En novembro 1999 nia grupo festis sian jubileon - ĝi estas unu el multaj aktivaj grupoj en tiu "Domo de Najbareco". Iniciatis ĝin sinjoro Hans Moser, tiama direktoro de kulturdomo kaj daŭre grupestro. Konstante li gvidas 2 kursojn, ĉiam vendrede je la 11a kaj 14a h. Unufoje monate (prefere la 1an vendredon) okazadas kultura programo (prelegoj, kantadoj, k.t.p.) por ĉiuj membroj kaj gastoj. (Petu jarprogramon de la grupo!) Ĉiuj kunvenoj komenciĝas per kafo/bakaĵo-ĝuo. La membroj pagas 1 € monate, krome liberan donaceton. Ni partoprenis kiel grupo en Universalaj Kongresaj kaj aliajn Esperanto-aranĝojn en Europo, nia ĝemela grupo estas tiu de Trento/Italio. Ni salutas la Esperantistojn en la tuta mondo. Hans Moser |