|
Esperanto-Grupo Bremen Eldono januaro - marto 2000 Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dortrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943 Informoj: Ostr. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480 Kasistino: Ruth Bohn, Tel: 0421-382715 Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06 Nia programo La 8an de decembro je la 19.30a
Ni volas kunveni - kiel chiujare - okaze de nia tradicia Zamenhoffesto
che geedzoj Krüger, Dordrechter Str. 36, Tel. 56 19 43
S-ino Elisabeth Kuhl - Kruse invitas nin viziti infanghardenon en Bremen-Grohn
La vojo al la Dordrechter strato: ![]() Unsere Jahresversammlung ist für uns alle sehr wichtig Besonders DEIN Erscheinen,
Wir treffen uns am 9. Februar um 20 Uhr im BRODELPOTT! Tagesordnung:
RETROSPEGULO Ekskurso en interreto (la 9an de junio)
Por la unua fojo nia grupo renkontighis en nia nova kunvenejo de la biblioteko Schleswiger Str., kiu estas gvidata de la kultura centro Brodelpott. Post kelkaj jaroj en la iama ejo Steffensweg la Brodelpott translokighis chi-printempe - kaj ni sekvis esperante, ke ni havos la okazon pli bone prezenti Esperanton al la publiko pere de la biblioteko. Ne nur pro tiu fakto nia grupvespero estis rimarkinda: Jam unu horon antau la komencigho Franz Kruse kune kun Bodo Ehrlich estis instalinta sian komputilon por enkonduki nin en la eblecojn, kiuj malfermighas al uzantoj de la interreto: Ghi ebligas tutmonde aliri informojn pri chiu ajn temo. Per lerta prelego Franz Kruse klarigis al ni la aplikadon de la instalajho, kies uzo „ne estas pli komplika ol telefonado“. Ni mem povis vidi sur granda monitoro (kvazau televidilo), kio troveblas en la interreto pri Esperanto ghenerale, pri GEA kaj pri la Bremena Esperanto-grupo resp. la Bremenaj urbmuzikantoj. Cetere eblas havigi al si Esperanto-kurson el la interreto. Ankau bone funkciis la demonstrado de la „retposhto“ (E-mail). Franz Kruse malfermis sian „poshtkeston“ (tio kostas nur 1 unuon de enurba telefon-alvoko), en kiu trovighis pluraj „retleteroj“, i.a. unu de sinjorino Dietrich, al kiu ni tuj respondis. Estas fascina afero ricevi au sendi interretajn mesaghojn mondvaste en nur kelkaj sekundoj (kaj je tre moderaj prezoj). Bedaurinde pro iu difekto la kurento subite mankis en la tuta kvartalo. Tial ni ne plu povis ghui la ricevon de sonoj kaj bildoj/filmoj (ekz. de la rokmuzikgrupo „Amikaro“, kiu kantas parte Esperanto-tekstojn. Tamen mi povas resumi, ke chiuj cheestantoj (entute 11), inter ili pluraj sen iuj spertoj pri komputiloj, estis impresitaj per tiu altnivela prelego kaj la demonstrado de la interretaj aplik-eblecoj. Do, koran dankon al Franz Kruse! Mi mem bone povas imagi farighi interretano post mia pensiigho! Hellmut Grebe
Feriaj travivajhoj (la 8an de septembro) La postferia kunveno estis komenco kaj revigligo de la grupa aktiveco.
Preskau donaco estis la intervjuo post la UK. Intervjuitaj estis Hellmut
Grebe che Radio Bremen kaj Dieter Hartig per Weser-Kurier. Mi konstatis,
ke multaj homoj audis kaj legis pri Esperanto. Tio estas grava, ankau se
nur kelkaj interesitaj reagis. Unu el ili, sinjorino Damm-Feldmann, gastis
en nia grupkunveno kaj ech povis grandparte sekvi al la prelego de Bodo
Ehrlich pri sia ekskurso al Israelo. Intertempe mendis nia gasto leterkurson
kaj lernas Esperanton. Ni deziras al sinjorino Damm-Feldmann sukceson kaj
plezuron per tiu okupo.
Hg
S-ino Elisabeth Kuhl-Kruse ludis kun ni La 13an de oktobro ni kunvenis kaj antaughojis pri gaja ludvespero. Ni chifoje kunvenis en la granda halo de la biblioteko en Brodelpott. Estis tre agrable, disponi pri iom pli da loko. Sed antau la komenco ni festis la 60an naskightagon de nia kara Hellmut Grebe,
Ni chiuj gratulis kaj bondeziris lin, dum li regalis nin per shaumvino kaj tre bongusta, membakita kuko. D-ro Hans-Walter Krüger afable invitis nin, festi la Zamenhoffeston en lia hejmo. Chiuj danke akceptis lian grandaniman inviton. Elisabeth Kruse transprenis la gvidadon kaj
la granda spektaklo komencighis! Lerte shi
Sendube, Elsabeth Kuhl-Kruse estas kaj restas nia chefludantino kaj ni tre esperas, ke shi tiun spektaklon ofte ripetos kun ni. Ni tre kore dankis al shi pri tiu interesa ludvespero. Hg
Sinjorino Coburger vokis - kaj chiuj venis, chiuj, kiuj estis invititaj la 30an de oktobro por travivi agrablan
posttagmezon en Oldenburg.
Sinjorino Elfriede Coburger aranghis chion tiel, ke oni tuj sentis sin agrable hejme. Chiu trovis konvenan lokon en la rondo kaj ghuis la lauplache prenitan kukon kaj teon au kafon. Al mi tre bongustis la speciale aranghita teo. Chiu babilis kun chiu, estis gaja etoso. Tiel la posttagmezo transiris al vespero kaj tro rapide flugis la tempo, kiel chiam, kiam oni estas en agrabla societo. Tiu renkonto en Oldenburg intertempe farighis jam bela tradicio. Estas tre favora, renkonti en oktobro anstatau novembro kaj ankau posttagmeze, char tiam la vetero ankorau ne estas frosta kaj ni veturas minimue unu vojon en tempo, kiam estas ankorau hela. Per kora danko pro tiu agrabla kunveno ni chiuj dankis sinjorinon Coburger. Estis jam iom tro malfrue, kiam ni adiauis. Hg
Feliotono: La oraj fenestroj Vivis knabo en kabano situanta sur altajho. Sidante vespere sur la sojlo,
li admiris domon je la alia flanko de la valo. Ghi nome havas orajn fenestrojn!
Pli ol chio alia li deziras, loghi en tia domo.
Estas evidente grave, ke oni foje devas malproksimighi el sia vivodomo, por ekkoni, kiom da ora brilo estas en la propraj fenestroj. Hg
|