Saluton ! Bonvenon ! La BerO (mallongigo por Berlina Oficejo) estas la ĉefoficejo de la Germana Esperanto Junularo (GEJ). Ni respondecas por la respondo al viaj demandoj pri Esperanto ĝenerale, renkontiĝoj, leteramikoj, ktp. kaj pri la forsendado de menditaj materialoj. Krome vi povas ricevi la oficialan liston de kontaktadresoj por Germanujo ĉe ni aŭ mendi la "Pasporta Servo". Momente la BerO ankaŭ respondecas pri la membroadministrado de GEJ. Se vi havas demandojn pri via membreco aŭ se via adreso ŝanĝis, tiam skribu al ni. Ni estas ĉiam preta! En nia oficejo vi ĉiam estas bonvena. Atentu, ke nia oficejo ne ĉiam estas okupita.
|