Urboj   Grupoj   Homoj   Kursoj   Adresoj   Ligoj   Gastlibro  

 
  Esperanto Informilo Berlino - Brandenburgio

 

 
Esperanto-Kultur-Centro Lichtenberg
 
[Adreso]   [deutsche Version]
Kultur-Centro LichtenbergKultur-Centro Lichtenberg korto

Propra retadreso: www.esperanto.de/berlin/kulturcentro

Finfine sukceso: Post longa serĉado kaj kelkfojaj malsukcesoj dum aŭkcioj Johano Pachter kaj Peter Kühnel nun komune aĉetis loĝdomon en Lichtenberg. Ĝi situas proksime al la stacio Lichtenberg; bone atingebla ankaŭ por eksteruloj.
Ĝi enhavas ses loĝejojn en tri ebenoj, de kiuj unu estas luita. En la korto troviĝas duebena dometo kun multe da spaco por kunvenoj, kursoj, biblioteko, arkivo ...
La domo ĝenerale estas en bona stato, antaŭ proks. 15 jaroj elspezige renovigita. Ĝia fasado konsistas el vidbrikoj malhelruĝaj kaj kornicoj ĉirkaŭ la fenestroj. Ankaŭ ĝi estas en bona stato kaj aspektas bele.
Laŭ nuna plano tie baldaŭ loĝas Johano Pachter kaj la GEJ-oficejo havas sian oficejon en unu de la teretaĝaj loĝejoj. Aliaj loĝejoj estos ofertitaj al berlinaj Esperantistoj. Tiel ĝi eĉ sen pliaj planoj pri kunvenoj daŭre estos iel Esperanto-domo.
Johano kaj Peter jam parte grandioze planas la estontecon de tiu ĉi objekto. Ankaŭ ŝanĝ- kaj aldonkonstruadoj ŝajnas eblaj. Sed certe necesos dum la proksima estonteco multe da puriga, ordiga kaj renoviga laboro, precipe en la korta domo.Intertempe jam okazis inaŭgura festo kun multaj Berlinaj kaj eĉ eksterlandanaj gastoj.

  Retdezajno: Beate Mielke   lasta ŝanĝo: 18.09.2006 - 08:02