[deutsch]
Ni havas projekton: propraj salonoj por Esperantoaranĝoj, por festoj, kursoj, la biblioteko aŭ por renkontiĝoj de laborgrupoj en la germania ĉefurbo.
La komenco estas jam farita. Johann Pachter kaj Peter Kühnel dum du jaroj serĉis taŭgan domon. En Aŭgusto 2001 ili aĉetis ludomon kun korto kaj korta domo en Einbecker Straße 36, en kvinminuta piedira distanco de la stacidomo Lichtenberg, stacio por regionaj kaj longdistancaj trajnoj el kaj al orienta Europo.