Nia Programo en 2003 Proponoj por la estrar-kunsido la 4an de februaro.
Vizitu nin en Interreto: http://www.esperanto.de/bremen Retrospegulo Reago je la prelego “Chu la dekalogo
ankorau estas aktuala?”(la 16an de Okt.) Hellmut Grebe
skribis: H.D.Hartig informis nin tre detale kaj profunde pri la dekalogo
klarigante al ni la sencon de la unuopaj ordonoj. Por multaj homoj
ili estas preskau memkompreneblaj tektoj kaj pro tio bazo de la vivo
– ne nur che judoj. Ili enhavas tiom da gheneralaj, homaranaj
elementoj, ke ili ech aperis (en simila formo) en aliaj religioj. Okupighante
pri la dekalogo ekestas multaj demandoj: Chu ili vere venas de Dio,
au chu Moseo simple kolektis jam ekzistantajn ordonojn? Kial li diris
en tiu kazo, ke Dio estas la autoro? Chu Moseo per tiu “truko”
nur volis doni al la ordonoj pli grandan autoritaton? Chu la preskriboj
estas postuloj au nur sekvo de donaco (liberigo el Egiptujo)? Chu la ordonoj
eble estas tiel gheneralaj, ke ili taugas por la chiutaga apliko?
Chu nepre necesas interpretado / altigigho au chu tio simple funkcias
plenumante la ordonojn mem? Kio okazas,
se unuopulo au sociaj grupoj ne plenumas la ordonojn? Kiu punos tiujn
homojn au chu ili restos nepunitaj? Koran dankon,
kara Dieter, pri via prelego, kiu montris tre klare, ke la dekalogo
por vi mem havas ege grandan valoron kaj esencon! Hellmut Grebe Lauokaza programo (la 6an de Nov.) Oni ankau povus
diri “surpriza programo”.
Estas inter ni multaj gemembroj, kiuj klopodas aranghi programeron.
Bone por grupo, kiu havas tiajn membrojn. Kurt Meyer traktis nin per la aferoj chirkau numeraloj, do ekskurso en
la kalkul-eman mondon. Li ne haltis che milionoj kaj gvidis nin en
la regionon de /onoj
kaj /obloj kaj ni gimnastikis en kalkulado
ech per “dividite per” kaj aliaj artifikoj. Fine ni konstatis, ke tiu gramatika ekskurso estas tauga kaj memoriga por
chiuj gemembroj. La sekvanta
atako venis flanke de Hellmut Grebe. Li disdonis gazetartikolojn en
la germana kaj en Esperanto. Chiu cheestanto tradukis la ricevitan
artikolon kaj shovis sian tradukajhon al sia najbaro, kiu retradukis
ghin. La rezulto surprizis nin. La dufojaj tradukoj estis ja ne kiel profesia tradukisto
farus, sed tamen tiel bonaj, ke Hellmut Grebe intencas kunmeti la
tradukojn en broshurforme.. Chiuj gemembroj
estis kontentaj kaj konvinkitaj pliampleksigi sian lingvan kapablon. Hg Nia tradicia Zamenhoffesto (la 11an de decembro) Nia Zamenhoffesto estas fakte tre shatata programero, kiun niaj membroj ege
shatas kaj laueble ne preterlasas. Tiel ankau chifoje sekvis la plej
multaj el nia grupo la inviton de la karaj Dagmar kaj Hellmut Grebe
festi en ilia hejmo. Kiel kutime, la salono estis feste ornamita, la tablo riche aranghita per
plej diversaj frandajhoj kaj kandeloj kompletigis la festan etoson. Preskau chiu el la cheestantoj partoprenis al la vigla programo. Menciinda estis, ke la gastigantoj surprizis nin per delikata kokurba delikateso
lau propra recepto. Kun sincera danko kaj koraj deziroj por Kristnasko kaj la Nova Jaro ni adiauis
tre malfrue, kiu estas signo, ke ni travivis denove tre belan Zamenhoffeston. Hg
Kial kolapsis la Monda Komerca Centro (MKC)? Prelego de Kurt Meyer,
12.06.2002 Jen interesa
demando, kiun provis respondi Kurt Meyer en sia prelego en la Esperanto-grupo
Bremen. Kaj, por tion tuj malkashi, la respondo kaj la detalaj klarigoj
estis ne malpli interesaj ol la demando mem. Kurt ja estas fakulo
pri la temo: konstruingheniero kun la chefa fako statiko, kaj li lerte
sukcesis simpligi la iom komplikan materion por siaj laikoj-auskultantoj
per bildoj, skizoj kaj klarigoj. La teknikajn faktojn kaj konkludojn
li cherpis el diversaj artikoloj kaj el Interreto. Komence li
donis detalan superrigardon pri la atenco mem, kiu okazis la 11an
de septembro 2001 en la matenaj horoj kaj postlasis krom la katastrofaj
detruoj 2.900 mortigitojn (el kiuj 1.800 ne plu trovitaj) kaj multajn
invalidajn kaj malsanajn fajrobrigadistojn, policistojn kaj laboristojn
pro toksaj gasoj, asbesta polvo ktp. Poste sekvis
detala klarigo de la konstruajho kun diversaj teknikaj informoj, kiuj
peris vivan imagon pri la dimensioj de la "ghemelaj turoj",
ekz. se oni konsciigas al si ke la 200.000 tunoj da shtalo, kiujn
la gigantoj enhavas, korespondas al 1-taga produktado de tuta Usono.
- Iom pli da teknika imagkapablo postulis la sekvantaj klarigoj pri
la konstrukcio mem, do la konstruteknika/fizika, statika kaj struktura
realigo de la konstruajho. Sed Kurt lerte komplementigis siajn priskribojn
per skizoj, kiuj multe helpis la komprenon. - Grava enira punkto por
kompreni la kauzojn de la kolapso estis klarigo de la plej gravaj
efikantaj fortoj, kiujn la turoj kutime eltenas, kaj la rezervoj por
rezisti pliajn eksterajn fortojn. Tio kondukis
rekte al la demando pri la efektivaj kauzoj de la kolapso. Iom miriga
estis la listo de faktoroj, kiuj ghuste ne kauzis ghin: nek
mankohava konstrukcio, nek la mekanika pusho de la aviadilo, nek degelo
de la shtalo pro la brulanta fuelo (90.000 litroj!), nek eksplodo
- sed plurfaza efikcheno, kies chenerojn la prelego detale montris
kaj kiuj neeviteble kondukis al la fina kolapso. Notinde estas ke
la turoj ne renversighis, sed "perfekte" kolapsis en si
mem, en nur sekundoj. La demando,
chu la kolapso estis evitebla, donis la temon por finaj konsideroj
pri la principa eblo protekti sin kontrau naturaj kaj atencaj katastrofoj.
Per konvinkaj ekzemploj la preleganto montris, ke tia protekto ne
povas ekzisti absolute. Ne mirigis do lia konkluda respondo: La kolapso
ne estis evitebla. Resume, la
prelego estis tre interesa kaj informricha kaj, kvankam klare fakule
prezentita, ankau bone komprenebla por laikoj. Evidente ankau lingve
la prelego trafis la bezonon de la auskultantoj: Cheestis kelkaj studentoj,
finintoj de jhusa semajnfina intensa kurso de Martin Haase, kiuj diris
ke ili komprenis preskau chion. Por fini mi
volas instige ripeti la "finan penson" de la prelego de
Kurt: "Vi jhus audis, kiel teknikistoj sobre provas klarigi la
materiajn kauzojn de la kolapsoj. Provi klarigi la kauzojn, kial homoj
faras tiel brutalan atencon, tio povus esti temo por nova grupvespero.
Kiu riskas tiun taskon?". Franz Kruse Sekr: D-ro Hans Walter Krüger,
Dordrechter Str 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943 Informoj: Prezidanto OstR Hellmut
Grebe, Tel: 0421 3963480 Kasistino: Ruth Bohn, Tel: 0421
382715 Red: Dieter Hartig, A.-Hagedorn-Allee
55, 28279 Bremen, Tel: 8476806, HD.Hartig@t-online.de
|
||||||||||||||||||||||||||||||||