por kunigi origine aktivajn aŭ iamajn fervojistojn parolantajn la Internacian Lingvon – „origine“ ĉar dank‘ al organiza reformo de la tegmenta organizo „Bahn-Sozialwerk“ ĝi malfermas sin ankaŭ al nefervojistoj.

La esenca tasko, al kiu GEFA sin dediĉas, estas la apliko kaj pluevoluigo de la fervoja faklingvo. Por la apliko ĝi ofertas bultenojn kun fervojaj informoj kaj renkontiĝojn kun fervojfaka programo. Por la pluevoluigo ĝi en kunlaboro kun la Internacia Fervoja Unio UIC kaj la membroj de la Terminologia Komisiono de IFEF flegas kaj vastigas la intertempe 22-lingvan UIC-terminaron.

Kadre de la kunveno Dr-o Heinz Hoffmann raportos pri la metodoj kaj problemoj krei fervojajn fakterminojn kaj pri la procedoj en la Terminologia Komisiono de IFEF, kies sekretario li estas.

Aliaj temoj estu la internacia Esperanto- kaj Artokurso en Herzberg – komuna projekto de GEFA, GEA, ICH kaj FISAIC kaj kompreneble la ofertoj de la fondaĵo Bahn-Sozialwerk al siaj subtenantoj en GEFA.

Ni antaŭĝojas pri via intereso.

 

18.50-19.30 Uhr: Helga Plötner: Pentrokurseto: NI DESEGNAS URSETON

Raum 1.04 "Neĝulino"

Vi ricevos de Helga materialon: Ni nur bezonos paperon, krajonon, skrapgumon. Vi kunportu viajn okulvitrojn, kuraĝon kaj humoron.

Desegnu cirklon - la kapo.

Ni ekzercas desegni cirklon - ne ovon.- Vidu. Tielmaniere. Desegnu malrapide cirklon, ke ne estu ovo.

Poste faru kvar helppunktojn por la oreloj. Desegnu du  duoncirkletojn por la belaj oreloj! BONEGE!

Desegnu nun pli malgrandan cirklon sube en la vizaĝo. Desegnu du nigrajn punktojn kiel okuloj super tiu cirklo. Li jam povas nun vidi! Nun la bela nazo. Vidu la formon. La buŝeto. Bonege. Nun la belega bendo, vidu la formon , la lumon kaj mallumon. Vi estas artistoj!

Nun ni desegnos la ĉemizon kun strekoj. Nombru ĝuste la strekojn.

Unu, du, tri...kvar. Bone. Nun vidu la malgrandan ventron. Vidu la formon. La gamboj. Desegnu la negativan formon, la aeron kiel triangulo inter la gamboj. Ĉar li sidas, la gamboj aspektas mallongaj. Poste la piedojn kiel du kuŝantaj ovoj kun strekoj - unu du tri....kvar. Ĉu preta?  Nun ni desegnos la brakojn kun la larĝaj manoj ĝis la gamboj. Ĉu vi ĉiuj faris tion? Nun ni finos. 

Mi elkore gratulas al vi!!!  Vi ricevos de la urseto por tiu desegnaĵo donacon: Verdan bombonon! Kaj ne forgesu - subskribu vian artnomon! Kaj la nomon de la urseto: THOMAS.  MI GRATULAS TUTKORE. VI NUN ESTAS VERAJ ARTISTOJ!!!

 

vormittags Angebot von: Kaffee, kalten Getränken

Abendprogramm

 

Montag, 25. Mai 2015 (adiaŭa tago)

09.00 Uhr: Vorträge, Diskussionen, Fachgruppentreffen

09.00-09.50 Uhr: Fritz Wollenberg, Berlin: 111 jaroj Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – priskribita en multfaceta Jubilea Libro

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

Kion pensas la japana profesoro Kimura Goro Christoph aktuale pri la rilatoj inter la polaj kaj germanaj esperantistoj en la limregiono ĉe la Odro? Kion travivis la esperantisto Karl Maier dum vojaĝo de Tianjin (Chinio) al Berlino (GDR) en 1955? Kion rakontas laboristaj esperantistoj pri la dummilita vivo en Berlino en mane skribita kaj ilustrita gazeto en 1916?

Fritz Wollenberg, la redaktoro de nova Jubilea Libro, trafoliumas kune kun vi la manuskripton de tiu ĉi libro prezentante buntan mozaikon de la Berlin-Brandenburgia Esperanto-vivo en nuntempo kaj en la antaŭaj 111 jaroj. La libro enhavas literaturaĵojn kiel ekzemple autobiografiajn tekstojn de la Esperanto-verkistino Lena Karpunina kaj la tradukon de la unua ĉapitro de la romano „Tilla“ de Spomenka Štimec. Ĝi enhavas kantotekstojn de Lena Wilke kaj Stephan Schneider, kontribuaĵon de d-ro Detlev Blanke pri la agado de la Asocio por Interlingvistiko kaj eseon de d-ro Michele Gazzola pri lingva justeco kaj esperantismo. Vi povos legi personajn spertojn de Esperanto-instruistoj kaj vojaĝimpresojn. 28 esperantistoj el Berlino kaj Brandenburgio aŭ kun rilato al tiu ĉi regiono kontribuis al la libro, aliaj sendis materialojn por nia eksterordinara kolekto. Interesaj historiaj dokumentoj kaj multaj fotoj peras vivan bildon pri la Esperanto-vivo ekde la imperiestra tempo ĝis hodiaŭ.

Dum la prelego vi jam antaŭ la apero de la libro povas ricevi multfacetan enrigardon.

Indiko pri literaturo: La Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio de marto 2015, p. 5 kaj 6 enhavas superrigardon pri la enhavo:  www.esperanto.berlin/wp-content/uploads/2015/02/EIBB-664-Esperanto-Informilo-Februaro-Marto-2015.pdf

La nova Jubilea Libro havas jenan antauŭlon: Fritz Wollenberg (red): Jubilea Libro. Esperanto: Lingvo kaj kulturo en Berlino 1903-2003, eldonejo “Mondial”, Berlin, Novjorko 2006, ISBN 9781595690432

Vidu: www.librejo.com/faka.html#liter kaj www.books.google.de/booksid=y5qJi1epcKgC&pg=PA101&lpg=PA101&dq=fritz+wollenberg&source=bl&ots=2IsH6N5Vpr&sig=aoDOHA3JRDcsfmgBKSJjRtg1GNo&hl=de&sa=X&ei=IcIqVeClMIzvariRgaAC&ved=0CDsQ6AEwBTgK#v=onepage&q=fritz%20wollenberg&f=false

 

09.00-09.50 Uhr: Andrea Bertrandt: Korea natura medicino

Raum 1.02 "Cindrulino"

Mi partoprenis seminarion organizitan de la Internacia Centro de Esperanto - la Kastelo de Grezijono apud Bauge en Aŭgusto 2014, kaj unu el la temoj estis staĝo por malkrovi naturan kuracmetodon gvidatan de Junĉjo, korea Esperantisto. Krom Esperanto mi interesiĝas pri alternativaj kuracmetodoj, tial mi elektis tiun studadon.

Li prezentis al la staĝintoj Korean naturan medicinon per 8 krudaj grenoj. Ĝi baziĝas sur la orienta terorio de la 5 elementoj, t.e. Ligno, Fajro, Tero, Metalo kaj Akvo. Ili rilatas kun la homaj organoj.

Mi spertis tiun kuracadon, kaj decidis vojaĝi al Koreio por studi kompletigan metodon, kiu basiĝas sur fermentitaj nutraĵoj. Delonge Koreoj manĝas fermentitaĵojn, kaj scias pri ilia bonefiko, sed Junĉjo kapablas adapti la nutraĵojn fermentitajn al ĉiu homo laŭ sia kompleksio kaj sia naskiĝita sezono.

Cetere Junĉjo kaj mi vojaĝis al Jindo, la plej suda regio de Koreio, apud maro por praktiki tradician fermentigon.

Mi ĝojas prezenti al vi tiun valoran trezoron el Koreio, kiun mi malkrovis dank’ al Esperanto.

 

09.00-09.40 Uhr: Uli Ender & Karl Breuninger: Munkeno kore invitas al la Germana Esperanto Kongreso 2016

Raum 1.04 "Neĝulino"

Prezentado de la kongresurbo 2016, lumbildaj folioj pri la GEK en Munkeno.

 

09.00-09.50 Uhr: Stano Marček: La vivo kaj verkoj de Hans Christian Andersen

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj. Liaj fabeloj kaj rakontoj (sume 156) estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis ankaŭ multajn teatraĵojn, filmojn kaj baletojn. La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al Esperanto L.L. Zamenhof. Stano rakontos pri la vivo kaj verkoj de Andersen, kaj prezentos al vi specimenojn de la fabeloj en Esperanto.

 

10.00-10.50 Uhr: Geomar Martínez Pérez: Esperanto en Kubo: La 6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio. Havano, 18-22 novembro 2015, Junulara “Somera” Komuna Aranĝo (JuSKA) 8-11 oktobro 2015

Raum 0.05 "La Ratkaptisto de Hameleno"

Dum preskaŭ la tuta jaro en Kubo okazas laŭ provincaj kluboj esperanto-aranĝoj, kio permesas al kubaj esperantistoj veturi tra la lando, viziti novajn provincojn, renkontiĝi kun aliaj  Eo-parolantoj kaj ĝui belan Eo-etoson. Per tiu ĉi prelego mi alproksimigos vin al Esperanto en Kubo kaj al Kuba Eo-kalendaro.

 

10.00-10.50 Uhr: Nicky Janssen: Kiel rakonti

Raum 1.04 "Neĝulino"

Ateliero pri kiel rakonti, iom da informoj kaj vera praktikado, vi vere plibonigos vian rakontsperton..

 

10.00-11.00: Ökumenischer Gottesdienst mit Abendmahl im Münster auf Esperanto 

mit Corinna Schwaiger und Albrecht Kronenberger, Orgel: Franz-Georg Rössler

 

11.00 Uhr: Vorträge, Diskussionen, Fachgruppentreffen

11.00-11.50 Uhr: Lu v. Wunsch-Rolshoven: Vortrag mit Diskussion "Warum hat sich Esperanto nicht stärker verbreitet?"

Raum 1.02 "Cindrulino"

Eigentlich klingt die Idee von Esperanto so einleuchtend - warum wächst die Esperanto-Sprachgemeinschaft nicht schneller? Welche Interessen bezüglich Esperanto haben Sprachlehrer, Sprachprofessoren, Sprachenindustrie sowie Menschen, die bereits gut Englisch und andere Sprachen beherrschen? Welche Rolle spielen die Ammenmärchen, die über Esperanto kursieren? Welchen Problemen begegnet die Esperanto-Öffentlichkeitsarbeit innerhalb der Esperanto-Sprachgemeinschaft?

 

11.00-11.50 Uhr: Stano Marček: Raymond Schwartz

Raum 2.02 "Dornrozinjo"

Franco, bankoficisto, bankdirektoro, Esperanta humuristo kaj satiristo, majstro de vortludoj, gvidanto de la famaj literaturaj Esperanto-kabaretoj "La Verda Kato" kaj "La Tri Koboldoj" en Parizo, poeto, verkisto kaj redaktoro de la sprita gazeto La pirato. Stano rakontos pri la vivo kaj verkoj de Raymond Schwartz, kaj prezentos al vi specimenojn el la verkoj La stranga butiko kaj Verdkata Testamento. estas bonvenaj

 

11.15-11.50 Uhr: Heinz W. Sprick: Facile lerni Esperanton per via Android-smartfono

Raum 1.04 "Neĝulino"

Mallonge mi volas montri al vi la eblecon, kiu donas al vi la aplikada softvaro Semper/Unlockyourbrain por via androida smartfono, senkoste havebla per Google Play.

La principo jam delonge estas konata. Plej efike oni lernas en multaj mallongaj sesioj. La lernitan oni plej longe memoras, se la distanco inter la sesioj kun la sama lernelemento estas granda.

Sed nun oni povas uzi tiun principon en la ĉiutaga vivo. Semper donas al vi la eblecon de multaj mallongaj lernesesioj de 3-5 sekundoj disdonita dum la tuta tago. Por tio ĝi uzas normalajn interrompojn de la taga ordo, kiel la malŝlosigo de via smartfona ekrano. Vi ne bezonas tempoplanon por lerni. Tio aŭtomate funkcias uzante vian smartfonon. Ankaŭ dum longa atendado ĉe kuracisto aŭ dum trajnveturado vi povas „ludante“ trejni vian vortstokon. Kaj vi mem povas krei proprajn vortlistojn el tiuj vortoj, kiujn vi ĵus bezonas. Ne nur Esperanton vi povas lerni facile per ĝi, sed ankaŭ multajn aliajn lingvojn.

 

12.00 Uhr: Gemeinsames Mittagessen

 

13.00 Uhr: Feierlicher Abschluss des Kongresses

Musikalische Umrahmung: Franz-Georg Rössler und Rita Rössler-Buckel

 

14.15 Uhr: Ausflug

 

vormittags Angebot von: Kaffee, kalten Getränken

Deutsch