Espoteko estis la nomo de la renkontiĝejo de la Esperanto-Centro en Berlin-Novkolonjo kaj samtempe la nomo de la plej granda berlina esperanta librokolekto, kiu troviĝis en tiu ĉi ejo. Ĝi konsistas el la biblioteko de la Esperanto-Ligo Berlin r. a. kaj aliaj kolektoj.
Fine de Junio 2005 la gastigantino de Espoteko, Ina Tautorat, transloĝiĝis al malpli granda loĝejo. Per tio finiĝis la kelkdekjara historio de la ĉiusemajnaj Esperantorenkontiĝoj en la urba kvartalo Novkolonjo. Ina ne povis kunporti la librokolekton al sia nova hejmo. Tial estis planite starigi ĝin en la estonta Kulturcentro en la kvartalo Lumomonto. Bedaŭrinde la domo, kie estis planite instali la librojn, ne estis pretigita ĝustatempe. Tial oni devis trovi alian lokon por deponi la librojn. Oni do metis ilin en kartonajn skatolojn kaj portis ilin en deponejon en la vilaĝo Schenkenhorst, iom sude de Berlino. Tie la libroj restas en la skatoloj kaj ne estas uzeblaj.
Laŭ la eldiro de la posedanto de la estonta kulturcentro, Johano Pachter, la domo estos pretigita ĝis la jarfino de 2005. Tio estas ankaŭ necesa, ĉar la deponejo en Schenkenhorst ne taŭgas por vintra deponado.
La elektronikan katalogon de Espoteko vi povas ĉi tie rete konsulti. Tamen aktuale ne eblas rigardi aŭ lui libron.
Aktuale la katalogo enhavas 5395 erojn. Ĝis nun nur enestas libroj kaj broŝuroj, neniuj gazetoj.
La katalogo estis farita per DOS-a programo. Do multaj naciaj literoj devis esti ŝanĝitaj. Ekz-e hungara ő estas reprezentata per simpla ö. Por serĉi esperantajn literojn, uzu: c\^, g\^, h\^, j\^, s\^ kaj u\^.
Lasta aktualigo: 2005-07-22, seb (2705)