Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dordrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943 Informoj: Prezidanto OStR. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480 Kasistino Ruth Bohn, Tel: 0421 38 27 15 Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06
Nia Programo Chiuj kunvenoj okazas en Brodelpott
La 13an de februaro je la 20a horo Unsere Jahresversammlung Tagesordnung :
9. Wahl des Vorstandes und der Revisoren 10. Unsere Gruppe im Internet 11. Werbung, Programm, Verschiedenes.
Anträge und Änderungswünsche bis zum 1. Februar bitte an Hellmut Grebe, Tel. 3 96 34 80
La 13an de marto je la 20a horo Hellmut Grebe lumbildprelegos. Li estas tiom vojaghema, ke li prezentos al ni kaladejskopon de la plej interesaj bildoj. Ni antaughoju pri tiu sendube interesa prezentado.
Retrospegulo
Franz Kruse: „Interreto ankau por vi“.Prelego la 12an de septembro. Fakte, kion promesis la programanonco en nia Informilo 257, kaj kiel vi povas diveni lau la bildo sur pagho 4 de tiu chi periodajho, la prelego estis tre informiva (sed por kelkaj membroj nebuliga). Franz instalis diversajn aparatojn kaj migris kun ni tra la mondo per interreto. Ni ne nur lernis la funkciojn kaj la kiamanierojn, sed ankau la korektajn nomojn en Esperanto.(kvankam mi ankorau ne scias, chu tiu ilo estas komputilo au komputero). Kun granda intereso mi sekvis la prelegon, kaj estas danka, ke mi povis ekscii multajn utilajn informojn. Koran dankon pro via interesa prezentajho. Hg
Hans-Walter Krüger: “Senpauza laboro“. Prelego la 14an de novembro. Estis tre ampleksa temo, kiun Hans-Walter prezentis al ni. Li tushis la fuziojn de tro multaj firmaoj kaj la sekvon el tio, precipe por la dungitoj. Multaj el ili farighis superfluaj kaj perdis la laborlokojn. Li menciis la rajtojn kaj eblecojn de la laborantoj, kies nombro danghere kreskas. Hans-Walter prilumis chiujn detalojn de tiu fenomeno. Ni spertis kaj eksciis multajn facetojn pri tiu plej aktuala afero. La sekvanta diskuto estis eksterordinare vigla. Chiu cheestanto ja estis iamaniere tushita kaj konfrontita de tiu nuntempe plej aktuala temo. La opinioj estis diversaj: kulpo de la politiko ghis la avido de la entreprenisto. Ni dankis kore pri la interesa prelego, precipe, char Hans-Walter estas momente multflanke tre okupita. Menciinda estas la cheesto de simpatia gasto. Ni bonvenigis profesoron Martin Haase, kiu transloghighis al Bremen kaj espereble ankorau ofte estos en niaj grupvesperoj. Hg
|