Ekde la fino de 2004 ekzistas en Berlino Esperanta babilrondo specife
dediĉita al samtempa uzado de du ĉefaj funkcioj buŝaj: kiel
esprimilo de ideoj kaj opinioj kaj ĝuilo de manĝaĵoj kaj
trinkaĵoj. Ĝi do celas Esperanto-parolantojn kiuj ŝatas
babiladi en leĝera, amikeca etoso ĉirkaŭ tablo provizita je
frandindaĵoj, malkovrante kuirartojn el diversaj landoj. En tiu
ĉi nova grupo oni parolu laŭte nur Esperanton, flustre kun siaj
najbaroj - kaj pli laŭte kun la kelneraro! - oni rajtas uzi ankaŭ la
germanan aŭ iun ajn alian lingvon. Tiaj renkontoj povas havi utilan
kromefikon: mirigi kaj interesigi ĉirkaŭulojn pri Esperanto.
Ni kuniĝas
ĉiumonate la lastan vendredon je la 20a horo, en ĉiufoje alia
restoracio konsilita de partoprenantoj. La unuan fojon, en Septembro 2004,
ni renkontiĝis en azia vegetara restoracio, poste sekvis i.a. greka,
germana, tajlanda, japana, meksika.
Espereble tiu prezento tiklos vian intereson kaj apetiton kaj ni povos renkontiĝi multnombre por evidentigi ke eblas paroli Esperanton ankaŭ ... plenbuŝe.
Informoj pri la sekvonta renkontiĝo legeblas ĉi tie:
http://me.in-berlin.de/~maxnet/invito6.htm.
Philippe Beaudonnet
|