Informoj: Prezidanto OStR. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480 Kasistino Ruth Bohn, Tel: 0421 38 27 15 Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06
seninterrompe de 1975 ghis 2000. La Informilo montrighis utila por
subteni la grupan vivon La membroj de la grupo
opinias, ke tio estas La
Esperanto grupo Bremen komuna festbankedo okaze de la eldono de la 250-a Informilo. Ni
kunvenos en Hotel « Zum Werdersee » Ni reservigis klubchambron kaj atendas vian partoprenon. Nepre anoncu
vian partoprenon ghis la 25. 03. 2000 Detalojn pri la vojo al la hotelo "Zum Werdersee" legu sur pagho 2 Gruparanghoj en 2000 08. 03. Vizito al
infanghardeno "Grohn" (Elisabeth Kuhl
Kruse) La vojo al Grohn per
trajno: Per automobilo : 05. 04. La Esperanto
Grupo Bremen invitas al komuna festbankedo okaze 20. 05. Maja Ekskurso (sabate!) Gvidos nin s-ino Bohn al Schönebeck. 07. 06. Ghemelaj urboj de
Bremen. Prelegos s-ro Bodo Ehrlich. 05. 07. Tradicia ghardenfesto. Invitos ges-roj Meyer En augusto ni ferias! 13. 09. Chiu raportas pri feriaj travivajhoj. 11. 10. Pri la Bremena "Kogge". Prelegos s-ro Kurt Meyer. 08. 11. "Esperanto sen mitoj". Diskutos kun ni s-ro Bodo Ehrlich. 09. 12. Ni invitos la grupon el Groningen (Nederlando). Tiel vi atingas la hotelon "Zum Werdersee": Habenhausen, Holzdamm 104. Per Buso 51 ekde stacio "Huckelriede" ghis haltejo "Carl Carsten Brücke" proksime de la gastejo. Ek de Huckelriede chiun 10an minuton je la 17a kaj 09,19, 29, 39, 49, 59. Automobilistoj: Atentu la aldonitan manslipon por via gvidado Zamenhoffesto 1999 Jham farighis tradicio, ke grupanoj invitas en decembro al sia hejmo, por tie festi la Zamenhof-feston. La 8an de decembro 1999 denove ni estis gastoj che familio Krüger, kiu regalis nin per diversaj specoj da bakajhoj kaj teoj. Sed tio ja nur estis la ekstera kadro. Ni ghuis la agrablan, familiecan atmosferon per babilado pri chio ajn. Kaj kompreneble ni kantis tutan serion da kristnaskaj kantoj akompanitaj per lerta fluto- kaj piano-ludado de ges-roj Krüger. Entute venis 8 personoj, kiuj kore dankis al familio Krüger pro la memorinda vespero, inda kiel lasta Zamenhof-festo en tiu jarcento. Kvankam la persono de L.L. Zamenhof mem ne staris en la centro de tiu arangho, li ja tamen estis la instigo por nia kunveno. Hellmut Grebe Grupveturado al Groningen La 18an de decembro 1999 sep anoj de la Bremena Esperanto-grupo envagonighis al Groningen. Ni estis invititaj de la Groningena Esperanto-klubo partopreni al ilia Zamenhoffesto. Che la stacidomo Groningen akceptis nin s-ino Swenker kaj shia filo kaj gvidis nin al la ghusta autobuso. En la renkontejo, salono en la Immanuelpreghejo, jam atendis nin niaj nederlandaj geamikoj kaj regalis nin per kuko kaj kafo. Sekvis abunda programo: S-ino Astrid Hanke paroladis pri la opero de C.M. von Weber "La Liberchasisto". Post komuna tagmangho ni solvis kvizon. Chiuj cheestantoj gajnis malgrandan kristnaskprezenton per tombolo. Okaze de la jarmilshangho la Esperanto-Klubo Groningen eldonis trikoloran varb- kaj informposhtkarton (tiel nomata bumerango karto). Senduba kulmino de la tago estis la spektaklo de la muzikgrupo "Kajto". La kvar muzikistoj prezentis sian novan kompaktdiskon "Maske" parte en la nederlanda lingvo, parte en Esperanto. Per la kantoj "La Lokomotivo" kaj "La Reloj" la artistoj ankau pritraktis fervojajn temojn. Kiam "Kajto" komencis popoldancigi la cheestantojn, ni pezkore kaj tro frue devis forlasi la gajan rondon, por ke ni ne maltrafu la lastan trajnon hejmen. Dankon al la diligentaj organizantoj de la Zamenhoftago chirkau la prezidanto Johan Swenker kaj la kasisto Luit Staghouwer. Ghis revido che la Weser en Bremen. Bodo Ehrlich Nia januara renkontigho Okaze de nia unua renkontigho en tiu chi jaro nur malmultaj grupanoj cheestis. Nia prezidanto Hellmut Grebe salutis la partoprenantojn kaj honoris nian samideanon Reinhard Lohmann pri sia 50-jara GEA-membreco per ora brochpinglo. Poste Hellmut Grebe invitis nin, ke ni rakontu kielmaniere ni travivis la lastajn horojn de pasinta jaro, tutcerte che "la sojlo de nova jaro", bedaurinde ankorau ne che nova jarmilo. Chefe la raportoj ne estis tro spektaklaj: oni festis kune kun geamikoj, ghuis artfajrajhojn ktp. Sendube s-ro Bethge inter ni estis la plej multvojaghinta homo ! Li pasigis kelkajn tagojn en Romanio. Finfine la cheestantoj esprimis personajn gravajn dezirojn kaj antautimojn. Unuflanke bona sanstato kaj monda paco, aliflanke negativaj sociaj kaj ekonomiaj tendencoj estis ofte nomitaj. La prezentado de diversaj opinioj kaj nocioj estis sufiche stimulaj! HWK Der Professor, der mich operiert und behandelt hat, ist ein bemerkenswerter Mensch. Nicht nur, weil er von gigantischer Gestalt ist (er füllt einen Türrahmen aus), sondern weil er eine Gelassenheit und Ruhe ausstrahlt, wie ich sie noch nie erlebt habe. Nie habe ich ihn eilen sehen, alles geschah langsam und mit Bedacht. Ist er deshalb so erfolgreich? Darüber habe ich nachgedacht; Zeit hatte ich ja genug. "Die Eile hat der Teufel erfunden", sagt ein Sprichwort. "Himmlische Ruhe" ist demnach "paradiesische Qualität", eine tiefe Sehnsucht unserer Zeit. Immer muss alles schneller gehen, Minuten einsparen, Pausen darf es nicht mehr geben .... Das Gegengewicht: Die Entdeckung der Langsamkeit! Langsamkeit und Ruhe. Statt Beschleunigung ist Entschleunigung notwendig. Wir wollen Zeit einsparen, um sie für Wichtiges frei zu haben. Aber was ist für uns wichtig? Mit dem was übrig bleibt, können wir oft nichts anfangen. Wir wollen möglichst viel in möglichst kurzer Zeit erleben. Wir fühlen uns wohl, wenn rundherum Trubel ist. Aber das Leben selbst fühlen wir kaum noch. Langsam gehen, bewusst jeden Schritt spüren, sich nicht antreiben lassen, durch nichts, das führt zu intensivem Erleben und zu innerem Frieden. Langsamkeit hat eine eigene Schönheit. Werden wir uns bewusst, dass wir Menschen sind mit göttlicher Würde. In der Langsamkeit unserer Bewegungen wird das erfahrbar. Wir schreiten langsam, lassen uns Zeit für ein Gespräch. Wir lassen uns Zeit zum Essen und auf einmal merken wir, wie gut es uns schmeckt. Wir können genießen. Es gibt so vieles, worüber wir uns freuen können, wenn wir uns nur die Zeit dazu lassen. Versuchen wir, bewusst langsam zu gehen, bewusst jeden Schritt spüren, wie wir die Erde berühren. Entdecke die Langsamkeit für ein bewusstes und achtsames Leben, eine Kunst, das Leben als Fest zu feiern. Und so wollen wir auch das "komuna festbankedo" begehen. Hg |