Informoj: Prezidanto OStR. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480 Kasistino Ruth Bohn, Tel: 0421 38 27 15 Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06
Ofertighas du eblecoj: Kondiche kela vetero estos bona: Kondiche ke pluvos: La vojo al nia renkontejo : Rigardu "274 Stadtplan
Bremen" en la telefonlibro "Gelbe Seiten". BUSOJ ne veturas tien. Sen auto : veturu per fervojo (linio Bremen Vegesack) ghis stacio Bremen Schönebeck. Iru la straton Schafgegend ghis kastelo Schönebeck. Tiam "Im Dorfe" "Braut-Eichen" "Am Güthpol" . PER AUTO veturu B27 ghis IHLPOHL plie B74 ghis vi vidas la montrilon "Schloß Schönenbeck". Veturu la stratojn "Auf dem Krümpel" "Im Dorfe" "Braut Eichen" "Am Güthpol". Sendube: La "Bremer Schweiz" valoras esti esplorata!! La 7an de junio prelegos s-ro Bodo EHRLICH Okazos je la 20a en nia kunvenejo pri la interesa temo : La ghemelaj urboj de Bremen Ne preterlasu tiun prelegon, kiu ja estas por ni bremenanoj sufiche grava. Notu en vian kalendaron: Ges-roj Meyer invitas festi kun ili la tradician GhARDENFESTON Detalajn informojn vi ricevos per Informilo 252. Retrospegulo Vizito al Infanghardeno "Grohn" Invitis nin s-ino Elisabeth Kuhl-Kruse la okan de marto rigardi la infanghardenon en kiu shi estas okupata. La konstruajho situas en bela, montareta regiono sur duno apud la Weser-rivero. Temis pri iama vilao de nobelulo Tideman kaj alkonstruita infanghardentipa ejo. Kvazau parko chirkauas la tuton kun elrigardo super la rivero. Char ni kunvenis je la 20a, ni ne povis ghui la panoramon. Elisabeth bonvenigis nin en la plenkreskul-kunvenejo, char nur tie estis por ni taugaj seghoj. Shi enkonduke klarigis la plej interesajn faktojn rilate al la situacio en tiu edukejo. Ni eksciis, ke en diversaj grupoj estas handikapitaj infanoj integritaj. Ni audis, kiel tiuj grupoj normale kune vivas, ludas, manghas kaj ripozas. Krome estas en la grupoj granda parto da diversnaciaj, kaj per tio ankau diverslingvaj infanoj. En la kvartalo Grohn vivas grandparte eksterlandanoj. Ili vivas grupe inter si kaj parolas nur siajn naciajn lingvojn. Tiel la infanoj venas en la infanghardenon sen germanlingva kapablo. Sed jam post unu jaro ili komprenas preskau chion kaj ech parolas en la germana. Elisabeth montris al ni la chambrojn de la diversaj grupoj. Chiu grupo havas sian lud- kaj ripozchambron. Chiu grupo havas ekkonilan signon. Estas ekz. erinaca, birda, flora papilia signo. Tiuj ekkoniloj estas fiksitaj ankau sur la pordoj kaj shrankoj. Specialajn instalajhojn por handikapitaj infanoj ni vidis en multaj lokoj. Ekzemple deklivaj ebenoj, per kiuj ili spertas la ekvilibron au kovritaj plankoj. Aliloke estis granda kesto plena de plastaj globoj, kiu servas samcele. Speciala chambro havas plankon kovritan per mola tapisho. Tie rampetas la plej junaj infanoj. Elisabeth klarigis al ni, ke per la rampetado ambau cerbo-duonoj kontaktighas. Per tio la infanoj povas poste normale chiudirekte permane manipuli. "Tio estas tre grava arangho" Elisabeth diris. Mi havas la impreson, ke tiu infanghardeno estas vere beno por la etuloj por starti la vojon tra la vivo. Dankon, Elisabeth, por via interesa gvidado. Hg La komuna festbankedo okaze de la 250a apero de nia Informilo, estis tre bela festo, al kiu partoprenis preskau chiuj membroj de nia grupo kaj niaj geamikoj. La salono en la "Hotel am Werdesee" estis plenplena. Nia estro, Hellmut GREBE, malfermis la vesperon per retrorigardo tra la tempo en kiu aperis nia periodajho, li rememorigis kelkajn gravajn okazajhojn kaj menciis la laborkvanton, kiu estis investita en la kreado de nia Informilo. La komuna manghado, la tostoj, la gaja humoro kaj la kontentaj mienoj montris, ke nia festo bone kuris. Poste deklamis kelkaj el ni humorajhojn kaj aliajn prezentajhojn, nia kara gasto el Nienburg, s-ro Günther PEEK ech kapablis parkere reciti longajn kaj celtrafe gajajn poemojn, kiujn li mem verkis. Estis tre agrabla entrepreno, precipe, char nia kaso eltenis tiun atakon. Unuanime ni opiniis, ke ni laueble baldau ripetu tian spektaklon. Dieter Hartig tre kore dankis pro la rekono de la redaktado de nia Informilo. Dankon al s-ino Ruth BOHN kaj Hellmut GREBE, kiuj aranghis tiun belan kunvenon. Hg
|