Novaĵojn el la biblioteko

Venu trovi rarajn librojn kaj subteni la bibliotekon dum la Komuna Kongreso! Por gajni spacon sur la bretaroj kaj monon por aĉeti novajn librojn, la biblioteko vendos librojn, kiujn ĝi havas multfoje.

En la biblioteko laboras nun nova bibliotekisto, Anja EISEMANN (jes, estas mi, kiu skribas). Ri estas finstudita bibliotekisto kaj helpas al Johano PACHTER kaj Christiane ALTROGGE plibonigi la bibliotekan oferton.

La bibliteko nun ankaŭ havas ŝatandan paĝon ĉe vizaĝaro! Bonvolu alliĝi kaj resti en kontakto kun ni!

Posted in Berlin, Bibliothek, Neuigkeiten | Leave a comment

EIBB 655 aperis en la reto

Tiu ĉi paĝo ne ekzistas en Esperanto. Bonvolu uzi alian lingvon.

Posted in Berlin, Brandenburg, historio, Verein | Leave a comment

KER-ekzamenoj la 9an de junio en Berlin

Eble kelkaj el vi jam legis la alvokon de edukado.net:

La ekzamena komisiono de UEA studis la eblojn kaj decidis oferti tutmondan, nur SKRIBAN ekzamensesion por la 9a de junio 2012.

La “nur-skriba sesio” signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon.

Ni devus arigi almenau kvin interesatojn por okazigi la skriban ekzamenon. Bv. indiki ghis la 22a de majo, chu vi emas fari la ekzamenon (kaj pagi la duonon de la koncerna kotizo). Ekzemplaj ekzamenoj troveblas che edukado.net.

Interesatoj povas komenti chi tie kun indiko de la lingvonivelo, kiun ili volas trapasi (B1, B2, C1) au skribi private pere de la kontaktilo.

Posted in Berlin, Kurs, Termin | Leave a comment

Arema-rondo ekde majo en la dua vendredo de la monato

Ekde majo la rondo en la kafejo Arema okazos en la dua vendredo de la monato, ekde la 19-a horo 30. Tiel ni esperas ebligi la viziton de la rondo ankaŭ al homoj, kiuj dum la laborsemajno devas leviĝi frue, kaj antaŭĝojas pri novaj regulaj partoprenantoj!

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Esperanto en loka Berlina radio B2

En la 8-a de marto la Berlina Radiostacio B2 sendis mallongan intervjuon kun Lu von Wunsch-Rolshoven. Jen ni disponigas ĉi tie la intervjuon kun la afabla permeso de B2, por ke vi povu aŭskulti ĝin.

Intervjuo Radio B2 – Esperanto (1 MB)

Posted in Berlin, Esperanto-Haus, Lichtenberg, Presse | Leave a comment

Aligatorejo en Berlin

Aligatorejo okazos en Berlin la 4an de marto, 20a-23a horo en trinkejo Aufsturz, Oranienburger Straße 67, 10115 Berlin-Mitte.

Posted in Berlin, Termin | Tagged | Leave a comment

Esperanto? Plenbuŝe! februare en barata restoracio

Ĉi monate nia grupo renkontiĝos je la 20a horo en barata restoracio en Charlottenburg

Chennai
Knobelsdorfferstr. 35
14059 Berlin

Vendrede, 24a de februaro, ekde la 20a horo

Bonvolu anonci vian partoprenon ĝis jaŭdo posttagmeze pro rezervo de tablo.

Posted in Berlin, Plenbuŝe, Termin | Leave a comment

Esperanto-kurso por komencintoj

Tiu ĉi paĝo ne ekzistas en Esperanto. Bonvolu uzi alian lingvon.

Posted in Kurs | Leave a comment

Jubilea agado de GEA

Tiu ĉi paĝo ne ekzistas en Esperanto. Bonvolu uzi alian lingvon.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

„Fonoj pri Esperanto en federacia arkivo“ – gvidado

Tiu ĉi paĝo ne ekzistas en Esperanto. Bonvolu uzi alian lingvon.

Posted in Uncategorized | Leave a comment