|
Esperanto-Grupo Bremen Eldono aprilo - junio 1999 Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dortrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943 Informoj: Ostr. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480 Grupa konto: Die Sparkasse in Bremen. Konto Bohn/Esperanto 1066 5594,BLZ 29050101 Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06 Nia programo Memorigo: En Informilo estis ne klare
menciita, ke la 10an de marto s-ro Kurt Meyer aranghos la
21an de aprilo je la 20a horo en nia kunvenejo Brodelpott.
12an de majo >>> Maja ekskurso <<<
En aprilo ni decidos pri nova kunvenejo Per aparta slipo vi estos informata pri la rezulto.
Novajhoj pri la kulturdomo "BRODELPOTT"
Jen la titolo de artikolo en "Weser Kurier". La ejoj de la iama kvartala urbbiblioteko en la lernejo Pulverberg estas renovigataj. Meze de aprilo Brodelpott transloghos tien. Por la kulturlaboro estos la nova domicilo ege favora por la historia arkivo, pli ampleksaj ekspozicioj kaj prelegoj. Estos ech loko por malgranda kafejo. Oni jam ofertis ankau al nia grupo kunvenejon. La financa demando estas, ne nur por ni, sed ankau por la tuta entrepreno ankorau ne decidita, char la disponebla loko estas trioble pli granda. Sendube, ni iel solvos tiun problemon, char estas ja unika shanco, disponi pri alloga kunvenejo. Sub la sama tegmento estos popolbiblioteko, muziklernejo kaj tuttaga infanghardeno. Ni antaughoju tiun novan komencon - favore por Esperanto. Hg
Filantropo konsilis: Ni prefere konstruu la grandurbojn sur kamparo; jen la aero estas multe pli saniga.
RETROSPEGULO Nia jarkunveno la 10-an de februaro. Sendube, estas la lasta jarkunveno en Brodelpott, nia kunvenejo, kiun ni tre shatis kaj kie ni sentis nin hejmece. Brodelpott estis loko, en kiu kunvenis idealistoj. Estis renkontejo de popolaj grupoj diverslandanaj. Oni dancis popoldancojn tie kaj gimnastikis. Jen estis la centralo de historie interesitaj homoj. Ili raportas pri la iamaj kvartaloj, kiuj estis milite detruitaj. Jen aperis multaj ilustritaj libroj kaj filmoj. Pro manko de mono kaj la cheso de la shtata subvencio la Brodelpott devas fermi siajn pordojn. Sed ghi ne mortos!! En la lernejo Schleswiger Straße parto de la aktivecoj estos tie daurigataj. Eble ankau ni daurigos tie. Ni revenu al la jarkunveno. S-ro Hellmut Grebe, nia gvidanto, malfermis la kunvenon kaj salutis nin. Lau la tagordo tio estis la unua punkto. Sekvis la elekto de protokolisto kaj balotgvidanto. S-ro Bodo Ehrlich deklaris sin preta protokoli la kunvenon kaj s-ino Lisa Hartig funkciis kiel balotgvidantino. Poste raportis la kasistino, s-ino Ruth Bohn. Shia raporto estis tre klare kaj bone superrigardebla. Laude konstatis tion ankau la reviziantoj. Ni chiuj gojis, ke la kaso estas sufiche bone provizita. S-ro Dieter Hartig raportis pri la aventuro "informilfabrikado" kaj la batalo kontrau eraroj. Oni konsolis lin per la atentigo, ke en la tagjhurnaloj la eraroj abundas. Nun aktivis s-ino Lisa Hartig kaj transprenis la gvidadon. Shi malsharghigis la estraron kaj trovis laudajn vortojn pri la laboro de la gvidantaro. Shi laudis tiel, ke la kompleta estraro konsentis daurigi en 1999. Per tio finighis shia funkcio kaj ni traktis diversajn problemojn kiel nova kunvenejo, varbado ktp. Tion vi legu en la protokolo de s-ro Ehrlich. Laste ni decidis pri la programo kaj aliaj planitaj aktivecoj. Post iom da interparoladoj diris s-ro Grebe la finvortojn. Hg
Interesa kunveno! Chu ni partoprenu komune?? Dana - Germana Renkontigho
800 jaroj Rendsburg Rendsburg situas apud la Nord-Baltmara Kanalo, la plej uzata akvovojo de la mondo. Simbolo de la urbo farighis la superkanala fervoja ponto kun rulpendanta pramo, la lasta ankorau funkcianta en Europo. La urbo Rendsburg travivis la duan militon preskau sen damaghoj. Post 800-jara evoluado la hodiaua urbo estas moderna, vigla kaj interesa urbo kun du efikaj havenoj. Per la partopreno de danaj esperantistoj tiu kunveno estas internacia kaj per tio precipe interesa por ni. Aliflanke gravas por ni kontaktoj kun la tiea aktiva grupo. La programo estas tre varia: prelegoj, akcepto en la malnova urbdomo, promenado per chevalcharo, distra vespero kaj aliaj entreprenoj. La kostoj: Aligho: 30.-, 2-lita chambro 190.-, chevalpromenado 25.- (Prezoj en DM). Char ni nur nun ricevis la inviton, ni certe ne bezonos pagi la pli altan alighon post la 15a de marto. Dum nia grupvespero ni meditu pri la ebleco partopreni. Ghis tiam mi povas kopii la ricevitan alighilon. Hg |