Urboj   Grupoj   Homoj   Kursoj   Adresoj   Ligoj   Gastlibro  

 
  Esperanto Informilo Berlino - Brandenburgio

 

 
Esperanto-Ligo Berlin
 
[Adreso]   [deutsche Version]
 
[Membrokontribuoj]   [Aliĝformularo]
 

ELB estas Loka Grupo de Germana Esperanto-Asocio r. A. (GEA) kaj de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB). Ĉiu membro ricevas la monatan informilon de EABB kaj la revuon de GEA "Esperanto aktuell".
GEA mem estas membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tiel ĉiu membro de ELB apartenas al la mondvaste organizita komunumo de Esperanto-parolantoj.
 
Membro de Esperanto-Ligo Berlin r. A. (ELB) rajtas fariĝi ĉiu en Berlin loĝanta aŭ kun Berlin ligata Esperanto-parolanto aŭ amiko de Esperanto, kiu agnoskas la celojn.
Tiuj estas subteno de lernado kaj aplikado de la internacia lingvo Esperanto kaj de Esperanto-kulturo kaj la estimo de niaj tradicioj de popola interkomunikiĝo, de la porpaca ideo kaj de tolerado kaj reciproka akceptado de diversaj kulturoj.
 
Apud unuopaj membroj ankaŭ unuiĝoj kaj grupoj povas aliĝi al ELB. Per tio ĝi estas tegmenta organizaĵo de diversaj grupoj, renkontejoj, projektoj, ekzemple "Esperanto-grupo Lietzensee" kaj "fakgrupo Esperanto en Kulturunuiĝo Prenzlauer Berg r. A. kaj organiza bazo de Esperanto-vivo en Berlin.
 
Por efektivigi siajn celojn ĝi kunlaboras kun aliaj Esperanto-organizaĵoj kaj projektoj (ekzemple Germana Esperanto-Junularoj) kaj neesperantistaj organizaĵoj (ekzemple Asocio por Interlingvistiko). Ĝi subtenas diverstipajn seriozajn agojn tiurilate sendepende de tio ĉu ili eliras de membroj aŭ nemembroj.
 
Ĝi aranĝas regulajn renkontiĝojn por ĉiuj Berlinaj Esperanto-parolantoj kiel la ĉiujaran Esperanto-naskiĝtagan feston en Julio kaj la Zamenhoffeston en Decembro kaj klopodas nodi internaciaj kontaktoj speciale al nia plej proksima najbaro Pollando.
 
Ĉiujare la membroj dum jarĉefkunveno en la unua jarkvarono decidas pri celoj kaj projektoj, analizas la agadon de Ligo kaj de ĝia estraro kaj balotas estraron kaj komisionojn de la Ligo.
 
Esperanto-Ligo Berlin sin rigardas en la tradicio de Berlina Esperanto-Grupo fondita en 1903 sub aŭspicio de Germana Pacsocieto evoluiĝinta ĝis 1912 al Esperanto-Asocio Grand-Berlino, sed ankaŭ de la Laboristaj Esperanto-grupoj evoluiĝintaj en Berlin ekde 1911.
Post la malpermeso en la tempo de la faŝismo kaj de la milito en Julio 1949estis fondita kaj oficiale allasita la Ligo en la 3 okcidentaj sektoroj de Berlin sed ankaŭ agadis longatempe pere de grupoj kaj membroj en Orienta Berlino, kie Esperanto-organizaĵoj estis malpermesitaj inter 1949 kaj 1961.
Tie post la nuligo de malpermeso kadre de la Germana Kulturligo estiĝis ekde 1965 orientberlina Esperanto-orgnizaĵo (ekde 1981 en Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR), kiu aliĝis en 1991 al la Ligo.
Post longa periodo de pli kaj pli intensa kunlaboro kun la Brandenburgia Esperanto-Asocio tiu ĉi transformiĝis en Februaro 2005 al Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj la Ligo ekde 1951 Federacilanda Asocio de GEA en Berlin nun fariĝis Loka Grupo de GEA kaj de la nova asocio EABB.
 
Se ankaŭ vi deziras fariĝi membro de ELB bonvolu informiĝi pri via membrokotizo, printu la aliĝilon kaj sendu ĝin al la adreso de la membroadministrado!

Nuntempe la kunlaborantoj de ELB estas jenaj:

estraro
 
prezidanto
vicprezidanto
 Dipl.-Ing. Peter Kühnel
Johann Pachter
 
protokolanto Hans Moser
 
kasisto Ulrich Wilke
 
kasrevizoro Ulrich Bungenstock
Christiane Altrogge
 
plendkomisiono d-ro Joachim Rohde
Peter Bäß
 
pliaj kunlaborantoj
 
membroadministracio Ronald Schindler
 
Esperanto-Informilo Berlin Brandenburg Stephan Packebusch
 
interreto Beate Mielke
 
kontaktpersono Brandenburgio Detlef Hofmann
 
kontaktpersono gazetaro Roland Schnell
 
La kontaktpersonojn de la unuopaj grupoj vi povas trovi en la adresaro.

  Retdezajno: Beate Mielke   lasta ŝanĝo: 26.07.2010 - 11:02