Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dordrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943 Informoj: Prezidanto OStR. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480 Kasistino Ruth Bohn, Tel: 0421 38 27 15 Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06
Felicha memoro
Nia Maja Ekskurso alHeiligenberg 1999 kun geamikoj el Nienburg
Nia Programo
(Gharden-) Arbarfesto en Ahausen
merkredon, la 5an de julio 2000 ek de la 17a horo.
Chifoje ni festos kun terpomoj kun sheloj kaj haringoj.
Chiu kunportu sian propran fishon.
Pri la terpomoj kaj trinkajhoj ni zorgos. Bv. anonci vian partoprenon ghis vendredo, la 30° de junio che Familio Meyer, Telefono 42 02 31
Pri
la vojo konsultu jenan skizon:
De Bremen: BAB A1 direkto Bremen, eliro 51 Posthausen, direkto Dodenhof. Post proksimume 2 km-oj maldekstren al Hellwege. Pluveturu al Ahausen - Nun sekvu la skizon
En augusto ni ferias
13. Sept. Chiu raportas pri siaj feriaj travivajhoj. Honore al Dieter Hartig okaze de la eldonigho de la 250a Informilo de la
Esperanto-grupo BREMEN. Retrospegulo Maja Ekskurso 20an de majo 2000 Sendube, multaj membroj esploris la chielon, chu dronus chijara nia ekskurso Sed feliche ni ne bezonis utiligi niajn pluvombrelojn, kvankam grizaj nuboj minacis. Kunvenis sufiche granda grupo che la “Ökologiestation”.Ni kore bonvenigis tri geamikojn el la grupo Nienburg. Kune ni migris al la ghardengastejo “Brunnenhof” por kune kafotrinki. La strato tien estis flanke ornamita per bonodoraj, florantaj arbuskoj. Kafotrinkado estas por chiuj agrabla entrepren: ghui bongustan kukon babili, infomi pri interesaj aferoj, kiel jen ekzemple s-ino Bohn, la oganizantino, raportis pri chio sciindajhoj. Chefe shi informin pri la ekologia stacio,nia ekskurscelo. La ekologia stacio estas tre granda parko, en kiu oni instalis informobjektojn kaj aranghis klarigajn teksttabulojn. Estis tiom da vidindajhoj, ke nia grupo disighis iom. Chiu trovis ion, kio estas speciale intersa. Kelkaj ech interesighis pri la sportinstalajhoj, kiel ekz. balancilo, kiu povas esti foje ech danghera. En alia angulo trovighis herboghardeno kun konataj kaj maloftaj plantoj. Char chuj estis nomumitaj, ni ne bezonis cerumi. Sed s-ro Weber, el la Grupo Nienburg, konis ech la latinajn nomojn kaj povis klarigi detalojn. Tio estis por multaj ege intersa afero. Per autoj ni veturis al la kastelo “Schönebeker Schloß”.Ghi estis konstruita en trabfakajha maniero. La enirejo estas en la unua etagho. La shtuparo supren estas scenejo por edzigh-foto, kiel ni povis observi. En la kastelo estas interesa ekspozicio pri historiaj objektoj, shipmodeloj, teksiloj kaj kahheloj, kiuj estis en la proksimeco jam de jarcentoj produktitaj. Post komuna fotado (ne sur la menciita shtuparo, sed chirkau antikva shipankro) kelkaj el ni adiauis. S-ino Bohn gvidis la membrojn, kiuj shatis ankorau iom migri, tra la chirkauajho de la kastelo. Estis tre bela vojo tra arbaro kun foja rigardo al la kastelo. Poste la geamikoj adiauis kaj dankis al s-ino Bohn pri la bona arangho de tiu Maja Ekskurso en la Bremer Schweiz. La Majan Ekskurson en 2001 aranghos la geamikoj el Nienburg. Hg
Kasa reviziado.
Kasistino (meze) Ruth Bohn.
Reviziantoj: Lisa Hartig kaj Reinhard Lohmann
La 9an de februaro 2000 En nia kunveno “Brodelpott”
Versoj prezentitaj dum la festbankedo (5.4.00) de Hellmut GREBE
|