 |
Vivis jen ĉe
kamparano
best' grizhara en
malsano:
ĉi azeno
maljuniĝis,
ĝiaj kruroj
kadukiĝis,
ne plu taugis por
laboro.
Do: azeno sen
varloro.
Mastro ne plu
nutris ĝin,
sed l'azeno savis
sin:
"Min grensakoj
ne plu pikos,
en Bremeno mi
muzikos!
En la
urbmuzikorkestro
mi fariĝos kanto-estro." |
 |
Sur la vojo ĝi
renkontis
hund' maljunan, kaj
rakontis
tiu ankau pri
sufero,
ke ĝi fuĝis el
danĝero
por ne esti
vundbatata
de la mastro. Sed
ravata
ĝi nun audis pri
la plano
ekfariĝi
orkestrano. |
 |
 |
 |
Trie ili trovis
katon.
Tre bezonis ĝi
kompaton:
murdi volis ĝin la
mastro,
enterigi eĉ sen
pastro!
Ĉar ĝi ne plu
musojn kaptis,
oni ĝin "Lamulo"
baptis.
La azen' konsole
diras:
"Al Bremeno ni
foriras.
Venu, kantu kun ni
du,
vi timiĝu do ne
plu!" |
 |
Tiuj tri
renkontis laste
kokon, kiu kuris
haste
for de sia
hejmoloko
por ne iĝi
supokoko,
kuirita kun
spicaĵo,
por la homoj
tagmanĝaĵo.
Diris tuj al ĝi
l'azeno:
"Marŝu kun ni
al Bremeno,
estu gaja, restu
viva,
estu tie muzikiva!" La ideo bone plaĉis
al la koko. Ĝi
kriaĉis:
Mi fariĝos
muzikanto,
estos via
kunmigranto.
Ni kvarlingvaj
kantos bone,
esperante, unusone!"
|
 |
 |
 |
Pro malsato
preskau svenis
nun la kvar kaj
fine venis
dum la nokto al
arbaro.
Jen! La dom' de
rabistaro
inter arboj hele
lumas,
la kameno vigle
fumas.
Tutsilente nun
elpaŝis
niaj bestoj kaj sin
kaŝis,
soifegaj kaj
manĝemaj,
sub fenestro
scivolemaj
kion la rabistoj
faras.
Kaj la bestoj kvar
ekstaras
unu super la alia,
sube azeneto nia.
Tiel la metodon
trovis,
enrigardi ili povis.
Tute supre de la
koko
subaudiĝis
ĝojovoko: |
 |
"Mi avida
tie vidas,
ke rabistobando
sidas
ĉe manĝaĵoplena
tablo!"
La kvar bestoj de
la fablo
malsategon
eksentegis
kaj subite
ekkriegis.
Tra l'fenestro ili
tretis,
en la ĉambron sin
enĵetis:
kokkathundazenas
kvaro.
Ektimiĝas
rabistaro.
Enarbare ĉiu
planto
tremis pro la besta
kanto.
La bandestro krias:
"Homoj!
persekutas nin
fantomoj!
Savu sin rapide
ĉiu
el sorĉplena domo
tiu!"
Transkapiĝe ili
saltis
el la pordo, eĉ ne
haltis
ĉe l'bremena
landolimo:
pelis ilin tia timo. |
 |
 |
|
Sed la
rabitaĵoj restis
en la dom'. Kaj tie
festis
la kvarteto en
diboĉo,
kaj de ĉiu best'
la voĉo
laute sonis tra
l'arbaro.
De Bremeno ĝis la
maro
disvastiĝis la
novaĵoj
ke ŝtelmurdaj
teruraĵoj
en la land' ne plu
ekzistas,
ke neniu plu
rabistas
dank' al unusona
kanto
en la lingvo
Esperanto.
Estis granda la
kuraĝo
de la bestoj
malgrau aĝo. |
 |
Ilin nun la
urb' honoras,
libereco en ĝi
moras:
Koko, kato, hund'
azeno
simboliĝis por
Bremeno. |
 |
 |