[deutsch]
La ludomo havas ses loĝejojn, kiujn oni preferas ludoni al esperantistoj. Per la lupagoj oni kovras la kurantajn kostojn de la domo kaj de la korta domo. La subtegmentejo de la domo estos rekonstruita kaj poste donos lokon al la Germana Esperanto-Arĥivo. Krome tie estos du ĉambroj por gastoj de Pasporta Servo ktp. La korta domo ofertos diversajn salonojn por Esperantaj eventoj.
La korta domo havas du duonkelajn salonojn por aranĝoj ĝis 15 personoj. Super ili troviĝas granda salono, kiun oni povas dividi per moveblaj vandoj. En ĝi oni povas okazigi aranĝojn ĝis grandeco de 50 personoj.
Ĉe bela vetero oni povas aldone utiligi la korton. Ĝi estas malfermita al du flankoj, kaj sude limigas ĝin nur la unuetaĝa korta domo.