Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dordrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943 Informoj: Prezidanto OStR. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480 Kasistino Ruth Bohn, Tel: 0421 38 27 15 Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06
Nia programo
La 14an de novembro je la 20a en nia kunvenejo prelegos d-ro Hans-Walter Krüger pri Senpauza laboro. Ni traktu la nuntempajn laborkondichojn. Sekvos diskuto, antauvide ech vigla.
12an de decembro je la 19a horo che Lisa kaj Dieter Hartig August-Hagedorn-Allee 55 en Bremen Arsten. (Tramo 4 ghis Heukämpendamm) Zamenhoffesto Ni kunvenos okaze de nia tradicia festo. Kunprenu nur antaukristnaskan humoron. Bv. anonci vian partoprenon (847 68 06 au HD.Hartig@t-online.de)
La 15an (sabato) de decembro: Zamenhoffesto en Groningen Invitas la nederlandaj geamikoj. Post kafotrinkado estas malgranda ekskurso planita krom kantado kaj ludado. La veturadon al Groningen aranghos Franz Kruse, tel. 670696 (Franz.Kruse@t-onlie.de)
La 9an de Januaro 2002 je la 20a en nia kunvenejo Ni bonvenigas la Novan Jaron kaj diskutados pri la temo: Regas la €€€€€ La spertoj pri la nova mono. Retrospegulo Gaja, felicha, sunplena ghardenfesto en la ghardeno de Ruth Bohn. Rigardu la bildojn sur la lasta pagho en tiu chi Informilo, ili elradias la etoson de tiu, vere tradicia programero. Plej multaj de niaj gemembroj partoprenis kaj aranghis sin komforte chirkau la bela, granda juglandarbo. La rostilo diligente funkciis, por ke chiu ricevu sia(j)n vianda(jh)ojn. Ankau trinkajho ne mankis kaj la interbabilado, plejparte en Esperanto, vigle kaj gaje plezurigis la cheestantojn. Tiu kunveno estas unu el la plej agrablaj el la jara programo. Krepuskis jam kiam ni kun severa danko al Ruth adiauis. Vizitotago en la lokomotivriparejo Bremen la 8an de septembro
Nur malmultaj membroj de la grupo Bremen mankis. Kelkaj alvenis per specialaj navet-trajnoj. Bodo Ehrlich, laboranta kiel ingheniero en la riparejo, gvidis nin tra speciale interesaj objektoj kaj mashinoj, el kiuj multaj laboris komputildirektitaj. Kulmino, sendube estis por ni esperantistoj la aktorado de la “Kajto”. Kajto
ludas, kaj chiuj estis ravitaj!
|
![]() |
![]() |
![]() |
en la ghardeno de Ruth Bohn