Germana
Esperanta
Kultura
Centro

[deutsch]

La aktuala stato

FrontoAktuale ĉiuj ses loĝejoj estas luigitaj kaj kreas la enspezojn, per kiuj oni repagas la krediton por la aĉeto de la domo kaj la kurantajn kostojn. En kvar loĝejoj troviĝas esperantistoj, en la restantaj du - neesperantistoj. En la teretaĝo, kun fenestroj al la strato (pli bone ol en la antaĝa loko) troviĝas la Berlina Oficejo (BerO) de Germana Esperanto-Junularo r. a. Tie ĉiusemajne renkontiĝas la Berlina junulara grupo. Dum la semajno tie pluraj honoroficaj laborantoj plenumas la taskojn en la GEJ-oficejo. BerO

La subtegmentejo de la domo ankoraŭ ne estas rekonstruita. Aktuale tie stokiĝas la libroj kaj la materialoj de Esperanto-Junularo Potsdam, kies lukontrakto en Potsdam la urbo Potsdam subite malmendis antaŭ kelkaj monatoj. Unu el la du gastoĝambroj jam funkcias kun du litoj kaj estas ankaŭ regule uzata.

PS-chambreto

La kortan domon oni devas komplete renovigi. Antaŭe ĝi ne estas uzebla. Ĝis nun oni nur kelkfoje provizore pretigis ĝin por kelkaj aranĝoj, interalie Literatura Vespero, al kiu venis proksimume 35 gastoj el Berlino kaj Brandenburgio. Ĉar la luenspezoj de la domo ĝis 2018 estos uzataj por repagi la krediton, dum tiu tempo ne estas mono por rekonstrui la kortan domon.

Korta domo Korta domo Korto