Germana
Esperanta
Kultura
Centro

[deutsch]

La tasko

La rekonstruo de la korta domo bezonas tri ĝis ses monatojn kaj sumon de proksimume 38.000 €. Per volontula helpo de Berlinaj esperantistoj oni povus ŝpari proksimume 10.000 €. Parte la materialoj por la rekonstruo jam staras en la domo. La mankantajn proksimume 25.000 € oni devas kolekti per privataj mondonacoj kaj publikaj subvencioj.

Parolante pri publika subteno ni pensas ĉefe pri partopreno en la programo Urban II de la Eŭropa Unio. Ankaŭ la du asocioj Esperanto-Ligo Berlin r. a. kaj Esperanto-Junularo Brandenburgio-Berlino eble subtenos la projekton.

Tamen ni bezonas ankoraŭ donacojn de privataj personoj. La kolektadon de la mondonacoj transprenas la komunutila asocio Esperantodomo Michendorf r. a., kiu ekde kelkaj jaroj posedas domon en Michendorf (sude de Berlino) kaj subtenas per la tieaj luenspezoj la Berlinan esperantovivon.

Per la kolektita mono la asocio pagos la rekonstruon de la korta domo. La asocio kontraŭe ricevos por 20 jaroj la uzrajton por la salonoj. Oni pripensas ankaŭ la eblecojn de Erbpacht, tiel ke oni certigas, ke la korta domo restas malfermita por Esperantaj arangoj.

Provizora superrigardo pri la kostoj por la rekonstruo de la korta domo:

Tegmento5 000 €
Fenestroj4 000 €
Plankotraboj5 000 €
Hejtiloj5 000 €
Necesejo3 000 €
Kuirejeto3 000 €
Kelaj fenestroj1 000 €
Interna kela muro1 000 €
Norda mura izolaĵo5 000 €
Limomuro3 000 €
Florujoj1 000 €
Terasaj pladoj1 000 €
Barilo1 000 €
38 000 €