|
|||||||||||||||||||
![]() |
La 23an de augusto Arbarfesto (sen rabistoj) en Ahausen Ek de la16a horo 30 shprucos la biero kontrau la soifo ! Ho ve ! Pro danghero pri brulado ni devos chi-tiun fojon rezigni pri la rostado de kunportitaj kolbasoj kaj viandajhoj sur malferma fajro! Sed ni proponas alternativon, kiu ankau ne estas malbona: kunportu haringojn, salaton au ion similan! Ne forgesu bonhumoron! Pri la resto zorgos ni: Pri la vojo tien konsultu la apudan skizon. |
La 10an de septembro:
Prelego Franz Kruse Esperanto en interreto.
La 15an de Oktobro
Prelego Kurt Meyer
La fino de la individialismo.
La 12an de novembro :
Lingvaj studadoj
La 3an de decembro
Zamenhoffesto. Invitas familio Krüger.
![]() |
Estrarkunsido, la 4an de februaro.
Kiel la desegnajho evidentighas: estas tre, tre severa afero. Jen oni preparas la Jarkunvenon kaj ech la sorton de nia organizajho.
Rigardu la karan kvaropon, kaj konstatu la respondecon por la grupa vivo. Respekto ! Respekto ! |
La Jarkunveno la 12an de februaro
Estis agrabla, bone preparita kunveno. Chiuj cheestantaj membroj lauforte kunagis, tiel ke ni atingis en mallonga tempo bonajn rezultojn.
La estraro estis komplete reelektia kaj sufiche laudita pri la dumjara laboro.
Ankau la kaso estis modele aranghita kaj ech enhavas tiom da mono, ke ni povas ion kaj tion entrepeni.
Ni konstatis, ke la grupa vivo estas kontentiga. Ni intencas en la grupvesperoj regule enkonduki lingvajn studadojn aranghitajn de diversaj membroj. La dauro: nur 20 minutojn.
Ankau la enkonduko de kursoj estas planitaj.
Intertempe nia sekretario d-ro Hans-Walter Krüger jam pretigis kaj disdonis protokolon pri nia jarkunveno kaj ech disdonis ghin. Koran dankon !
Pri la daurigo vidu sur la lasta pagho.
Hg
Lumbildprelego Hellmut Grebe la 12an de marto
La prezentajh-instalajhoj jam estis aranghitaj kiam la gemembroj alvenis en nia kunvenejo « Bolanta Kaldrono ». Post la bonvenigo kaj la kutimaj diversaj informoj ni estingis la lumon kaj sekvis al unika lumbildraporto pri vagado tra Siebenbürgen, Rumanio.
Hellmut tiel plaste kaj vigle prezentis al ni la belan, oni povas diri: sovaghan naturon en tiu netushita regiono. Li enplektis travivajhojn kaj aventurojn kaj proprajn spertojn pri lia kontakto kun la popolo. La bildo sur la titolpagho de tiu Informilo donas al vi, kiu ne vidis la prezentajhon, impreson pri tio, kion ni vidis.
Sur la tabloj kushis mapoj pri la koncerna regiono, por ke ni povu imagi, en kiu parto de la lando ni trovighas kaj Hellmut montris al ni la lokojn sur la vojo de la ekskurso.
Lia sekvonta ekspedicio gvidos lin al Estonio, al la insulo Saaremaa, chifoje per biciklo. Jen vivas charma Esperantistino, kiun li iam renkontis en Tallinn. Ni povas atendi same ravan raporton kiel tiu chi. Dankon, kara Hellmut, ni tre ghuis vian prelegon
Hg
Kolombo donas al ni pacon. - - - Cikonio donas al ni impost-redukton.
|
|
Membroj de nia Esperanto-Grupo post laJarkunveno. Ni festas la emeritighon de nia majstro kaj grupgvidanto Hellmut Grebe. Nun li ne plu bezonas elteni la chiutagan lernejan streson kaj estas LIBERA; tio signifas, ke li nun absolute ne plu havas tempon. Dauras ja iom da tempo, ghis li trovas ankau en tiu stato sian ritmon – ni do esperu. Intertempe ni deziras al li sanon kaj felichan vivon! |